La grafika kalibro
Antaŭ ol ekkomenci analogian interpreton de la grafika kalibro proponita de Moretti, necesas vidigi la du kontraŭmetitajn fortojn estantaj interne de la psiko. Unue troviĝas la postulo aliri al la ekstera realo tra rekono de la maniero laŭ kiu la mondo prezentiĝas, por poste prilabori la akiritajn informojn laŭ skemo kohera kaj utila por la Memo-defendo. Dum tia aktiveco la personeco mastrumas kontrolofunkcion pri la ekstera medio, kaj tio memorigas la realoprincipon tiel kiel estas hipotezita de Freud. Due, ekzistas la postulo cedigi la mondon al (niaj) propraj bezonoj kaj deziroj, ĉar la mondo vivas ankaŭ por nutri, por gratifiki la Mion (temas pri la plaĉoprincipo kiu devas esti, same, kontentigata). El kuniĝo de ĉi tiuj du fortegaj instigoj estantaj ene de la personeco, ambaŭ ege gravaj por la psikoekvilibro, fontas la koncepto pri la grafika kalibro kiel grafologia montrilo de la inklino al ekvilibro inter la mensa funkcio, kiu rekonas la realopostulojn, kaj la impulso al kontentigo de la Mio-sento.
Ege malfacile estas aliri al simbola signifo de ĉi tiu psikodispozicio startante el ĝia mezvaloro: ofte, je psikologia nivelo, ni sukcesas kompreni la ekvilibron de funkcio nur danke al observado de situacioj en kiuj troviĝas malekvilibro de la kontraŭ(aĵ)oj.
- Bildo 1 – Granda kalibro
La GRANDA KALIBRO, t.e. skribo havanta en la korpo de siaj literoj grandecon ekde 5 milimetroj kaj plue, evidentigas ke la ekvilibro inter la du kontraŭoj rompiĝis favore al la centrifuga forto de la Mio-ekspansio, forto kiu estas privilegiita malavantaĝe de la observado de la realo. La subjekto estas sin regata de libero-sopiro en sia agado kaj ne tro emas sin rilati kun la realo por esti tute libera elbordiĝi propravole, laŭ la necesoj de la Mio-sento. Tiasence, ĝi estas signalo de megalomanio, de parolaj konstruoj malmulte firmaj en propraj fundamentoj.
- Bildo 2 – Malgranda kalibro
.
La MALGRANDA KALIBRO (sub 2 milimetroj), opozite, rompis la ekvilibron favore al intensigo de la centripeta forto, kia estas la mensa sinkoncentrado kiu ĉion observas, kiu ĉion kalkulas laŭ la difensiva funkcio: tio estas kontrolo-ludo pri la realo kondukita per atenta observo de ĉiuj detaloj. Ĝi fariĝas ege engaĝa por la psiko ĉar ĉi-lasta eniras en la funkcian aŭtomatismon, samkiel diri ke la psiko ĉiam kaj ĉie estas sinkoncentrata, ankaŭ en situacioj kiuj tion ne postulas, kiel ekzemple tiuj amaj, kaŭzante impreson de malproksimiĝo kaj de soci-izoliĝo pro troŝarĝo da mensa aktiveco.
.
- Bildo 3 – Mezgrada kalibro
La MEZGRADA KALIBRO (ekde 2 ĝis 3 milimetroj) prezentas, fine, la ekvilibron inter la du antaŭklarigitaj tendencoj, sed temas pri ekvilibro kiu por esti komprenata repostulas la trairon de la du ĉe-ekstremaj polusoj. Nur per tia vojaĝo tra la du kontraŭmetitaj ekstremoj eblas kompreni la signifon de la ‘mezgrada kalibro’ kiu, alimaniere, pro la ŝajna nespecifeco atribui al ĝi la signifon de ‘inklino al modereco’ (Att, 137), povus aspekti kiel signo tre pala (senesprima).
Ni vidu plej detale la psikologian signifon de la tri konsideritaj grafikaj dimensioj, memorante ke la mezurado de la grafika kalibro koncernas nur la centran strukturon (litergrandon, literkorpon) de la ‘malpligrandaj minusklaj literoj’ (a, c, e, i, m, n …) kaj tute ne la vertikalajn etendiĝojn de la literaj aksoj (=stangoj) – supraj kaj subaj al la ĉe-baza referenciga linio – kiuj apartenas al la ‘pligrandaj minusklaj literoj’ (b, d, f, g, h …).
This page has the following sub pages.
- lidia
- 27 December 2007
Italian

