Intuicio kaj krea ebleco: la metoda malegaleco

Difino de intuicio kaj kreivo

Kompreni kiel intuicio funkcias permesas al ni ĝin agnoski en nia interno sen ĝin malhelpi, aŭ almenaŭ ebligas ektrakti kun ĝi se ni timas aliri, per ĝi, al tro ekstravagancaj kaj malkvietigaj temoj.
Antaŭ ĉio ni klopodu kompreni al kio ĉi-termino rilatas.
La intuicio estas tiu mensa fakulto kiu agas kiel radaro pritraktante nekonscinivele (subsojle de la konscia menso) amason da datumoj kiuj ne estas nur ekkonaj, sed ĉefe sensaj kaj perceptivaj, prilaborante kaj kunmetante tiajn informojn por eltrovi interpretajn skemojn utilaj por la adaptiĝo (pro bezono) aŭ por la scio (pro scivolemo).
Temas pri inteligentoformo plejmulte rimarkebla en komplikaj kaj novaj situacioj   ̶   sed esence ĝi ne estas alia ol tiu kiu funkcias pli konscie   ̶    difinante la enketokampon, testante la ‘por’ kaj la ‘kontraŭ’, prilaborante rezonadojn, formetante la nekorektajn hipotezojn, cele al solvo de problemoj. Simple, la tuta intuicia procezo okazas senkonscie ĉar, se ĝi estas tute konsciigota, la komplikeco de funkcioj samtempe utiligataj per la menso malhelpos la funkciadon de la procezo mem. Ĉiukaze, se la personeco devus klarigi la plej gravajn punktojn de la intuicia procezo kiuj kondukis ĝin al specifa direkto, ĝi kutime kapablos tion fari.
La intuicia inteligento agadas ankaŭ en ĉiuj adaptiĝaj kondutoj, kiel ekzemple tiu pri la aŭtomobila stirado, kiujn ni povas plenumi je plejbono se la multenombraj perceptaj, sensaj kaj movaj faroj samtempe okazintaj restas subsojle de konscia atento, ĉar la utiligo en tia kunteksto de laŭlogika/priforma pensado tuje efektivigus lantiĝon aŭ eĉ blokiĝon en la sinteno mem.
La unua difino de intuicio, do, koncernas tiun lertecon, kiu permesas al ni “malkovri, lerni kaj utiligi senkonscie komplikajn informajn etalonojn (gvid-modelojn), kiujn tute  akurata kaj konscia analizo ne povus, en avantaĝaj situacioj,  eĉ  ekvidi aŭ percepti aŭ memori.” (1)
Se ĉi tia inteligentoformo (kiu estas multe pli rezista ol la logikaj/formalaj fakultoj fronte de eventualaj streso-faktoroj) tute ne estas malhelpata, la personeco povos elĉerpi el la interplekta amaso da mediaj informoj, rekonante en la praktika spertaro nepercepteblajn skemojn, perspektivojn, aŭ modelojn, utiligante tiojn por evoluigi pli efikajn agadojn. Tial, la intuicio agadas ofte ĉe nivelo tre konkreta, sensa kaj perceptiva, helpante la adaptiĝon per serĉado de la plej favora respondo, malpliigante la malcerton kaj la (internan) ĥaoson, eltrovante kondutmodelojn utiligeblaj kiel gvidekzemploj por la venontaj faroj.
La plejparto de la lernado-procezo, en kiu ni daŭre estas ensorbitaj, ne estas formaltipa sed intuicia: ĝi estas entuta scio (know how   en la angla, t.e. ‘scii kiel’) kiu progresas evoluigante ekkonajn kaj praktikajn kompetentecojn en maniero ege nekonscia kompare kun la logikprocedoj adoptitaj, kaŭze de la komplikeco kaj rapideco de la implikitaj analizprocedoj pri la realo. Tia kaŝita sed reala sciado (know how) koncernas ĝuste tiun vastegan personan riĉaĵon je faktaj lertecoj kaj teoriaj scioj nemalimplikeble kunfanditaj, kiel rezulto de inteligenta adaptiĝa sperto. Kaj tia kapablo pludaŭras la tutan vivon.
La mensaj procezoj kiuj apartenas al movo de intuicia inteligento, kiel jam dirite, ne estas esence malsamaj ol la kapabloj ordinare kunligitaj kun la inteligenteco: observado kaj difino de la ĉirkaŭanta medio; tio signifas observadon de la problemoj, de la danĝeroj, de la nekongruecoj sed ankaŭ de la alestantaj oportunecoj, cele al klopodo procezumi plej avantaĝajn solvojn.
Tamen ekzistas alia intuiciformo, strikte kunligita kun la krea procezo, kiu funkcias tute alimaniere ol la supre priskribita irvojo. Elprenante tre sintezan kaj klaran priskribon de Rita Levi Montalcini, kiu en 1986 gajnis la Nobel-premion pri medicino, temas pri tiu stranga kapablo pro kiu “Unuopulo longe prikonsideras aferon … Nur poste, neatendite kaj ekfulme, la problemo klariĝas kaj oni ekvidas la respondon”. (2)
Dum tia procezo la konscia kaj enfokusigema inteligento akiras tre fruktoriĉan lertecon regi ĉiujn nekongruecojn ĉeestantaj en la konsciokampo sen akceli trofruan solvon. Tia kapablo elteni la streson  kaŭzita de la malcerto kaj de la kontraŭdiro devas esti iele kulturita ĉar, kiel skribis ekzemple la etologo Konrad Lorenz: “Ĉi tiu aparato kiu intuicias … funkcias ege mistere, ĉar iamaniere plutenas surface ĉiujn konatajn okazintaĵojn, atendante ke ili sinmetu en sia loko kiel kaprompoenigmo-eroj. Kaj kiam oni insistas … oni nenion akiras. Necesas efektivigi ian misteran insistadon, poste trankviliĝi kaj, abrupte, jen!, oni ekvidas la solvon.” (3)
Faktoroj kiuj mirigas tiun, kiu spertas tian krean procezon estas antaŭ ĉio la beleco, la simpleco kaj la efikeco de la ideo aŭ de la ricevita intuiciaĵo, tra procedo kiu, dum ĉi tiu fazo, nenimaniere dependas de la volo sed konstituas nur formon de ‘ricevado’.  (4)
Esence, la krea procezo bezonas du fazojn por okazi:

  •   nur la unua fazo estas intenca, ĉar ĝi estas parto de situacio kiu estas travivita en maniero problemiga, nekomprenebla, konflikta, kaj pro tio la menso ĝisfunde esploras ĉiujn eblajn nekongruecojn, enfokusigante tre detale ĉiun plej etan vidpunkton de la problemo;
  •   kiam la problemo estis sufiĉe kovita (analizita, sondita) kaj oni ekrimarkas, ke oni estas alveninta al limpunkto de la racia procedo apartenanta tute specife al logika menso, devige okazas iaspeca onia ‘kapitulaco’ ĉar la konscia menso agnoskas kiel vana afero (ekster sia kapablopovo) la klopodon trudi sian internan organizadon al tiu situacio  (al tiu problemaro) tia kia ĝi aspektas, kaj pro tio la ulo pluestigas la problemon (akceptante la ĥaoson, sian limon).

Je tiu punkto, estas la problemo kiu senmaskiĝas tra nova konceptado. Io nova vere aliris al scio pri la leĝoj kiuj regas la mondon.
La atestoj pri tia preskaŭ mistika sperto   ̶   elvenintaj ne nur el la arta medio (el kiu plimalpli ni tiojn antaŭsupozas) sed ankaŭ mirige el parto de la scienca mondo   ̶   estas tiom multenombraj, ke ili fariĝis grandiozaj en sia unisoneco: “la fruktodona kaj decidiga bildo estas antaŭita per intensa elpensado de la cerbo: la gravito-teorio povas ekesti nur kiam la metafora pomo frapas preparitan menson,  kaj nur kiam la procezo atingis la sojlonivelon ĝi povas enflui en la konscian penetremon.” (5) Laŭ ĉi tiu priskribo de la krea procezo, tute ne antaŭvideblas la speco kaj la maniero per kiuj intuicio aŭ iluminiĝo realiĝis, kiel same ne antaŭvideblas la daŭra stato de ŝajna menso-neakviteco kaj de nekonscia prilaborado, ambaŭ necesaj antaŭstadioj al ekesto de nova teorio aŭ artaĵo.
De ĉi tie, la intuicio estas nur la unua paŝo por aliri al krea ebleco. La intuicio estas tiu mensa funkcio kiu plentrafas la problemojn, t.e. kiu tujtuje lokalizas la plej rimarkindajn kaj nekongruajn informojn ĉeestantaj en la reala medio, kiu rimarkigas al ni la plej utilan irvojon el tiu amaso da sensaj kaj perceptivaj sciigoj ekzistantaj en la problemara tutaĵo kun kiu ni estas interrilatiĝantaj, ĉu temas simple pri la eltiriĝo en la  aŭtomobiltrafiko aŭ ĉu koncernas la solvon de matematika ekvacio.
Sed kompletigo de la krea procezo bezonas preparan tempon kaj simplan kontempladon, ĝis kiam io tute neantaŭvidite okazos kaj la problemo malimplikiĝas.

La inventaj kapabloj laŭ la grafologio de Moretti

La intuicio, kiel jam vidite, utiligas la inteligentokapablojn por:

  •   precize observadi ĉiujn plej etajn sed multsignifajn ŝanĝojn kiuj okazas en la medio (la realo);
  •   aranĝi la modifojn tiamaniere, ke oni povu kapti la multsignifajn skemojn, utilaj laŭ la interpreta aŭ adaptiĝa vidpunkto, ekzistantaj en la rilata situacio.

Tia kapablo sin tenas sur simpla tezo: ĉiuj vivoesprimoj   ̶   kvankam ili estas ligitaj al unikeco kaj do al diverseco (kaj tio veras ankaŭ kiam ni estas parolantaj pri du pluvogutoj aŭ, same, pri du vivo-okazaĵoj ŝajne tre similaj)   ̶   tute ne estas aparte interpreteblaj sed eltiras sian signifon el la apartena kunteksto. Krome, okazaĵoj ŝajne malsamaj povas respondi al samaj interpretaj kriterioj.
La kapablo de la personeco interlitati kun la krea movo postulas, do, la kapablon esprimi siainterne la du supre detaligitajn movojn: agnoski la senĉesajn ŝanĝojn kiuj apartenas al vivo, enirante en rilaton de spontanea resoniĝo kun ili (kiel eĥo), kiel starto por poste ekkapti la strukturojn, la leĝojn, la grandajn interpretajn principojn kiuj gvidas la vivon, ĉar en la mondo, eĉ antaŭ grandioza esprimo de unikecoj bone identigitaj, ekzistas ankaŭ same grandioza elmontro de harmonia interligiteco de tiuj unikecoj.
Ĉi tiu intuicia kompreno pri la leĝoj kunligitaj kun la kreivo ekprocezumigis Moretti al grafologia signo “Malegala kun metodo” kiel esprimilo de personeco-originaleco kiu postulas, por sia realiĝo, ambaŭ sekvajn karakterizaĵon:
1.  la senĉesan ŝanĝon en la skribo, kiel indikaĵo de la personeca kapablo kuniĝi al unikeco enestanta en la vivo;
2.  la koncepton pri la ritmo, ĉi tie difinita “metodon”, kiel indikilo de la kapablo de la personeco interplekti kaj interpreti la ŝanĝojn intuiciante ties rilatajn skemojn substarantajn.

•    Bildo 1  –  Skribo de Newton kiu altgrade enhavas la du rekvizitojn de malegaleco kaj metodemo en la grafika modifiĝo

.

Pro la fakto ke la unikeco apartenas al vivo, tute ne povas ekzisti skribo sen samtempa ia ajn malegaleco, ĉar en la vivo, kaj ĉefe en la homoj, ne povas ekzisti io kiu flankelasas la unikecon, t.e. la originalecon; estas tute malfacile ke ne ekzistas minimuma metodo, t.e. kapablo prilabori simplajn nociojn kaj strukturigi ilin laŭ skemoj lernaj kaj interpretaj de la ĉirkaŭanta mondo, alimaniere ni estas vidalvide al personeco entute diserigita.
Tioj, kiojn oni submetas al juĝo estas la sekvaj grafologiaj kaj psikologiaj karakterizoj: la intensecon de la ŝanĝokapablo, ties disvastiĝon (en la skribo) kaj ties metodecon, kiuj estigas la signojn “Malegala kun metodo” kaj “Malegala sen metodo”.


•    Bildo 2   –    Ekzemplo de metoda ŝanĝo ne disvastiĝinta en la tuta skribo (ekzistas la signo Malegala kun metodo, sed fajrere)

.

•    Bildo 3   –   Ekzemplo de disvastiĝinta modifiĝo  sed ne metoda (Malegala sen metodo)

.

Kiam la malegaleco estas ege retenita ĝis doni la impreson de skribo manka je ŝanĝoj, oni eniras en la koncepton de inteligento ne origina sed inklina al tekniko (grafologia signo Egala), t.e. de senpersoneca aplikado de la ricevitaj reguloj, sen la filtrilo de la kreaj interpretoj de la Mio, afero kiu en kelkaj situacioj povas esti ankaŭ avantaĝo.

•    Bildo 4   –   Skribo inkline al Egala (ĉefa homogeneco en la kalibro)

.
Notoj
1.    Guy Claxon, “La cerbo lepora kaj la menso testuda”, 1998 eld. Mondadori Milano, p. 29
2.    op. cit., p. 61
3.    op. cit., p. 62
4.    Tre interese, ekzemple, estas la verko de D. Antiseri,  “Epistemologio kaj  prisciencoj-didaktiko”, 1977 Eld. Armando, Romo, kiu rilatas la genezon de la scienca eltrovo. Startante el la supozo de Popper, laŭ kiu ekzistas neniu logika metodo por havi novajn ideojn (t.e. kreajn ideojn), Antiseri asertis: “ĉiu eltrovo enhavas ‘neracian elementon’ aŭ ‘krean intuicion’ laŭ la indiko de Bergson. Analogmaniere, Einstein parolas pri la ‘serĉado de tiuj leĝoj grande universalaj… el kiuj ni povas akiri primondan vizion danke al pura dedukto. Ekzistas neniu ajn logika vojo’,  li diras,  ‘kiu kondukas al ĉi tiuj … leĝoj. Tiuj povas esti ĝisatingitaj nur per intuicio, kiu sin bazas sur io (ajn), kion ni povas nomi enmemiĝon en la objektoj de sperto’.” (p.122)
5.    Guy Claxon, op. cit., p. 72

.
Ĉi tiu paĝo havas la sekvajn submetitajn paĝojn
•    La grafologia signo  “Malegala kun metodo”
•    La grafologia signo “Malegala sen metodo”  (“Malorganizita”)
•    La grafologia signo “Egala”
•    Kiel personeco povas inhibicii aŭ potencigi la krean procezon
•    Unu-Menso – La teorio pri la unuigita konscio-kampo