LA DUO KURBA-ANGULA
La altruisma kaj egoisma movoj
1. Interpreta kategorio nepre grava por la personeco-kompreno
Kiam ni parolas pri la kurboforma movo kaj ties malo, t.e. pri la angula movo, ni frontas interpretan principon pri kiu ĉiuj unuvoĉe akordiĝas. En analogia kadro tiu principo estas la plej natura idekunligo, asertita de nombraj Aŭtoroj, gegrafologistoj kaj fakuloj pri la infana desegno aŭ la spontanea strekfuŝaĵo:
la kurboforma strekaĵo estas simbolo de adaptiĝemo, de sociemo;
Bildo 1 ̶ kurboforma skribo
male, la angulstrekaĵo indikas tension kaj atakemon.
Bildo 2 ̶ angulforma skribo
La dedukto baziĝas sur ĝeneraltipa premiso laŭ kiu la kurblinia movo estas tia ĝuste pro la fakto ke la Mio (la propra Mi) preferas ĉirkaŭeviti ĉion, kio estas perceptita kiel ekstera al si, ĉu temas pri amobjekto aŭ ĉu pri obstaklo; tiamaniere ĝi povas konservi malrigidan kontaktiĝon, tiel evitante – pro timego – tro rektan al-rilatiĝon. Aliflanke, la angula movo alfrontas la vivon, kaj do ankaŭ la obstaklojn, per pli fokusigita aliro, sin koncentranta sur plispecifaj situacioj pri kiuj ĝi (la Mio) postulas aŭskultadon. Estas pro tio, ke la angulforma movo, se tute specife forta kaj ofta, aŭtomate ekreagigas startigante konflikton, ĉar la personeco serĉas la rektan kontaktiĝon, kio povas ankaŭ piki, kaj ne permesas al aliulo eskapi aŭ esti malpreciza ĝis kompleta respondo al la postulitaĵoj.
Tia kontraŭstaroludo inter la kurba movo, konsiderita kiel indicon de adaptiĝemo, kaj la angula movo, vidita kiel meminstigon por abrupte rompi kutimajn skemojn, estas konsiderenda startpunkto por sekvaj ampleksigoj de signifo. Multaj gegrafologistoj kaptis la fakton, ke kurba kaj angula ambaŭ, tiel priskribitaj, prezentas inklinojn unudirektajn; konsekvence, ĉu unu el la du ĉefiĝas ene de la psiko ĝis superi la kontraŭan movon, tiu kaŭzas personeco-malekvilibrojn facile antaŭsupozeblajn. Ekzemple, troo da kurblinia movo, laŭ Ania Teillard “povas ankaŭ montri ulon tute specife feblan kaj senkarakteran” (1); je la sama interpreta nivelo troviĝas Robert Saudek, kiu kunligas la rondliniajn strekojn kun la adaptiĝkapablo, sed se la kurblinieco kombiniĝas kun la plenumolanteco, tioj fariĝas “signo je mallaboremo, malvigleco, cedemo, t.e. je tiu malkvalitaro kutime nomata ‘senzorgemo’-n”. (2) Tio ĉi ĉar se la adaptiĝebleco baziĝas sur la kapablo sin loki enen de socia plivasta kunteksto sen kaŭzi iun plejetan ĝenoagon aŭ rompoagon al aliuloj, certe plifaciliĝos la rilatokapabloj – sed verdire tio okazas laŭ stagnanta modelo pro la fakto ke oni ne antaŭvidas trasnsformiĝomovojn (psikologiajn) escepte de tiuj devenintaj el spontanea kaj samtempa evoluiĝo de ĉiuj eroj de tiu gvidsistemo. Tial, ekceso da kurblinieco indikas, ke la personeco haltis ĉe movo nur adaptiĝa, ĉar ĉiuj eventualaj aliaj esprim-manieroj estas vivataj kiel rompoago de la establita ordo, kaj ankaŭ kiel egoismo pro la fendo de la ekvilibro starigita sur la atentemo al ĉiuj (aliuloj).
Se la strekaĵo evidentigas netan superregon de la angula movo, ni vidalvidas kun kontraŭa danĝero: la personeco ne kapablas, respektoplene, interlilati kun la limoj de la aliaj, sed klopodas eniĝi rekte kaj fokusigmaniere. Tia rilatomovo do ne celas gardi la ekzistantan ekvilibron sed, male, estas indikilo de personeco, kiu ne timas agresi la eksteraĵojn al kiuj ĝi interesiĝas aŭ kiuj estas perpceptataj kiel obstaklojn al propra vivesprimo. Pro tio la ‘angulo’ apartenas al “tiuj personoj, kiuj ne serĉas decidigan kompromison kaj preferas la batalon kontraŭ la malfacilojn” (3). Tamen estas klare, ke ĉu la angulo fariĝas la unusola movo je dispono de la Mio, ĝi indikas “ulon kiu, pelita nur de la antaŭenpuŝo troigi ĉian malakordon, rifuzas ĉian kompromison” (4) , “ankaŭ se tiamaniere li elsendas fortecon kaj plezuron por la ago ” (5), krome indikas la kapablon mobilizi la tutan “volopovon kaj rigoron” (6), kiuj necesas por atingi la antaŭviditajn celojn.
Enen de ĉi tiu interpreta skizo eniĝas Moretti kiu, eĉ se ne konanta la du Aŭtorojn supre menciitajn, kies verkoj estis itallingve tradukitaj antaŭ nelonge, atribuas analogan signifon al la du ĉefaj psiko-puŝoj esprimitaj per kurbo- kaj angulo-formoj: por rememori, la unua el la du movoj indicas pri la adaptiĝokapablo kiu, ĉu ekcesa, transformiĝas al reala cedemo; kontraŭe la dua prezentas la sindefendon aktivigita per la Mio kiu, per ‘anguloj’, lertiĝas elĉerpi atakilojn kaj rezistilojn por tute ne rezigni pri sia vidpunkto. Sed rilate al ĉi tiuj du esencaj emoj de la psiko Moretti enkondukas pli grandan interpretan facetaron, kiu permesas utiligi la kurboforman kaj angulforman signifojn ankaŭ rilate al skriboj ne tro precize tiel distingeblaj (t.e. ne tiel nete polarizitaj).
Antaŭ ĉio li plilarĝigas la signifon de la du ĉi-traktataj movoj, al ili atribuante taŭgecon por rimarkigi ĉu la personeco estas pli multe orientita al malegoismo aŭ al egoismo, psikologie konsideritaj kaj ne morale. Fakte, laŭ Moretti, la matrico de la kurba movo, kiu ankaŭ fiksas la adaptiĝopuŝon, dependas de la nekapablo intermeti netajn barojn inter si kaj la aliaj, kaj estas tio, kio aliĝigas la personecon al la aliulaj postuloj konsiderataj kiel proprajn. Temas pri instinkta sento-inklino, kiu forestas el iu ajn rezonado, kaj pro tio estas startigita aŭtomate. Male, la angula movo ĉirkaŭbaras la emon akcepti plene la vidpunkton de la aliaj personoj, ĉar ĝi aktivigas haltilojn (la angulojn en la skribo), alidire ekhaltojn pli-mapli ofte distribuatajn aŭ intensajn, kiuj permesas al propra Mio ne tuje cedi. Tiasence la angula movo estas indico de egoismo, ĉar plejcerte ĝi defendas la individuajn bezonojn.
Ĉi tiu aparta interpreto de kurbo- kaj angulo-movoj kondukas nin rekte al la dua novaĵo enigita de Moretti, ĉar lia psikologia konceptado ne antaŭvidas ludon de kontraŭstaroj kiuj ekskludu unu la alian sed male li rekunigas ilin, en la senco ke li kalkulas ke ĉiu homo devas esti en kondiĉo mastrumi ambaŭ movojn. Same, kiel la fizika (korpa) vivo baziĝas sur movoj de spasmo kaj malkontrahiĝo de la kor-organo, tiel la Mio lernas alternigi la du fazojn je psika nivelo. Unuflanke ĝi evoluigas la kapablon fari serion da rimarkinde komplikaj stopo-movoj, kiuj komenciĝas ĉe la sento sed prezentas absolute necesan kondiĉon ankaŭ por la menso: ni daŭre nin nutras je tio, kion ni lernas pere de nia adaptiĝkapablo al ĉiamŝanĝiĝantaj mondaj cirkonstancoj; malsame, ni konsideras esti nedubebla signo de maljuniĝo aŭ malagrablo la rigidiĝon de tiu personeco, kiu perdis la necesan plastecon por tion fari. Aliflanke, absolute necesas ankaŭ kapabli haltigi, sence ke la Mio devas permesi al la akiritaĵoj deponiĝi ĉe sia eno, por ke ili trasformiĝu al konaj kaj emociaj kunigitaj konstruoj kiuj donas la stampon de la individueco. Ĉi-lasta fazo de fermiteco, kiu apartenas al Moretti-a konceptado pri egoismo, estas same grava kiel tiu de malfermiteco, alimaniere oni pagas la sekvojn de senpersoneciĝo aŭ perdas la kontakon kun sia ena unikeco.
Temas pri teoria kaj referenca sistemo ege originala kaj plurfaceta, ĉar laŭ ĉi tiu esplorperspektivo ĉiu personeco devus esti kaptata en sia specifa movo de malfermiteco aŭ fermiteco, kaj ĝi distingiĝas ĝuste pro la aparta graveco donita en sia eno al unu aŭ al alia tendenco. Plie, la korekta interpretado de la kurba kaj angula movo ligita al ĉiu specifa grafika individueco antaŭsupozas ankaŭ la kapablon kapti la helpan movon aŭ la oponan fare de ĉiuj aliaj signoj, en direkto al ekspansio aŭ al kontrahiĝo de la sento. En la (gvid)sistemo de Moretti, fakte, ekzistas aliaj grafologiaj signoj kiuj rimarkigas la sento-malfermiĝon kaj aliaj kiuj indikas, kontraŭe, ke ni troviĝas antaŭ fermiteca movo kiu malsamas rilate al tieldirita angula. De ĉi tie la mezurado de la altruisma aŭ egoisma tendencoj postulas kontrolon, kiu baziĝas ne nur sur la kvantigo de la du signoj Kurba kaj Angula, sed ankaŭ sur la taksado de la dinamika ludo plenumata de aliaj gravaj amemaj kaj intelektaj impulsoj, kiel ni poste vidos.
Aldone al ĉi tiuj signifoampleksigoj pri la kurba/angula duopo, la teoria sistemo de Moretti distingiĝas ankaŭ pro la fakto ke ĝi baziĝas sur plej aranĝita interpretado de la angula movo, ĉar ĝi donas la eblecon mezuradi la intensecon de du elementoj kiuj karakterizas tian movon: la reagivonivelon kiu karakterizas la personecon, rekte interligita kun la atakemo kaj deduktebla el grafologia signo Anguloj A, kaj ties disponeblan persiston, alidire la rezistokapablon al obstakloj, deduktebla el la signo Anguloj B.
En ĉi tiu ĉapitro estas prezentota aldone tiun subtilan egoismomovon, kiu baziĝas sur la kapablo manipuli la aliajn propravantaĝe kaj kiu respondas al signo Anguloj C.
.
(eltirita el la ĉap. II de la publikigota manlibro aranĝita de Lidia Fogarolo, Tratti di personalità nella scrittura, Manuale di grafologia morettiana, EMP Collana Psicologia e Grafologia – Ĉiuj rajtoj rezervitaj)
This page has the following sub pages.
- lidia
- 25 October 2007

Italian
