Mezgrada kalibro
“La ‘mezgrada kalibro’ estas montrilo de inklino al (korektaj) proporcioj. Hiperbola vertikala etendiĝo, samkiel troa grafika detaleco (la etaĵaro), estas ekscesoj kiuj indikas inklinon de la subjekto eliri el la objektiveco. Grandiozeco, fakte, povas gvidi al hiperbolo kiu, per si mem, damaĝas la objektivecon. La detaletemo povas enkanaligi al troaj specialaĵoj, al troa ĉikaneco, kaj ankaŭ tioj damaĝas la objektivecon.” (Att, 137)
La nespecifa indiko de ‘inklino al (korektaj) proporcioj’ permesas nur dedukti, ke la mensa koncentriga forto celanta kontroli la realon, kaj la ekspansiaj energioj de la sento al Mio-gratifiko, estas inter si ekvilibraj.
- lidia
- 27 December 2007
Italian