La grafologia signo “Malegala sen metodo” ( “Malorganizita”)
Kiam skribo montras multnombrajn malegalecojn en sia kalibro, kaj ili estas karakterizitaj per ŝanĝoj kiuj ne ripetiĝas konstante tiel ke la movo ne aspektas ritme sed senlige, la personeco esprimas plejevidentan kapablon sin kunligi kun unuopaj okazaĵoj kaj samtempan nekapablon dedukti, el tiuj spertaĵoj, kunordigajn principojn. Alivorte, la subjektiva variemo fariĝas tro kondiĉita pro eksteraj faktoroj (la ŝanĝiĝemaj vidpunktoj de la vivo) kaj internaj (resti sub la influo de la propraj humorŝanĝoj). Do, temas pri granda malfacilo ne nur eltiri, el tiuj unuopaj situacioj, ĝeneraligojn signifajn kaj efikajn por si (strukture aranĝi koheran Sio-prezentadon al kiu referenci), sed koncernas samtempe absolutan malfacilon trudi al si mem ordon kaj principojn reguligantaj la propran vivon (malkontinueco en studado, en aktiv-agado, en la amoj, en propraj starpunktoj).
La psikologia signifo estas klara en la difino pri la signo: “ĝi konsistas je malegalecoj kiuj ne ripetiĝas, kiel abruptaj impulsoj sen kunligiteco inter la antaŭa rilato kaj la posta … Oni povas aserti, ke ĉiuj literoj en tia skribmaniero iras senregule.” “Ekzemple, ie en la skribo, litero havas formon kiun oni ne plu retrovas alie.” “Aŭ ankoraŭ, se la skribo estas rimarkinde fadenforma, en kelkaj streko-eroj ĝi ekaperas neatendite evidentigita sen racio.” “Aŭ ankaŭ, kelkaj literoj – ĉi tie kaj alie – neatendite aspektas pli grandaj aŭ pli malgrandaj ol la aliaj …” (T, 175)
Konsiderinte la principon supre precizita, la psikologia interpreto de la signo dependas ĉefe de la kvalita kaj kvanta observadoj de la specifa malordo estanta en la analizita grafika kuntektso. Se ekzistas abruptaj kaj daŭraj modifiĝoj en la kalibro kaj la kunteksto estas ĉiukaze strukturita (vidu Bildon 6), tia malordo parte transformiĝas al signo Glavoforma inter la literoj, laŭ ties ĉefa signifo de neatenditaj humorŝanĝoj, kun plimalpli abruptaj trairoj el eŭforio al deprimiĝo, aŭ al nefidemo pri si kaj la aliaj. Se la malordo dependas de ampleksaj modifiĝoj en la kalibro kaj ankaŭ de nekonstanteco formala aŭ strukturtipa en la skriba movo, la signo Malegala sen metodo aliĝas al signifo de ” nebuleco en la pensmaniero kaj en la sento” (T, 175). Ĉar la personeco estas sub la absoluta povo de senhaltaj kaj subjektivaj ŝanĝoj, ĝi inklinas al “malordo en la ideoj, en la rezonado, en la logikpovo, al nestabileco” (B, 115); “ago aŭ finaranĝo de la ago ĉiukaze ” (C.U., 116). Ankaŭ kiam en la grafika kunteksto troviĝas Liter-larĝa kaj Interliter-larĝa, la signo Malorganizita “per si mem deprenas de la inteligento ĉiun profundecaĵon kaj ĉiun konscian grandanimecon” (Att, 69).
• Bildo 12 – Malordo pro la rimarkinda struktura nekonstanteco de la skribomovo
.
La signo, per si mem, tute ne malfermas la vojon al iu ajn profesia dispozicio ĉar, ankaŭ kiam la personeco atingas originaleco-fajerojn, tamen ĝi ne havas la paciencon, la konstantecon, eĉ la memorokapablon, kiuj povus permesi al si ekpraktiki laboron, ankaŭ simple manan, por akiri kelkan kompetentecon.
La signo, krome, esprimas rektan inklinon al mensogo, tute ne pro personeca konscia celo modifi la priskribon de la observitaj faroj kaj el tioj tiri persone profiton, sed ĝuste ĉar – pro la interna malkonstanteco kaj la nesufiĉa psiko-strukturado - la ulo neeviteble estas vundita per rimarkinda mensa konfuzo. Tial la parolado fariĝas sencela ago, kondiĉita de la subjektiva momenteto ĵus travivita el la Mio, kondiĉita de la animstato, de la deziro kontentigi la vidalvidan najbaron, kaj tute certe ne povas ekzisti objektiveco-deziro; fakte, pro la penso- kaj sento-nebulecoj pri kiuj ni jam antaŭdiris, la spuro mem gravurita en la memoro estas konfuza, kaj do febla. Ankaŭ pro tio la personeco ne bone memoras, kaj al memoraĵo anstataŭigas ŝanĝiĝeman animstaton.
La signo ĉiam bezonas atentan kuntekstan interpretadon ĉar en la plej etaj gradoj ĝi montras aspektojn de ekstravaganco, de amema kaj profesia malstabilecoj sed, en la plej evidentigitaj gradoj, ĝi povas atingi formojn de maltrankvileco kaj malordo ege inklinaj al patologio aŭ al nesociemo.
- lidia
- 29 January 2008
Italian