Unu-Menso – La teorio pri la unuigita konscio-kampo

Iamaniere la studoj pli kaj pli detalaj pri la disvolviĝo de la krea procezo, kaj en la arta kampo kaj en tiu scienca, konfirmas la hipotezon laŭ kiu la menso estas kre(iv)a kiam kunligiĝas kun tiu plej vasta konscio-areo kiu ekzistas ekster la Sio kaj de kiu ĝi estas parto. Ke ni rigardu tian kampon kiel esence fizikan (la teorio pri la “Unuigita Kampo” de John Hagelin) aŭ psikan (la teorio pri la “Unu-Menso”),  tioj ja estas seninfluaj pro la fakto ke ambaŭkaze, implicite, oni aprobas la du postulatojn: la plej krea menso kapablas alligiĝi al la plej vasta tutaĵo al kiu ĝi apartenas, el kiu ĝi ĉerpas intuiciojn kaj kreajn imagojn (bildojn) pri la universa strukturo kaj pri aspektoj kiuj subtenas la vivon sur la Terglobo. Do, temas pri scioj kaj konoj direktitaj al ĉiuj aplikokampoj.
Grafologividpunkte, kiu havas la signon Malegala kun metodo koncentras la atenton ĝuste sur la sekvan aspekton: la Mio-kapablon kuniĝi kun la unikeco ekzistanta ‘ĉi tie’ kaj ‘nune’, percepti la kaŝitajn rilatojn  inter la fenomenoj kaj plugardi la mensan esploradon sufiĉe longe ĝis la rearanĝo de la elementoj al io nova, tra procezo tute neintenca kaj eĉ ege mistera.
Klaras ke ĉiuj psikologiaj scioj pri la funkciado de la krea procezo kaj la grafologia konceptado pri la signo Malegala kun metodo povas akiri signifon nur hipotezante la ekziston de konscio-kampo pli ampleksa,  de kiu la individuo estas parto kaj el kiu la persono povas rekte kapti pli vastan percepton ol tiu ĉirkaŭlimigita kaj jam retenita (en la memoro) kiel propra akirita scio.
Laŭ tia klariga kunteksto, la signo Malegala kun metodo  –  montrita per la metoda modifiĝo en la kalibro de la unuopaj literoj  –  fariĝas indikilo de krea procezo nur se ĝi kongruas kun la tutaj necesaj flankaj elementoj kiuj permesas fluon inter la Mio kaj tiu hipotezita kampo: pro tio, la kunekzisto en la grafismo de Elana (rapida intuicio) kaj de sufiĉa Larĝeco inter la literoj (indikaĵo de malfermiteco de la sento kaj do ankaŭ de la menso) estas gravaj faktoroj, kiuj subtenas la personecon dum la kunliga movo inter la Mio kaj la unuigita konscio-kampo kun kiu ĉiu el ni interrilatas.
Temas pri teoria konceptado kiu ĝis nun ne estas tute elmontrita, kaj fiziknivele kaj psikologie, kiu tamen en la praktiko fariĝas preskaŭ nerezignebla.