Granda kalibro

Koncernas tian difinon la skribo kiu prezentas – en sia centra kaj meza literstrukturo – vertikalan etendiĝon (= alteco) egala aŭ supera al 5 milimetroj. Tia grandeco plenumas la Mio-bezonon sin ekspansii sen konsideri la objektivajn limigojn estantaj en la realo. La ne-vido de tiuj estas formo de nuligo, de psikologia blindeco, kiu ne permesas agon laŭ konkreteco sed kiu baziĝas nur sur la neceso de la Mio-ekspansiemo, kiu dilatiĝas al tiaj (grandaj) dimensioj ĝis poveblo sen timo ke la Mio estu malkonfirmita: temas pri la universo de la vortoj, de la priskriboj, de la fantazioplen-vivo elpensita ĉe skribotablo kaj heroigita, kiun tamen malprobable la reala mondo povas toleri. Tiasence, la personeco ŝatas ĉion, kio al ĝi permesas eviti la komparojn kaj la eventualajn malkonfesigojn, el kiuj tute certe ĝi ordinare forfuĝas. La optimismo esprimita per la granda kalibro devenas el ĉi tia konvinko, ke eblos aranĝi ĉion per belaj paroladoj; se tioj ĉi ne veras, certe ne estas tasko de la granda kalibro tion konstati, ĉar per sia mema naturo kiu posedas tian signon evitas iun ajn komparon kiu akurate emas kontroli la farojn, la kaŭzojn kaj la konsekvencojn. Pro tio, kiu posedas ĉi tiun grafologian signon tute ne havas inklinon al scienco.

Moretti nomas ĉi tiun dilatiĝemon de la Mio-sento “inklinon al la troigo, kaj pri la intelektaj kvalitoj kaj pri la dispozicioj aktivaj aŭ amrilataj; ĝi estas signo de inklino al megalomanio” (B, 76), ĉar la sento ne ŝatas sin bridi per la striktaj limigoj de la realo kaj “al subjekto ĝi transpasigas la limojn tra la absurdaĵo de tro facila konkludo” (Sc, 138). Ĉio estas facila, ĉio ŝajnas facile atingebla kiam oni emas”tute ne gardi prudenton por esti libera trotaksi” (Sc, 138). Ĝi estas signo kiu koncernas la imagopovon, la fantazion, la eksceson, la mem-ekzaltiĝon, kaj sekve ankaŭ estas signo de mensogemo, kiu ne originas el intenca mistifiko sed estas  malrekta konsekvenco de tromultaj versioj donitaj pri ununura fakto, laŭ la momenteta animstato,  por poste ne plu bone memori pri kio efektive sukcesis. Ankaŭ la sensa funkcio, la simpla enfokusigo de la detaloj, estas nepreciza kaj pro tio la memorspuro estas same pli febla.

Granda kalibro je 5 milimetroj indikas inklinon al priskribeca arto kaj, kiel jam dirite, al “asertoj kaj maljesoj sentencumaj” (PP, 157), al la “drama kaj tragika poezio” (Att, 156), al la recitado (same drama) ĉar li aŭ ŝi ŝatas sin montri, kaj indikas ankaŭ inklinon al la vida arto baziĝinta sur la perspektivo, ekzemple la  arkitekturo.

Pli grandaj grafikaj intensiĝoj eliras ankaŭ el arto, ĉar supermezura dilatado kondukas la inteligenton al senpripensaj, supraĵaj kaj ekzaltitaj formoj, kun iompostioma malkresko en la kapablo kunpuŝiĝi kun la reala mondo. Laŭ ĉi tiu vidpunkto facile oni povas kompreni kial en la libro de Moretti, rezervita al la grafologia analizo de renomaj historiaj famuloj:  “ La Granduloj per sia skribo”, multaj etaltaj skriboj vidiĝas en la sferoj scienca, filozofia, politika kaj ankaŭ arta, kaj oni ne vidas skribojn kun kalibro pli alta ol 5 milimetroj, kun nura escepto de kardinalo Richelieu pro la logikaj implicoj de ties senenhava personeco (“Laŭ li ĉio bonas se li sukcesis al si estimigi kaj sin paradi” (paĝo 211).

Bildo 4 – kardinalo A. Richelieu

 

Malfacile retenebla sub 5 milimetroj estas ankaŭ la skribo de Gabriele D’Annunzio (itala poeto, romanisto, dramverkisto) kiu do rekte eniras en la priskriban parolo-arton: “la subjekto sukcesas konvinki, ke li estas originalulo ankaŭ en la konceptado, sed ĉiu lia netipeco … restas nur en liaj priskribokapabloj” (paĝo 51)

Bildo 5 -  Gabriele d’Annunzio

 

La granda kalibro ĉiam eniras en la malprimeditadon de kiu malklare enfokusigis la limojn ekzistantaj inter si kaj la cetera mondo, kaj eniras en la senpripensecon de la fantazio kiu “flugas kaj flugas per plurnombraj flugiloj tiomfoje solviĝantaj samkiel tiuj de Ikaro” (T, 226).

Tamen, por signifi pompan kaj enuigan megalomanion la signo devas esti subtenata ankaŭ de manieroj solenaj kaj artifike elpensitaj.

Kiam la granda kalibro situas en fluaj kuntekstoj, elkoraj, la signo simple indikas “emon al eksceso en la koncepto kaj en la parolo” (B, 79), inklinon al optimismo pro malprofunda esploro de la realo, emon al plezuro sin montri eksterece pro sento kiu plejamas la konturojn ol la esencon.