3. La egoisma (sin)movo: Angulforma signo
En la sistemo elpensita de Moretti la signo Angulforma, gravega pri la sento, estas indico de speciala egoisma formo interpretata kiel tiu interna impulso, kiu lumigas kaj valorigas la unikecon. Ekzakte opone al Kurba, kiu privilegias la movorilaton baziĝinta sur la zorgo pri ĉio kaj ĉiuj, la angulmovo celas protekti la memposedaĵojn, ligitaj al la unuopulo. Sed ne temas pri movo ligita nur al defendo de la plej senspirita esenco (materia) de ni mem, ĉar ĉio, kiu favoras la fermigon de la sistemo por defendi la tieldiritan ekbrilon de genio ligita al Unu, ĝenerale eniras en la egoismokoncepton. La anguleco, ĉi-sence, estas indico de introvertiteco de la sento ĉar ĝi celas favori la individuigan movon.
Pro tio Moretti substrekas ke, laŭprincipe, la egoismo – konsiderata kiel psikan poluson opone al malegoismo – nenecese estas kontraŭmorala sed, pli ĝuste, estas necesa kondiĉo por moraliĝo. Tio ĉar “Ĉu veras, ke nia personeco diferenciĝas de iu ajn alia personeco, ni estas devigataj pluteni ĝin distingita, materie, morale kaj intelekte. Nu, tio – pluteni ĝin distingita – estas klare postulo de nia individueco, alivorte (estas postulo) de la egoismo korekte estimata.” (16)
De tia starigo de la problemo estas facile intuiciebla, ke ĉio helpanta la altruismon – komprenita kiel malfermitecomovon kondukanta la personecon rilatiĝi al pli ampleksa sistemo al kiu ĝi apartenas – iamaniere malvalorigas la individuecon, nome la plejdelikatajn nuancojn de inteligento kaj sento, nuancoj ligitaj al la unikeco de ĉiu homo; ĉiu personeco ne nur rajtas sed ankaŭ sin devigas ne rezigni pri ili, por tute ne perdi la internan riĉecon kiu influas sur la unuopulon mem kaj la kolektivon.
Tial, kiam Moretti aludas al la egoisma koncepto, li ne volas priparoli pri la unuopulo kiu pensas nur al si mem kaj kiu – pro tio – alproprigas al si ĉion plejeble haveblan tute seninteresiĝante al la materiaj kondiĉoj de sia proskimulo. La egoismo certe povas sin montri laŭ tia konduto, sed ĝi estas nur unu el la eblaj degeneriĝoj de la Angulforma signo, same kiel diboĉeco estas unu el la eblaj degeneriĝoj de la emo al altruismo, sed kiu interalie tute ne simbolas la totalecon de la malegoisma movo.
La supra premiso gravas por kompreni, kial la egoismo, laŭprincipe, respondas al neŭtra difino “zorgo pri la Mio” (17); “Ke tia zorgo pri la Mio preterpasu aŭ ne la limojn de just(ec)o, tio koncernos la kvanton da egoismo, mezuro fiksita ankaŭ per grafologio, sed ne tuŝos la aferon en si mem.” (18)
Baziĝante sur la analogia principo jam formulita rilate al altruisma movo, tiu pri la egoisma alproksimiĝas al la koncepto de ekhalto de grafika gesto, tuje sekvata de ties rekomenciĝo, ĉar ĉiu blokiĝo – psike konsiderata – permesas al Mio epicentr-iradi por aŭskulti siajn bezonojn, malheligante samtempe la necesojn de la aliaj. Kaj inter ĉiuj eblaj ekhaltoformoj, la angulo estas la plej senpera, ĉar ĝi sin bazas sur abrupta interrompo en la movo (ankaŭ korpa, fizika), tiom pli evidenta, kiom la angulo estas pli rimarkebla (grafike).
El ĉi tiu unua interpretado de la angulmovo elvenas du gravaj implikiĝoj. Estante movrompa, la angulo kapabligas la personecon regi la malakordon kaj la izoliĝon, ĉar ĝi jam antaŭpreparis la alsocialigan senton je subordita pozicio. Pro tio, dum Kurba facile riskas alkonformigi sin aŭ eniri en trankvilan vivon, ĉar sin vivtenas per la subteno de la sento de la aliuloj, la personeco Angula, enradikiĝante en si mem, kapablas toleri socian flankenpuŝon, kiu elvenas el la rompo de ideologiaj aŭ sintenaj skemoj socie aprobitaj. Temas ankaŭ pri malsama kono-maniero per kiu, ju pli la skribo estas angula, des pli grandiĝas la plezuro kaŭzita de la konflikto, ĉar danke al malakordo la personeco fokusigas sin mem kaj siajn talentojn.
Krom ĉi tiujn ĝeneralajn konsideraĵojn, Moretti pliprofundigas la analizadon de la egoisma movo individuante, ene de tiu, du specifajn elementojn.
La unua estas la reagiveco, komprenita kiel la impulso alfronti obstaklojn, mezurebla per la signo Anguloj A. Ĝi koincidas kun la nivelo de perceptebleco de la sistemo, kiu celas trovi la invadojn, pro kiu startas la puŝo por tiojn rifuzi: pli granda estas la reagiveco, pli senprokrasta kaj perforta fariĝas la komencita reago. La dua elemento estas la persisto, komprenita kiel kapablo ne cedi fronte la obstaklojn, tiamaniere ke la personeco povu dumtempe, malgraŭ tre grandaj materiaj malfacilaĵoj, tute ne ŝanĝi siajn celojn kaj agi por ke ĉi-lastaj ne perdu sian fortecon. Tian antaŭdiritan specifan inklinon oni povas mezuri per la Anguloj B.
La du ĵus priskribitaj memdefendo-agoj, kunmetitaj, ekipas la personecon per iloj kiuj permesas memprogresadon kaj propran firman distingiĝon rilate al ĉiu alia personeco.
Bildo 7 ̶ skribo kun Anguloj A kaj B
.
La kvantifigo de la du signoj ambaŭokaze estas sufiĉe facila, ĉar temas pri du movoj tre videblaj grafiknivele, kiuj ne dubigas pri ilia ĉeesto kaj kiuj tenas ununuran signifon, tute senpera, ĉar ĉi-lasta esence ne transformiĝas laŭ la estanta kunteksto kiel, male, okazas por Kurba.
Nu, ni ekzamenu detale ĉi tiujn du instinktaĵojn pri la defendo de la Mio, kiujn la sentokapablo aŭtomate aktivigas kiam ĝi perceptas ke siaj limoj estas malrespektataj, efektivigante defendo-agon kiu baziĝas su la agreso (Anguloj A) kaj pli-intensigante la reziston por ne perdi la zorgemitaĵojn (Anguloj B). Laŭ tia perspektivo, klaras ke la anguloj estas necesaj en iu ajn agado kiu postulas longedaŭran kaj senĉesan batalon; sed se ili transpasas certan gradon (sojlon), ili malhelpas la konscio-klarecon kaj evoluiĝas al ĉiamdaŭra batalo por la venkiĝo de la Mio, eĉ se tio estas kontraŭ ĉiu racio.
- lidia
- 25 October 2007

Italian