7. Diplomatik-arto: la grafologia signo Anguloj C
Por kompreni la kvalitojn, kiuj estas ĉe la bazo de la diplomatik-arto, necesas starti el jena konstato: ĉiufoje kiam individuo rajtigas al si tro rektan esprimon de egoisma movo, tio estigas en la aliajn tujan reagon de fermiteco cele al individua memprotekto, malspirite kaj psikologie. Do la angula movo neniam povos per si mem gajni efikecon kaj venki por akiri la spontanean kunlaboron de la aliuloj – eĉ se (ĝi) kapablos atingi tiajn celojn apelaciante al kialoj ligitaj al agresemo, kaj do al timego, tiel ke la aliaj je la fino fleksiĝos al al interesoj de la Mio. Plej vere, la kontrolo de la socia medio per agresiga movo postulas konstantan atenton al certiĝo ke la submetituloj ne kondutu sammaniere, kaj ribeliĝu.
Konsiderite ke la unua bazregulo de niaj demokratioj, kiuj spegulas nian evoluan nivelon, estas la socia aprobo, hodiaŭ la arto de mastrumado ̶ ĉu temas pri Ŝtato, ĉu pri entrepreno, au ankaŭ pri komunumo ̶ tute ne povas praktiki metodojn psikologie tro krudajn. Do, se unuflanke necesas la kapablo strebi kun persisto al tute precizaj celoj – ĝuste la kvalitoj ligitaj al angulo – samtempe kiu mastrumas ĉiuspecan povon devus ankaŭ kapabli konvinki pri la legitimeco kaj la dezirindeco de tio proponita, tiel ke la personoj spontanee kunlaboru je tia punkto, en certaj kuntekstoj, per kia ili aktiviĝas ĝis abnegacio por plenumi la bezonojn de la aliaj.
Ĉi tiuj konsideroj individuigis al Moretti trian manieron de angulskribo, difinita Anguloj C, indikilo de la personecokapablo manipuli individuojn, aŭ individugrupojn, por realigi proprajn atendojn. Temas pri strategia konduto, kiu nenian rilaton havas kun la eksplicita egoismo, ĉar ĝi baziĝas sur ŝajna adaptiĝmovo, sed efektive la celo estas “triumfigi propran volon“. (51) Jam per ĉi tiu unua difino oni povas konkludi ke ni troviĝas antaŭ psikologia lerteco, kiun malmultaj unuopuloj regas reale kaj de kiu estas ege malfacile sin defendi pro la fakto ke ĝi estas spontanea arta inklino provizita per rimarkinda ĉarmo-povo.
Grafologie, ĝi estas signo tre kompleksa ĉar ne montras nur unuopan specifan psikomovon, kiel por Anguloj A kaj Anguloj B, sed prezentas la rezulton de serio da tendencoj kiuj, por atingi la arton de takta kondutkapablo (savoir-faire), devas perfekt-harmonie interlabori.
Grafike, la unua rekvizito estas la ĉeesto de Anguloj A kaj B mildigitaj, ĉar la personeco devas senti la puŝon al rivalado kaj al batalado, sed de tiuj ne devas esti fortrenita, por konservi certan gradon da plenregado kaj ago-libereco rilate al egoisma movo kiun ĝi volas plenumi. Ni memoru ankaŭ, ke egoisma movo malmulte evidenta permesas antaŭeniri eltirante profiton sen naski troajn defendoreagojn kaj alarmismon en la aliaj personoj. Pro tio Moretti skribas ke “la grafologia signo de la takta kondutkapablo konsistas en la samaj signoj de rankoremo kaj persistemo, kiuj devas esti majstrece ekvilibrigitaj por ke ili donu tiun rendimenton (avantaĝon) kiu originas el serĉata (kondut)regulo“. (52)
Ĉi tiu insisto por substreki la neceson bremsi la plej malkaŝan egoismon, estas kompletigata per la dua rekvizito, kiu antaŭvidas “Skribon kun kurbaj refaldoj (fleksiĝintaj streklinioj) almenaŭ ĉe la subaj verticoj (de la supozeblaj anguloj). Ĉi tiujn refaldojn oni devas serĉadi en ĉiuj literoj” (53), ĉar “la bonvolemo estas tio, kiu allogas kaj submetas” (54). Ĉi tiuj du unuaj indikoj kvalifikas bazan taktan kondutkapablon ofte disvastiĝinta: per la rilato-movo, esprimata de la kurbaj refaldoj ĉe la subaj verticoj, oni enŝoviĝas en la senton de aliaj, samtempe konservante kelkajn stopojn.Tiamaniere do estas garantiita la enŝoviĝokapablo, pli-mapli delikata, kaj same estas konservita la fleksebleco en la prezentado de propraj postuloj, por ke ĉi tiuj estu pli akcepteblaj; sed ne ekzistas spuro pri la reala kaj konkreta manipulado. Per ĉi lastaj du rekvizitoj, la signo konservas proksimume – sen superi – la gradon je 5/10.
Bildo 20 – skribo kun 5/10 de Anguloj C
.
Nur la tria rekvizito, sin miksante kun la antaŭaj du, kvalifikas la signon Anguloj C per supermeza grado: la skribo devas montri “Fleksiĝojn kaj artajn interplektojn dissemitajn, ĉi tie kaj tie, inkluzivante la ekstrasignojn, kondiĉe ke ĉi-lastaj ne estu ekscesaj, t.e. (montri) ĉion kio formas ornamaĵon.” (55). Je ĉi tiu fazo la signo eniras en la manipuladsignifon, en ruzecon, “klasifiki aŭ elekti por elirigi el si la necesaĵon laŭ la bezono kaj la oportuneco.” (56) La figuro estas tiu de iluziisto kiu, depende de la plenumenda spektaklo, elprenas kaj valorigas malsamajn objektojn, kiuj verŝajne povas per si mem esti sensignifaj sed kiuj, montrataj dum tiu aparta cirkonstanco aŭ laŭ difinita sinsekvo, celas konfirmi la subjektivan vidpunkton. Pro tio “la Anguloj C enhavas ĉiam ion malveran, kvankam la mistifiko povus esti nur subjekta, t. e. enteni nur la arton doni pli da akceptebleco al vero” (57); “Trouzo je tio fariĝas oportunismo, hipokriteco, profito de la aliula naiveco, mensogo aranĝita.” (58) Malmultvorte: “Fariĝi diplomatia pri ĉio.” (59)
La falsifikigemo, grafike konstatebla en la fleksiĝoj kaj la artaj interplektoj, estas plu-potencigata de aliaj du apartaĵoj, kiuj konstituas la kvaran kaj kvinan rekvizitojn: 1) la ĉeeston de pintigitaj anguloj en kelkaj akcesoraj eroj de ĉiu litero, ĉar “la takta konduto ne malebligas ke, kelkfoje, kiu estas tia povu ofendiĝi ankaŭ en taŭga mezuro por impresi aŭ atingi la antaŭfiksitan celon. Sed tiuj pintigoj devas ĉeesti nur dissemataj ĉi tie kaj alie, ĉar kiu kapablas tiel sin konduti, post la rankoriĝo devus ankaŭ kapabli reiri al sia kutima far-maniero” (60); 2) kaj finfine la “Fluecon de la skribo” (61) ĉar la tuteco de la konsiderita kvalitaro atingas efikecon nur dum plena spontaneeco kaj natureco de la movo.
Ni vidas la unuajn 4 rekvizitojn persone indikitaj de Moretti en la Traktato.
Bildo 21 – skribo kun Anguloj C altgradaj (62)
.
Pro kio koncernas la gradigon de la signo, ĉu ĉeestas nur la du unuaj rekvizitoj ĝi ne povas superi 5/10, laŭ la psikologia bazvaloro jam indikita. Ĉu, alimaniere, konfirmiĝas la fleksiĝoj kaj la artaj kruciĝoj (interplektoj) “konsideru tute certe ke la angulo C valoras almenaŭ 7/10, eĉ plue se tiuj kruciĝoj kaj fleksiĝoj kunestas kun flueca skribo.” (63) Decidiga estas ankaŭ la taksado de la dissemita anguleco en la movo, ĉar se la interplektiĝoj kaj la fleksiĝoj artaj ekaperas en skribotuteco plejparte kurblinia, restas konfirmite la signifo de prezent-arto sed ne tiu de egoismo, aŭ – eventuale – nur la signifo de tre modera egoismo: tioj egalvaloras al malsamaj situacioj kiel, ekzemple, malkaŝo de siaj intencoj per tute senĝena ago (aperte ludi), evitado fari ion ne dezirata kaj samtempe sen rekte respondi per rifuzo, aŭ kapablo embarasi iun, ktp.
Bildo 22 – La signo Anguloj C: prezento-arto sed ne rekta egoismo pro la manko de dissemita anguleco
.
Bildo 23 – La signo Anguloj C proksimumas 7/10 ĉar la skribo havas la artajn kruciĝojn, elmontras plurajn dissemitajn angulojn kaj estas rimarkinde flueca (el la Traktato de Moretti) (64)
.
Nur la realiĝo de ĉiuj 5 rekvizitoj plejintensigas la signon ĝis maksimo, afero tute maleble akirenda ĉar tuj kiam la movo esprimemas pli grandan atenton al la postuloj de la Mio laŭforme de etaj angulecoj dissemitaj, la egoismo fariĝas pli malkaŝa, kaj do alarmas la defendosistemojn de uloj, kiuj estas la objekto de manipulado.
Moretti plurfoje substrekas la diversecon ekzistanta inter la signo Anguloj C, indikilo de psikologio pri ‘takta konduktkapablo’, kaj la signo Enŝoviĝa kiu esprimas la kapablon lerte enŝoviĝi psikologie, kiel ni poste vidos. Kiu havas la Angulojn C havas la kapablojn de praktika psikologo, kies celo estas fakte alprosimiĝi al unuopulo, aŭ ankaŭ al kolektiva animo de homamaso, por tiujn manipuladi propravantaĝe, kaj en ĉi tio li (aŭ ŝi) estas helpata per speciala flarsento. Ekzemple, “Kiu kapablas sin konduti al aliaj, sin montras per humila aŭ ordona teniĝo laŭbezone” (65) ĉar iafoje, por venki la aliajn, necesas simuli kompletan materian malinteresiĝon.
Kiam la signo superas 5/10 ĝi indikas tre kompleksan psikologian tendencon kaj ĉiam sinmovantan. Kiuj ĝin posedas neniam povas ripozi: “Parolante ili ĉiam estas singardemaj kaj elparolas duoblasence. Ili aldemandas por konfuzi, por kompromiti, por elkapti sekreton. Ili batalas ĉirkaŭirante, neniam vidalvide.” (66) Super la mezvalora grado, temas pri personecotrajto kiu “Korodemas ĉiujn kvalitojn de la intelekto kaj de la volokapablo ilin transformante al iloj por atingi la celon“, (67) interesigante je la fino la subjekton al materiaĵoj. Pro tiaj kialoj, la Anguloj C apartenas nek al scienco nek al arto, sed fariĝas prefere grava rekvizito por tiuj socisektoroj en kiuj necesas diplomatiaj kapabloj. Kion oni devas ekzakte kompreni rilate al “diplomatio”, kaj kiom komplikaj kaj rafinataj povus esti la movoj en ĝi entenataj, tioj ekaperas el sekva detaligita priskribo de Moretti: “La Anguloj C estas, certmaniere, la ruzeco, la artifiko de prezentado, de manipulado, de manovrado de la fakultoj kaj de la homaj aktivecoj por konformiĝi ŝajne al neraciaj malfablecoj, por favori – ŝajne aŭ ne, ĉi tio ne gravas – la bonfidon de la proksimulo, por akceptebligi la malglatan objektivecon, malfacilan kaj malakcepteblan, por surprizi la kontraŭulon per taŭgaj argumentoj, por ilustri kaj lumigi tion, kio per si mem estas obskura, por obskurigi tion, kio estas per si mem luma, por manipuli propagandcele, pozitive aŭ negative, la aferojn pri kiuj la publiko metas atenton por juĝi ties bonecon aŭ mankon.” (68) Kompreneble, kiu spontanee posedas tian ekipaĵon, tre malfacile povos ne ĝin utiligi.
Resume, la baza signifo de la signo ĉirkaŭiradas la “artajn fakultojn de la adaptiĝo, kvankam nur ŝajna, por konkeri kaj kapt-akiri al si homojn kaj objektojn.” (69) Ene de 5/10 ĝi estas signo pli ordinara ĉar kvazaŭ ĉiuj personoj posedas certan dozon da efikeco en la praktika ago, kaj tio estas garantiita ankaŭ per simpla kombino de la signoj Flueca/Mildigitaj Anguloj. Tioj, kioj tute diversigas la signon Anguloj C estas la grafikaj rekvizitoj nomataj ‘arta interplekto’ kaj ‘dissemita anguleco’.
Krom la malsamaj kombinoj de la 5 bazaj rekvizitoj, kio karakterizas la tendencon estas ankaŭ la grafika kunteksto en kiu ĝi realiĝas. Ekzemple, ĉu la larĝecoj estas limigataj (striktaj), la personeco estas allogata per objektoj pli materiaj, kaj do povas facile aktivigi sian prezentoartan lertecon en la sektoro komerca.
Bildo 24 – la signo Anguloj C kiel talento por la komerco
.
Alimaniere, kiam ni estas antaŭ pli ampleksaj mensaj horizontoj (triopa larĝeco super la mezvaloro), la signo indikas antaŭdispozicion por diplomatiaj taskoj je alta nivelo.
Bildo 25 – La signo Anguloj C kiel inklino por altdiplomatio-taskoj: Papo Johano XXIII
.
Povas vin surprizi juĝo de “diplomatia” aplikita al Papo, kiu eniris la Historion kiel “la bona Papo”, alidire per aspektoj plej ligitaj al sento certe favorkora, sed ankaŭ naiva. La miskompreno estas tiel radikiĝinta, ke ankaŭ gravaj historiaj juĝoj donis tiun interpreton, kvankam ili ne estas korektaj. Papo Johano XXIII aperis, sendube, kiel homo profunde rafinita, eleganta, kapabla plenumi taskojn je alta diplomatio kaj kun klarvidecaj opinioj; liaj paroladoj estis ne nur spontaneaj, t. e. elvenintaj el esprimiĝo ĝenerale favorkora specifa de la signo Kurba, sed male celis obteni tre precizan efikon, tiom ke se ni hodiaŭ reaŭskultas lian faman adiaŭon: “Karaj gefiloj, reirante al via hejmo vi trovos la geknabojn. Donu certecon al viaj gefiloj kaj diru: ‘Ĉi tiu estas la kareso de la Papo“, frazo kiu naskis la entuziasmon de la popolamaso, ni povas ĝin konsideri kiel pruvon pri lia rimarkinda oratora kapablo. Ĉiukaze, personeco kiu ne estus havinta tiel altegan dispozicion al diplomatio, sed nur bonkoran, ne estus povinta konduki al plenumiĝo de tiel kompleksa repaciga entrepreno, kiel tiu prezentita per la Vatikana Koncilio II.
.
.
Notoj
- Ania Teillard, L’anima e la scrittura, Editore Boringhieri Torino 1985 , p. 152
- Robert Saudek, Psicologia della scrittura, Edizioni Messaggero Padova 1982, p. 145
- R. Saudek, op. cit., p. 53
- R. Saudek, op. cit., p. 85
- R. Saudek, op. cit., p. 144
- A. Teillard, op. cit., p. 152
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, Edizioni Messaggero Padova 1972, p. 51
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p.56
- G. Moretti, La passione predominante, Studio Grafologico “Fra Girolamo”, Ancona 1962, p. 31
- G. Moretti, La passione predominante, cit, p. 31
- G. Moretti, Facoltà intellettive Attitudini professionali dalla Grafologia, Studio Grafologico S. Francesco, Ancona 1968, p. 9
- G. Moretti, Facoltà intellettive Attitudini professionali dalla Grafologia, cit., p. 9
- G. Moretti, Scompensi Anomalie della Psiche e Grafologia, Studio Grafologico “Fra Girolamo”, Ancona 1962, p. 19
- G. Moretti, Scompensi Anomalie della Psiche e Grafologia, cit., p. 19
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 59
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit, p. 51
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit. p. 62
- Ib.
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 72
- Ib.
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, 1972 Messaggero Padova, p. 70
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p.72
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 64
- Ib.
- Ib.
- G. Moretti, Facoltà intellettive Attitudini professionali dalla Grafologia, cit., p. 10
- Ib.
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 64
- Ib.
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 61
- G. Moretti, Scompensi Anomalie della Psiche e Grafologia, cit., p. 24
- G. Moretti, Facoltà intellettive Attitudini professionali dalla Grafologia, cit., p. 10
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 73
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 81
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 80
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., pagg. 80-81
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 81
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p.74
- Ib.
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 617
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 81
- Ib., p. 81
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 73
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 59
- G. Moretti, Il corpo umano dalla scrittura, Studio grafologico “Fra Girolamo”, Ancona 1961, p. 39
- Ib.
- G. Moretti, Scompensi Anomalie della Psiche e Grafologia, cit., p. 19
- G. Moretti, Il corpo umano dalla scrittura, cit., pagg. 13-16
- Inter la plej famaj, la amuzigaj eksperimentoj de Asch en la jaro 1955 celintaj al taksado de la rezulto de truda influo fare de grupo sur “memstarulo”.
- Rilate al malsimpleco de la signifoj malkovritaj de Moretti pri la duo Kurba-Angula, samopiniis K. Machover jene: “Je vidpunkto de la esprima movo, la cirklon oni konsideras kiel primitiva, virineska, subigita, narcisisma, dume la formoj plej angulaj kuntrenas agresemon, masklecon kaj trajtojn kiuj emas al kritiko.” (Il disegno della figura umana, trad. it. Edizioni OS, Firenze 1951, p. 25)
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p.87
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 88
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 82
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 88
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 82
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 85
- G. Moretti, Facoltà intellettive Attitudini professionali dalla Grafologia, cit., p. 32
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 85
- Ib.
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., pagg. 83-84
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 83
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 82
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit. p. 83
- G. Moretti, Trattato di grafologia, cit., p. 84
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit. p. 87
- G. Moretti, Trattato di Grafologia, cit., p. 88
- G. Moretti, Scompensi Anomalie della Psiche e Grafologia, cit., p. 14
- G. Moretti, Facoltà intellettive Attitudini professionali dalla Grafologia, cit., p. 32
- G. Moretti, Facoltà intellettive Attitudini professionali dalla Grafologia, cit., p. 34
- lidia
- 1 September 2011
Italian




