6. Psikologiaj konsideroj pri la Kurba/Angula duopo
Esenca klasifikado de la sento
Kiel jam precizigite, en la metodo de Moretti la klasifikado de malegoisma kaj egoisma sentoj estas konsiderenda ne morale sed psikologie. Ĉi tiun paron da oponaĵoj oni devas utiligi ne por pozitivigi nur unu el la du laŭvalore, sed prefere por kapti la tutecon kaj la dinamisman streĉitecon de la indiviuo. Fakte la malegoismo, karakterizita per Kurba skribo, kaj la egoismo, karakterizita per la Angula skribo, praktike estas du oponaĵoj kiuj (izolitaj) ne permesas principo-efektivigojn.
“Vera Kurba, psikologie konsiderata, ne ekzistas” priskribas Moretti. (44). Ĝi ne povas ekzisti, nek psikologie nek somate, ĉar, ankaŭ en la plej granda malegoismo, la individuo “ne povas sin deteni de konservado pri kio apartenas al la nefordonebleco de la Mio mem” (45). Se ĝuste tiel ne estus, “La homo falus en senfaremon (pigrecon) kaj fizikan kaj moralan, estigos maldignan altruismon por la homa honoro kaj la homa libereco. Li fariĝos, humane, ulo abomena.” (46) Sammaniere ankaŭ la egoismo, komprenita kiel ‘zorgado pri la Mio’, ne permesas principoefektivigojn: absoluta egoismulo tute ne povas ekzisti, kiel ne ekzistas skribmaniero absolute angula, ĉar ankaŭ ĉi tio estus psikologia kaj somata malebleco.
La individua evoluo dependas de ambaŭ puŝoj: la altruismo estas necesa por la malfermiĝo, la adapatiĝo, la akceptokapablo, t.e. por ĉiuj kvalitoj kiuj permesas ĉerpi el la (spiritaj) riĉecojn de la aliaj personoj danke al la rilatomovo; la egoismo, aliflanke, necesas por la individuecomaturiĝo ĉar, tra memdefendoagoj, la personeco restas apartigita de ĉiu alia. La identiĝa procedo antaŭeniras per la streĉiteco praktikita de tiuj oponaĵoj: tro da altruismo ne pozitivas, ĉar ĝi estigas senpersonecan adaptiĝon al la medio, pro la fakto ke la unuopulo cedemas ankaŭ pri siaj memaj posedaĵoj; tro da egoismo eĉ ne, ĉar ĝi kaŭzas supermezuran memfermiĝon kaj sekve regreson de la sistemo.
Kio ŝajnas logika konsekvenco de la supra starigo estas, ke ambaŭ polusoj konstituas necesan dividlinion unu por la alia; diversmaniere, kiam unu el la du ĉefiĝas, la personeco ene malekvilibriĝas, kaj tio resaltas ankaŭ eksteren kiel nekapablo utiligi efike la du energiajn antaŭenpelojn, sed necesaj por la krea movo. Fakte, la plej alta koncentriteco da altruismo-signoj povos nur redoni, kiel rezulton, personecon firme misfunkciantan en la realigokapablo de io konkreta, videbla en la mondo, kvankam temas pri la altruismo mem. Tia situacio estas proponata de Moretti per pitoreska kaj efika terminaro – “simplanimecemo kaj pigrecemo” (47) – kiuj evidentigas la cedomovon. Kontraŭdirekte, kiam la angulo eniras en pligrandigon de fermiteca kaj la memdefenda movojn, ĝi ege aktivigas kaj ege decidigas la Mion, kiu fariĝas persistema kaj kuraĝa kontraŭ la malhelpoj; sed ĉi-kaze la problemo dependas de la malvasteco kaj rigideco de la strebitaj celoj.
Ni vidu la antaŭvideblajn efikojn de troa identiĝo po unu poluso.
| KURBA | ANGULA | |
| Adaptiĝo, sociemo | kvalito | Streĉiteco, atakemo |
| Mi koleras ĉar mi neniam povas fari kion mi deziras kaj la aliaj ĉiam trouzas sian povon sur min. Se mi faras kion mi deziras, mi min sentas kulpa. |
obskura flanko |
Mi laciĝas, estas sen pluaj energioj, ĉar ĉiam mi devas fari ĉion per mi mem, mi neniam povas fidi je iu ajn kaj se mi mem ne aktiviĝas ĉio ruinos. |
| Antaŭ ĉio necesas, ke mi estu bonfara kaj malegoisma, alimaniere la aliuloj koleras kun mi, min malaprobas kaj mi nekapablas min defendi, mi povas nur forkuri. |
kaŝita konvinkiĝo |
La aliaj estas senenergiuloj (senkarakteraj) kaj naivuloj, ili neniam ion konkludas. Sed oni devas tre atenti ankaŭ al uloj, kiel mi, kiuj volas nur trompi la aliajn. |
| Forto-manko | vundo | Fido-manko |
En tia perspektivo la kurba-angula duopo fariĝas aparte grava, ĉar ĝi estas indico de sentokondutoj kiuj estas esencaj por la aktivigo de la individumaturiĝo-procedo.
Tiom granda estis la graveco atribuita de Moretti al tia distingo, ke li starigis la tutan somatan grafologion baziĝante sur la du fundamentaj signoj Kurba kaj Angula, tio estas sur la du ĉefaj pasioj nomataj altruismo kaj egoismo, klarigante kiamaniere multaj aliaj grafologiaj signoj – ja plutenante sian propran specifan signifon – povu fortikigi la altruisman disponeblo-movon de la sento (mem-malfermiteco) aŭ tiun egoisman de maldisponeblo kaj de protektado de la unikeco de la sistemo (mem-fermiteco) (48). Do ankaŭ rilate al la Angula-signo valoras kion jam dirite pri la Kurba: la korekta interpretado de la egoisma movo ŝajnas kiel la rezultanton de du esplorogvidlinioj. La unua direktiĝas al la mezurado (gradigo) de la streko-anguleco, dum la dua implicas la juĝon de la specifa kontribuo donita de ĉiuj aliaj signoj entenataj en la skribaĵo kiuj povas teni alta la egoisman movon aŭ malintensigi ĝin alirante al iu alia formo de malfermiteco de la sento, kiel ni vidos poste.
Tial, ĉiu grafologia analizo baziĝas sur la korekta kompreno de la maniero en kiu estas solvita la Kurba-Angula duo ĉe la individuo. Ek-startante el baza supozo laŭ kiu neniu povas vivi sen havi interrilatojn, kiel neniu povas vivi sen enirigi en la mondon sian unikecon, la personeco dum la tuta vivdaŭro eksperimentas plurajn kondutskemojn, kiuj al ĝi permesas manovri, pli-mapli efike, ĉi tiujn du grandajn internajn puŝojn kiuj premas el eno por esti eksterigotaj. Kaj ĉiu el ni – je individua nivelo sed ankaŭ per nuancoj ligitaj al homa specio – pristudas propran apartan konduto-modelon, sufiĉe longedaŭra, tiel ke ni povas difini ĝin: personeco-trajton. Klare, la kazoj ĉe la ekstremaj limoj estas pli facile interpreteblaj: kiam personeco estas troe orientita al rilato-principo, sekvas neeviteble ĉiam la problemaro ligita al perdo de sia unikeco, de sia valoro; kiam la personeco troe cedas orientiĝante al principo de identiĝo, ĝi ek-miskomprenas la gravecon de interpersonaj limoj, kiuj fariĝas ekcese projekciitaj al defendo de sia pli materia (malspirita) strukturo, por alveni je la fino al elpensado de mondo propramezura, laŭ kiu ĉio devas esti raportita al si kaj ĉio devas konfirmi la propran vidpunkton.
Evidentas, ke la plimulto da personoj lokiĝas ĉe la meza zono, kie la du movoj orientitaj al difino kaj al interrilato estas ambaŭ valorigataj. Tamen, por kapti la rezultantan individuan movon, kiu estas la celo de grafologio konsiderata kiel psikologio aplikata al unuopulo, necesas taksi Kurban kaj Angulan laŭsigne kaj laŭklase. Nur tiamaniere eblas kapti la unikecon kaj la komplikecon de la movo (psika kaj grafika) kunligita kun la adaptiĝo, la rilato al personoj, la individuigo kaj la difino kiu karakterizas ĉiun personecon.
.
Distribuo de Kurba/Angula signoj
Partikulara kompreno pri grafologia signo devenas de la observado de ties distribuo en la popolo, ĉar tio permesas al ni scii per kia formo kaj per kia intenseco realiĝas la psikologia tendenco de la signo esprimita. Ĉi-kaze, pro la graveco de la du esploritaj personeco-karakterizaĵoj, fariĝas interese sin demandi: ĉu la skriboj estas kutime pli kurbemaj aŭ pli angulemaj? aŭ ĉu ili prefere konsistigas du malsamajn sed egalkvante dislokitaj grupojn?
Sen ia pretendo oferi statistikajn datumojn, estas tute evidente ke ĝenerale, en nia referenciga socikunteksto, la skriboj estas pli vaste kurbaj ol angulaj; eĉ ni povas aserti ke la Anguloj A kaj la Anguloj B pintigitaj estas escepto rilate al entuta movo pli morbida. Kiel ni scias, ĉi tio ne kuntrenas necese superregon de la altruisma sento, ĉar la grafologisto kapablas kapti, ĉe la trajto pli-malpli kurblinia, ankaŭ aliajn defendo-indikilojn, malsamaj ol la angula, aktivigitaj fare de la personeco. Sed eblas aserti ke la supereco de la kurblinia grafikaĵo ŝajnas indiki, en la homoj, la superregon de sociiĝa, adaptiĝa, kunlabora puŝo, kaj ke ene de tia klaso estas sufiĉe pli maloftaj la individuoj kun ekceso da angulecoj. Ŝajnas ke la homa evoluo baziĝinta sur sociaj kaj adaptigaj puŝoj havu gravan individuan psikologian fundamenton.
Tamen ni ankaŭ scias ke la socialiĝoinstinkto enhavas danĝeron, kiu estas tiu pri la dizertado el propra individueco, el ĝiaj specifaj aspiroj kiam ili estas spertitaj kiel kontraŭaj al kolektiva Mio. Kurba-signo, per si mem, havas la jenan signifon: supereco de la adaptiĝoimpulso. Pro tio, kiam ni konstatas ke en la homoj kutime estas pli multenombraj la sociaj kaj socialigaj tendencoj, ni sukcesas ankaŭ kompreni la danĝeron, kiu estas enradikiĝinta en tian psikan dispozicion: la timegon esti ne egalaj al aliaj, esti stranguloj kaj pro tio izolituloj. Ĉi tiu estas la danĝero pri konformismo, t. e. plena respondo al la sociaj atendoj, malrespektante la individuigan procedon.
La unuopula bezono pensi kiel ĉiuj aliaj homoj estis ofte objekto de eksperimentigo fare de esploristoj (49), kiuj konfirmis la ekziston en ĉiu homo de dispono al konformemo stabila kaj longedaŭra, kiun oni eksterigas kiel akcepto de ali-homaj diroj, kiel samagado; kaj tio malgraŭ la kontraŭaj sugestoj de propra vivosperto, tiamaniere senvalidigata.
Se ni eniras la dinamikan ludon kaj en la interdependan rilatiĝon inter Kurba kaj Angula, ni povas ankaŭ kompreni, ke se unuflanke ekcesa Kurba kondukas al konformismo kiu mankas je necesa tensio por ekribeli al eventualaj perfortaĵoj, la malmultaj personoj kiuj havas rimarkindan puŝon por memdecidi kaj por defendi la Mion (ekcesa Angula) kapablas plej facile sin trudi al aliaj, ne nur pro la mema dispono aktivigi plene siajn rimedojn, sed ankaŭ pro la nekapablo de la plejmulto sin oponi rekte kaj per necesa forto. Tiasignife, kiu havas la Angulan signon instinkte komprenas kun kiu, kaj en kioma kvanto, povas fari trouzon de povo kaj, fakte, sen riski ion ajn.
Sed la problemo pri la superrego de Kurba rilate al Angula signo aperas plene aliaspekte kiam ni ĝin konsideras laŭ historia kaj sociologia vidpunktoj. Efektive, se ni turnas la atenton al skriboj elvenantaj el pasintaj epokoj aŭ el landoj en kiuj, geografie, la materiaj kondiĉoj estas pli malfacilaj ol tiuj spertitaj en okcidenta Eŭropo, oni observas ke la distribuo de la du signoj rimarkinde ŝanĝas. Ekzemple, ĉiuj skriboj el pasintaj generacioj evidentigas pli grandan disvastigon de la angulo, kaj ege malaltan distribuon de la signo Kurba rilate al nuntempo; tial la kvanto da anguleco socie konsiderata akceptebla en la pasinto ne estas la sama de tiu, kiu akcepteblas hodiaŭ.
Bildo 15 – ŝtatisto Alcide de Gasperi
.
Ekzemple, observante la skribaĵon de la granda itala ŝtatisto, karakterizita per Anguloj A kaj B pintigitaj kaj eĉ rimarkinde akutaj, oni konkludas ke li estis la taŭga homo por alfronti malfacilajn materiajn kondiĉojn, kiuj postulis kapablon rezisti al grandaj rezignoj, per mobilizado de sia persisto kaj reagivo necesaj por la fortikigo de sia Mio; nuntempe la sama angulnivelo (grado) estus konsiderata kiel signon de nekapableco intertraktadi.
Bildo 16 – pentristino Mary Cassat
.
Analogmaniere, ni povas nur admiri la batalemon, kiu permesis al Mary Cassat (1844-1926) iri al Parizo por pentrostudado, venkante egajn familiajn, sociajn kaj kulturajn malakordojn kaj celante fariĝi kiel ŝi emis esti: impresionisma artistino, alidire io objektive malfacila, kaj ankoraŭ malpli faciligita pro la fakto ke ŝi estis virino kaj plue usona. Tio, kio ekevidentiĝas dum la unua grafologia rigardo estas la tre alta nivelo da reagivo kaj persisto, kiojn ŝia Mio devis aktivigi por sukcesi, kroĉante sian personecon al ekstremaj defendomanieroj.
Tio, kion oni povas dedukti el kompara studado je kultur- kaj histori-niveloj, estas ke laŭgrade la anguleco, kiel personeco-trajto, estas tute certe asimilebla al ‘reagiva konflikto’ [psika defendmaniero per kiu afero neatingebla estas anstataŭata per sia malo: ekz. Amo/Malamo]: ju pli severaj estas la vivokondiĉoj kaj la malhelpoj, kiujn la individuo devas alfronti dum sia vivo, des pli funkciigotaj estas la bazaj instinktaj defendoj por pluvivi.
Sama principo povas esti aplikata ankaŭ nuntempe: la angulirado (de la skribo) apartenas al personecoj dotitaj je granda volokapablo kaj persisto, sed ĉi-memaj karakterizoj estas kunigitaj al agresiga sento naskita el tro rigida edukado. Ĉefe grafike, la ekzisto de disvastiĝinta anguleco, ĝis kreado de stereotipaj streklinioj, estas elkodigebla kiel respondon al invada evento plurfoje okazinta en la tempo: ĝi estas defendo, kiun je certa punkto la personeco aktivigas sendepende de ĉiu specifa sprono, por antaŭprotekti la vunditan senton.
Bildo 17 – infana skribo rigide kaj stereotipe angula (M, 11-jara)
.
Ĉi-kaze la rezultanta sintenado estas antaŭjuĝa fermiteco de la sento, kiu tiamaniere estas protektata el iu ajn elvenintaĵo el ekstero, ĉar la personeco ne plu kapablas distingi neŭtrajn aŭ agrablajn stimulojn kompare kun tiuj minacaj. Tiasignife oni ĝin devas konsideri kiel gravan alarmigan segnalo, kiu implicas la neceson individui la perfortojn kaŭzintaj ĉi tiun plenan fidoperdon al mondo.
.
Diverseco inter instinkta kaj mediaciita aktivigoj
Kiel jam vidite, la Angulo A ̶ ĉar ĝi estas la trajto de instinkta aktivigo de la personeco ̶ indikas ke ulo tute devas aktiviĝi por sin defendi kaj por sin distingi el ĉiu alia, kaj tio per tre precizaj faroj. Pro tio Moretti malkovris en la Angulo A la signon pri rivalado, kiu ja ne dependas de la specifaj kapabloj de la unuopulo, kiu povas esti pli-malpli talenta, sed nur dependas de la puŝointenseco al apartigo de la individuaj kvalitoj, kiujn la personeco perceptas ene kaj al kiuj ĝi devas respondi. Ĝi estas movo ŝajne socia, ĉar ĝi elverŝiĝas eksteren, sed fakte ĝi estas taŭga por la defendo de specifaj kvalitoj de la Mio. Pro tiaj kialoj la Anguloj A apartenas al tiuj individuoj kiuj emas karieradi, ĉar ili sentas la impulson al batalo, al konkuro; krome, ĉar ĝi estas indico de instinkta reago kontraŭ ofendo aŭ baro, igas la faron senpena, ĉar la individuo, efektive, reale tute ne povas resti senaga.
Male, persono dotita per penetranta inteligenteco, originala kaj ankaŭ konstrua, sed kun Anguloj A kaj B sub la mezvaloro, povus sin demandi: “Kial mi ne havas rivaladstimulon, batalemon je socia nivelo, por atingi altrangan pozicion malgraŭ mi tion kapablus”. Pro tio Moretti evidentigas la ekziston de aliaj motivaĵoj kiuj ebligas la aktivigon de la Mio, ekzemple la firmeco, la pripesado (primediteco), la neflekseblo, kiel ni poste vidos. Do, kvankam en ĉeesto de diverseco ŝajne neakordigebla, pro la fakto ke la angulo rekte atakigas la obstaklojn kaj kapabligas ankaŭ al mem-trudiĝo kaj Kurba, male, perceptas instinktan rifuzon al batalo, t.e. al rompo de la necesa harmonio por antaŭenirigi la Mion, ĉi tiu duopo estas transpasebla per aliaj kondutaj strategioj.
Tia baza diverseco inter la instinkta agigo kaj la mediaciita aktivigo de la individua potencialo (supozita kapablo) estas tute specife evidenta kiam ni atente rigardas la skribaĵojn laŭ historia perspektivo: se en la Deknaŭa jarcento la anguloj estis abundaj, kaj do la instinkta aktivigo de propraj reagivo kaj persisto estis kondut-skemo ne nur tre disvastiĝinta sed eĉ necesa al personeco por sin esprimi, dum la Naŭcentjaroj (Dudeka jarcento) okazis grava psikologia transformo, ankoraŭ nuntempe reala, favore al pli mediaciita faro kiu permesas al ulo zorgi pri si sed ankaŭ atenti al aliula vidmaniero kun kiu necese oni devas kapabli interrilatiĝi. Tia profunda diverseco estas tre klara, kiam ekzemple ni atente rigardas la skribojn de la politikistoj je la lastaj jardekoj: estas tre malfacile, ĉu eĉ maleble, trovi en ili angulecon kiu preterpasas 5/10 (grade). Ankaŭ gravulino, kiel Emma Bonino, fariĝinta fama ĝuste danke al siaj rompofaroj, estas regata per Kurba-signo.
Bildo 18 – itala politikistino Emma Bonino
.
Kurba kaj Angula, krom la diverseco en la instinkta movo de aktivigo, reciproke sinkomparas malsame ankaŭ pri la atendoj en la agado.
Kurba estas signo kiu povas konduki al subtaksado de la obstakloj kaj de ilia forteco: ĝi estas indikilo de memoptimismo kaj de senpripensado ĉar – dezirante atingi nur kompletan vizion – ĝi ne kongrue konsideras la malfacilaĵojn, necese superendajn por konduki taskon al ĝia fino; kaj kiam la malfacilaĵoj ekestas antaŭ la persono, ties unua instinkta reago estas la deprimiĝo. La optimismo esprimata per rondo-kurba skribo estas interpretebla ankaŭ kiel egocentrismoformo pro la senkapableco aktivigi aliajn manierojn de intertraktado kaj subdividi la tutan realon al specifaj subensembloj (por pli klare vidi). Tiel la sento restas ekscese sendistinga, kaj respondas nur al si mem sen kapabli regi komparon kun sia parto plej malspirita, kiu postulas konon bazita sur la eksperimentado, aktiva kaj prisektora. (50)
Bildo 19 – skribo Rondo-Kurba indikilo de memoptimismo
.
Angula, male, estas la (reĝo)lando de kiu ne timas la komparon pro impono-fortecon, kaj kiam tiu faras konkretajn erarojn ĉi tio okazas nur pro la granda fido en si mem; plie, en sia pozitiva signifo kaj en ne supermezura grado, la signo estas ankaŭ (esprimo de) defendo kontraŭ la naivecon de Kurba laŭ kiu ĉio ŝajnas ebla nur ĉar la malfacilaĵoj tute ne estas konsideritaj. Tamen, ĉar kiu havas la Angulan skribon fidemas ĉiam kaj ĉefe al si mem, tiu facile havas antaŭdispozicion por maloptimismo pri la aliulaj motivaĵoj, kaptante plejofte ties negativecojn; do li/ŝi estas enpenetrita de malfido-sentoj kaj allogata de dividiĝoj elvenantaj el perfido-dinamismoj.
Alia baza diverseco, kiu kvalifikas la kurban kaj angulan movojn, koncernas memkompreneble ilian specifan efektivan longedaŭron. Estante Kurba signo de granda malfermiteco de la sento, altiras la personecon al pluraj ideoj; sed kiam tiuj devas esti aplikataj, post la komenca entuziasmo la personeco povas fariĝi nekonstanta aŭ malagema (tio verdire ne okazas kiam ĝi havas aliajn gravajn kialojn devigantaj resti fidela al partikuralara aspekto, bone enfokusigita, de propra vivo). La Angulo, kontraŭe, enradikiĝas en la propra serĉado, sin fiksante sur specifa argumento persone interesa, kaj de tio ne deflankiĝas facile; pro tio ĝi bezonas je opona puŝo por malreteni, pliampleksigi sian mondan perspektivon, ĝis la kompreno ke en la vivo agas ankaŭ aliaj energioj malsamaj ol tiuj aktivigataj nur per la Mio.
Ĉi tiu komplikeco pri la signifoj turniras ĉirkaŭ la specifan instinktan bazmovon, kiu karakterizas ĉiun el la du polusoj: Kurba iremas al instinkta profundeco de la altruisma sento, de ĝi brakumata per la kompatosentemo, kaj Angula estas indikilo de reago, same instinkta, de la mem-defendosento realigita per asalto kaj rezistokapablo.
- lidia
- 25 October 2007

Italian



