2. Altruisma movo: la signo Kurba
Laŭ la difino donita de Moretti, “la Kurboforma skribmaniero estas skribo, kiu en ‘a’, ‘o’ kaj ties devenaĵoj antaŭeniras sen stumbloj, sen haltoj, t.e. sen anguloj. Ju pli ronda (cirkla) ĝi estas, des pli ties grado estas intensan.” (7) Kiel oni vidas, la unua necesa kondiĉo por ke la signo realiĝu estas la ne-esto de haltoindikiloj rilate al ekstravertita movo, kaj nur poste oni substrekas la prirondecan koncepton. Temas pri priskologia nuanco, kiu pravigas la kialon pro kiu oni atribuas al Kurba la ĉefan signifon de altruismo-inklino: la personeco spontanee alfavoras al la sento de la aliaj, kaj do al postuloj kaj necesecoj de ĝi montritaj, kiam la interrilata movo estas libera de ĉia malakordo aŭ de abruptaj reagoj, aŭ libera de ĉiuj hezitoj elvenintaj el agitiĝo aŭ el timego. La anguloj, ĉefe ĉu oftaj kaj altgradaj, rekte opozicias al kurba movo; male, la markitaĵoj, la paneoj, la haltoj, la interrompoj, haltigas la senton en sia aliĝmovo. Krom la fokusigo de eventualaj haltoindikiloj, ni alvenas al una gradigo (taksado) de la Kurba-signo juĝante la entutan rondecon de la strek-itinero.
Bildo 3 ̶ skribo ĉefe Kurba: Giuseppe Prezzolini
.
Necesas tuje precizigi ke, kvankam oni rigore aplikas la du supre indikitaj parametrojn, kion ni povas akiri estas nur provizoran kaj enkondukan juĝadon de la signo, ĉar Kurba enhavas sian interpretan komplikecon, kiu ̶ malsame ol Angula ̶ igas ĝin unu el la plej malfacilaj mezurendaj signoj por vere korekta interpretado. Ni klopodu do kompreni de kie elvenas tiaj malfacilaĵoj.
Ni startu el fakto ke, koncerne la psikologian interpretadon de la kurba movo, ni estas ekzamenantaj tendencon, kiu ĉirkaŭiras du bazajn signifojn: la adaptiĝon kaj la altruismon. Tio ĉar la signo Kurba indikas ke la personeco privilegias la entutan intuician alproksimiĝon al ekstero tra movo kiu ĉirkaŭvagadas, gardante la integrecon de la unuo al kiu ĝi rilatiĝas; male, ĝi evitas tro rektajn aŭ apartajn kontaktiĝojn, ĉar ĉi tiuj ne apartenas al propraj konomodaloj. Tia inklino al sentemo evidentigas la neceson ne alfronti kuraĝe la obstaklojn, sed ja ĉirkaŭiri ilin kaj trovi eblan manieron por eviti ĉiam kaj ĉiukaze netajn rompo- kaj oponomovojn.
Ĝis nun ni donis neŭtralan priskribon pri la kurblinia movo, kiu evidentigas manieron por antaŭeniri, afekcie kaj mense, sed ne esprimas valorjuĝon pri ĝi. Sed, kiam la signo Kurba fariĝas pli intensa, ĝi akiras iompostioman nean implicitan nuancon, ĝuste ĉar – kuraĝigante ĉiujn kondutmanierojn orientitaj al kalkulado de la vidpunkto de la aliaj kaj ĝin ensorbante plene – igas pli multe konfuza la perceptokapablon de la Mio (ordinare konsiderenda kiel aŭtonomsistemon, individuan kaj sendependan, laŭnecese kapablan aktivigi efikajn dividiĝo-iniciatojn). Plie, la perceptado de si mem kiel sistemo karakterizita per ununura movo, tiu nomata ‘adaptiĝa’, donas impreson de senpoveco ĉar la personeco sentas sin kapabla plenumi nur tiujn agojn, kiuj cedemigas al ‘altruismo’, en nelibera movo sed deviga.
Je la fino, la interpretado devas kalkuli ke, ĉar Kurba estas unu el la du psikaj kontraŭmetitaĵoj necesaj al vivo, kiam ĝi atingas valorojn tre altaj, komplete senigas la personecon je sia realigopotenco, ligita al la angulo; tial la signifo ne plu povos esti tiu de aktiva altruismo.
Ĝenerale la skribo kurboforma, ĉu respondas al spontanea kaj al rondeca rekvizitoj en la grafika spuro, estas indikilo de kortenereco kaj inklino al la kompato, kiuj esprimiĝas per “boneco, malegoismo, ekspansiado por la bonfarto de la aliuloj” (8), “socia kaj socialiga inklinoj“, (9) “ĉar la individuo emas fariĝi
ekstravertita ĉefe per sia inteligenteco kaj sia sentemo.” (10) La emon al altruismo oni devas konsideri tre realisme “kiel puŝon por kontentigi la aspirojn, petojn kaj dezirojn de la aliaj” (11) tio ne signifas ankaŭ kapablon elimini la obstaklojn, fakte “la malegoismulo, ĉar tia, diboĉemas.” (12)
Je iompostioma plilarĝiĝo de la grafika rondeco, la supereco de la adaptiĝa dimensio povas transformiĝi laŭgrade en cedemon, nepersonecan adaptiĝon, malplenumadon, nezorgemon pri la Mio-rajtoj pro ne-agemado aŭ ̶ kiel difinite de Moretti ̶ pro “neglekto”, kio “alivorte ja estas egoismo modeligita al ne-volo sin ĝeni por rearanĝi la aferojn“. (13) Tamen por ĝisatingi ĉi tiun nivelon, la Kurba-signo devus prezentiĝi kunigite kun la grafika lantiĝo (Malrapida-signo). Ĉi-lasta speciala kombino influas ne pozitive sur ĉiuj niveloj de la personeco, ankaŭ sur tiuj mensaj kaj afekciaj, ĉar ̶ pliiĝante la malaktiveco ̶ kondukas al maltrankviliga nemoviĝemo de la sistemo, kio ludas rolon en la sentokapablo, en la kapablo de aŭtonoma juĝado, en la sendependeco de la pensmaniero, en la psikologia komprenemo kaj ankaŭ en la observokapablo. La sin-maldevigo neeviteble kaŭzas malprecizan fokusigkapablon, malklaran, ĉefe se oni kalkulas, ke la ekvido de la problemoj implicas ankaŭ malagrablan konsekvencon, t.e.la devigon ion fari por ilin solvi; la tipa personeco multe kurba agnoskas ne havi rimedojn por tiel fari. Tiasence Moretti asertas, ke temas pri “pacanimeco kaj nefaremeco (neglekto) kiuj povas havi kiel konsekvencon ‘neŭrozan blindecon’ “. (14)
Bildo 4 ̶ skribo Kurba kaj Malrapida
.
Estante Moretti konscia troviĝi fronte de unu el la plej pezaj (penigaj) signoj inter tiuj de sia grafologia-sistemo, en la Traktato li dediĉas vastan lokon por korekta interpreto de la kurblinia-movo kaj avertas la legantaron pri ĉiuj faktoroj, kiuj povas malhelpi la aplikon de ties ĉefa signifo, tiu pri altruismo.
Rilate al la mezurado de la nivelo (grado) de Kurba oni devas deiri de hipoteza valoro taksata 10/10 (dek dekonojn), raportita al rondforma skribo (100%) sen anguloj, sen markitaĵoj aŭ iu alia indikilo de halto aŭ lantiĝo, ĉar ĉiuj ĉi malaltigas la adaptiĝemon. La Angulo, estante tute mala al Kurba, deprenas gradojn (el 100%) proporcie al sia realiĝo kaj tio estos pli klara kiam ni komencos eldiri la koncernajn mezurad-kriteriojn; la lanteco-indikaĵojn oni taksas laŭ ilia intenseco, laŭ la implicita signifo de la esprimita movo kaj la speciala sinergio (reciproka influo) devenanta de tioj. Do, temas pri tute ne facile mizurebla signo, ĝuste pro la fakto ke antaŭ elparoli necesas koni ĉiujn grafologiajn signojn, kiuj iamanere povas ĝin favori aŭ opozicii. Fakte, bone atentu, ne ĉiuj kurbaj skriboj estas skriboj de altruismo aŭ de cedemo, ĉar ekzistas ankaŭ signoj esprimantaj antaŭgardajn defendaĵojn, kiuj estas aliaj ol la angulo; kaj gravegas por la grafologisto kapabli ilin rekoni cele al korekta taksado de la altruisma sento aŭ de tiu egoisma.
Sinteze, la psikologia signo Kurba estas la rezulto de sekvaj esploraj itineroj:
1. la mezurado de la rondeco de la liniospuro (strekaĵaro), la rondeco estas inverse proporcia al la nombro da anguloj, markitaĵoj kaj plurspecaj stopoj ĉeestantantaj en la skribaĵo;
2. la taksado de la specifa kontribuo de ĉiuj aliaj estantaj enskribaj signoj, kiuj povas (unuope kaj diversmaniere) konfirmi la altruisman movon de malfermiteco al aliuloj (ekz-e Enŝoviĝa, Elana, Kurbitaj stangoj) aŭ, male, ĝin obstakli ĉar ili apartenas al psikologia signifo de memzorgo kaj sindefendo (ekz-e Primeditata, Baza linio konservita, Rigidaj stangoj).
Bildo 5 - La altruisma movo (Kurba) haltigita per aliaj signoj (Akurata, Malsubtila alidirite Kruda, Maldektren-klina)
Bildo 6 - La altuisma movo (Kurba) plifortigita per aliaj signoj (Interliterlarĝa, Elana)
.
Kiel Moretti asertas, “La vera Kurba, psikologie konsiderata, ne ekzistas kaj oni povus ĝin preterlasi grafologie … Ni oferas la signon Kurban kaj ĝin esploras grafologie por faciligi la evoluiĝon aŭ la konkretan aplikadon de Grafologio ĉar, metante la opozitaĵojn, kvankam unu el la du fakte ne realiĝas, ni plej bone alvenas al pli bona konado de la aĵoj. Kaj tio ĝuste, ja, ĉar ni ilin traktas en ilia moviĝa esenco (dinamika) kaj ne en ilia simpla kaj stagnanta pozicio.” (15) Por kongrue kompreni la signon Kurba-n, do, necesas enkonduki ties opozitan psikan poluson, esprimata per la Angulforma signo (Angula).
- lidia
- 25 October 2007

Italian


