Malgranda kalibro
Kiam la mezuro de la mezvalora litergrando iras sub 2 milimetrojn, ni eniras trakti la malgrandan kalibron, kiu ebligas malkovri en la personeco sindefendojn aktivigitaj per ĝia grandega kapablo observi la realon: nu, la granda kalibro ja forvaporigas, dum la malgranda estas grafologia indikaĵo pri la emo “al la observado de la detaloj kaj (emo) al la kontraŭparolo” (B, 75). La du dispozicioj rimarkigitaj fare de Moretti, observademo kaj kontraŭparolo, estas strikte kunligitaj per rilato inter la kaŭzo kaj ĝia efiko: ju pli multe difinita, riĉa, detaligita estas la okulvido de la realo, des pli granda povas esti la intelekta konfido pri la percepto ricevita de la subjekto mem. Konsiderante ke la inklino al atenta kaj detaligita observado esprimita per la malgranda kalibro estas nekompreninda laŭ la vidpunkto ekstereca kaj senmova (kiel povus okazi por la signoj Klara kaj Akurata), sed estas prikontrola kaj prisindefenda funkcio kiu kunfluas rekte en la intelekton, ju pli preciza estas la propra realo-vido, des malpli granda estos la kapablo repaciĝi kaj intertraktadi dum la socia rilato. La Mio konscias pri tio ekvidita en ĉiuj detaloj, kaj pri ĉi tiuj ĝi devas necese kalkuli en sia propra interpretado de la mondo. Tio signifas ke, ju pli malgranda estas la kalibro, des pli nombraj estos la enfokusigataj eroj kaj (ankaŭ) des pli granda estos la mensa streĉo por doni al ili koherecon kaj unuecon por permesi al la Mio agi kun kompetento pri la afero.
Kiu havas la malgrandan kalibron tute ne laciĝas, kiam devas ion enfokusigi. Por li/ŝi tio estas neceso, funkcio kiun la menso spontanee mastrumas kun ankaŭ la plezuro esprimi siajn apartenaĵojn. Pro tiaj kialoj, li/ŝi spertas kaj eniras en la ‘ĝuan gustumon’, kiel konkludis Moretti. La plezuro ne lacigas ĉar ĝi donas la plaĉon (al la individuo) fiksiĝi en la observado de la detaloj.
Sed povas ankaŭ okazi, ke la personeco ne kapablas mastrumi tiun funkcion laŭkvante. En ĝia plej lumiga signifo, la malgranda kalibro kolektas, prizorgas kaj unuigas vastegan kvanton da observaĵoj kaj tiujn ĝi pritraktas ĝis atingi unikan prirealan interpretosistemon, ege rafinitan kaj profundan. Tia estas la malgranda kalibro difinita de Moretti grafologian signon Eta-n, kiu devas kunhavi ankaŭ la grafikan fluecon kaj la intelektan profundecon.
Sed ekzistas ankaŭ ombrejo, kiam la amaso da kolektitaj informoj kaŭzas seneliran situacion: la sistemo estas troŝarĝita kaj ne kapablas kunordigi la observitaĵojn, konsekvence la psiko diseriĝas aldirekte senfinan serion da detaletoj tute negravaj, nekunligitaj kaj mankaj je unueca percepto. Tiu estas la grafologia signo de Moretti Etega, malgranda kalibro malaplomba kaj manka je intelekta profundeco (t.e. ĉikana).
Moretti pritraktas la du signojn kiel tute memstarajn. Tamen estas grave ekkompreni ilian komunan psikologian fonton, ĉar en la realo la malgranda kalibro ne ĉiam prezentiĝas tiel klare distingebla: ĉu Eta aŭ ĉu Etega, sed ofte la du signoj kunloĝas (en la skribo) estigante plurelementajn kaj ege nuancajn realaĵojn.
Grafologia signo ‘ETA‘
La malgranda kalibro subtenita per intelekta profundeco (Literlarĝa devas kunesti almenaŭ je 7/10) kaj manka je indikiloj de grafika peneco, konsistigas la grafologian signon ‘Eta’-n, esencan por la intelekto, montrilon de “rafinita kaj profundeca inteligento“. (T, 198)
Bildo 6 – Eta skribo (Charles de Foucauld)
.
Estas evidente, ke la du bazaj rekvizitoj, t.e. la intelekta profundeco (Literlarĝa) plifortigita per la observado-inklino atenta al la detaloj (malgranda kalibro), jam garantias pri personeco bone ekipita je mensa nivelo. Plua precizigo pri la ne-esto de penecografikaj indikiloj konfirmas, ke la trodetalemo kaj la pedanteco en la detaloj tute ne apartenas al ĉi tiu supra grafologia kombino. Ankaŭ ekscesa rapido, aŭ elano aŭ iu ajn maltrankvileco-formo, damaĝas la signon Etan, ĉar ili ĝin deturnas de la koncentriĝo.
Se ni forigas ĉiujn ĝeno-faktorojn, kaj tenas nur la observado-potencon kombinita kun la intelekta profundeco, ni rekte aliras al psikologia signifo de la grafologia signo Eta, kiu prezentas la koncentradkapablon plenumita laŭ sia plena efikeco. Koncerne ĉi tiun temon Moretti skribas: “Ĉi tiu grafologia signo indikas penson multe penetrantan kaj, mi eĉ dirus, penso-cizeladon“; “ĝi kunportas la inklinon al rafiniteco en la observado, en la diskutado, en laŭlogika konkludo. Kiu posedas etan skribon emas al filozofiaj studoj kaj havas impulson formi tute personecan sistemon en kiu, verdire, malsukcesas tiuj, kiuj ne posedas proksimume (almenaŭ) 8/10 da literlarĝeco kune kun Eta. Tio ĉi pro manko de profundeco malgraŭ la absoluta rafineco en la observo.”
“Kiam ekzistas ankaŭ intervorta larĝeco, (la malgranda kalibro) montras ĉefe menson, kiu kapablas penetri en la veron, kvazaŭ harfendon, indikas tre rafinitan rezonokapablon kaj inklinon al scienca kaj al arta ekzegezoj“.
“Ĝi estas la grafologia signo de spirito rigardanta kaj la kernon kaj la konturojn de la aferoj. Ĝi, do, devontigas precipe la p s i k a n instinkton. La v i t a l a instinkto malakceptas esti neprizorgita kaj – je certa vidpunkto – venĝas malfaciligante la histo-renoviĝajn (metabolajn) funkciojn.” (P.P., 39)
Per tiuj ĉi difinoj Moretti evidentigas la plej intensigan signifon de la signo, mensvidpunkte, kiu skizas malekvilibron ene de la personeco. Ankaŭ la sentoj estas de la personeco traktataj per sama strategio (baziĝinta sur detala observado de malgravaĵoj) kaj ili ekaperas subpremitaj; krome kiu posedas tian observosagacon, esprimita per la malgranda kalibro, estas je malfacila kontentiĝo, kaj tia intelekta aktiveco facile englutas la s e k s a n instinkton kiam ekzistas la kombiniĝo de ĉi tiu signo kun akcentita larĝeco inter la vortoj.
Grafologia signo ‘ETEGA’ (*Ĉikanema)
Plurmaniere la malgranda kalibro povas esti damaĝita pro ekscesa prokrasto en la detalet-observado, kaj tio grafologie noteblas en la grafikaj malfacilaĵoj, en la interrompoj, en la malrapida antaŭenirado, en la nedecidemoj, en la markitaĵoj pro paneoj, ktp.
Sed la inklino al tro detaligita observo povas esti suferigita ankaŭ kiam menso ne estas sufiĉe larĝa kaj profunda por enteni ekscesan kvanton da informoj, kaj ne kapablas klasifiki pro manko de interna forto: kaj tio estas la tipa okazo de malgranda kalibro kombinita kun liter-larĝeco sub 7/10 (ni jam scias, ke la liter-ĝeco estas indikilo de intelekta profundeco)
Bildo 7 – Etega skribo (reala dimensio)
.
Ambaŭ la supraj kondiĉoj (kombinitaj) kontribuas formi la grafologian signon Etegan, kiu montras la “emon serĉadi kaj trovi plej subtilajn distingojn. Atingi la profundecon de la aferoj estas taŭga por kiu pri tio havas povon kaj inklinon, kaj ĉi tio apartenas ordinare al skribo Eta; sed deziri pliprofundigi la profundecon mem, klopodante serĉi specialaĵojn kiuj ne interesas aŭ proponante problemojn kiuj per si mem estas nekonvenaj, aŭ ankoraŭ riĉigi proprajn konojn per kulturo kiu tute estas preter siajn taskojn, aŭ postuli pedantan plenumon pri malgravaĵoj, regularoj, konstatoj evidentaj al ĉiuj, … (ĉi tioj) apartenas al detalem-ulo. Do, tiu laciĝas supermezure, neniam alvenante al konkludo de siaj koncernaj taskoj; pro tio, li/ŝi duobligas la tempon dediĉita al la laboro kaj neglektas la ripozon, tiel ke neeblas eviti psikan malfortiĝon kaj sekve la mensaj fakultoj povas fariĝi patologiaj. Estas personoj, kiuj submetiĝas al konsciencskrupuloj. Ili tute ne taŭgas por pedagogiaj sindediĉoj, por direkti animojn, ĉar haltas ĉe malgravaĵoj kaj flankelasas la esencon … Ili ne kapablas kompreni la psikajn kaj moralajn bezonojn de individuo …” (T, 223)
Signo Etega, ĝuste pro la pluraj nocioj kiujn ĝi kapablas amasigi, montras ian intelektan superecon, kiu povas naski tiun sintenon nomata saĝumadon (scioparadon).
La skribanto Etegkalibra, posedante la samtipan psikan troigon de la signo Eta (“troaj specialaĵoj, troa observorafiniteco“), estas homo kiu – pleje ol aliaj – kiam ekmankas la profundeco kaj la spontaneeco fariĝemas malekvilibra interne, pro la fakto ke facile li/ŝi mense konsumiĝas, ankaŭ ĉar “neniam estas kontenta pri la lernitaĵoj kaj la konkludoj. Ties okupo kaj maltrankviliĝo (eĉ pli nerv-elĉerpa ol la okupo mem) estas ekscesaj kaj tute ne povas eviti trolacigi la lerno-fakultojn kaj produkti (neŭrozigan) trostreĉiĝon.” (Sc, 134-135)
Per si mem ĉi tiu signo indikas disfalon ĉar paralizas kaj malebligas la naturan fluon de la aferoj, kaj sekve damaĝas la kvalitojn – kiuj necesas de spontaneeco kaj larĝeco – kaj la vidliberecojn.” (Sc, 17)
___________
(*) Averto de la tradukanto: mi utiligis la vorton Etega-n por traduki la signon “Minuziosa”, konsiderinte prefere la grafikan vid-punkton anstataŭ ol la psikan. Krome, esperantlingve, tia vorto estas tuje kaj pli facile memorebla kaj komparebla kun la alia simila signo Eta. Psike, kiu posedas Etegan estas plurfacete tiela: “analizomensa”, “zorgegoinklina”, “bagatelatentema”, “malkonciza”, “multvorta”, “skrupulecema”… fakte psike ĉikanema. La malsamecoj inter la du signoj dependas multe de la eteco de la kalibro, plej ofte pli eta en Etega, kaj dependas de la paneinta kunteksto: paneoj tute ne estas en Eta. Kiel vi povas konstati, ekzistas subtila kunligo inter la du signoj, kiuj estas ĉiukaze inter si distingindaj.)
- lidia
- 27 December 2007
Italian
