La grafika kliniĝo

La grafika kliniĝo, tio estas la rilato reala aŭ supozita inter la literaj aksoj kaj la baza linio, estas formo de analogia lingvaĵo kun intensa vidfrapo kiu malofte pasas nerimarkite: la skribo povas prezentiĝi vertikala, alidire orta al la baza linio (t.e. kun ĝi kruĉiĝinta), aŭ dekstren-kliniĝinta aŭ maldekstren. Laŭ la garfologia Morettia lingvaĵo ĉi tiuj karakterizoj naskas la grafologiajn signojn: Vertikala, Dekstren-klina kaj Maldekstren-klina (aŭ Renversita).

•             Bildo 1 – skribo VERTIKALA

.

•             Bildo 2 – skribo DEKSTREN-KLINA

.

•             Bildo 3 – skribo MALDEKSTREN-KLINA (aŭ RENVERSITA)

.

Laŭ certa vidpunkto,la grafika kliniĝo montras la pozicion en kiun individuo metas sian gravitan kernon (koron): ĉu en si  aŭ ĉu ekster si.

La vertikala aŭ iomete kliniĝema skribmaniero plutenas la gravitforton interne, alidire la unuopulo konstruas la bazojn de sia rilato al ekstera mondo tute ene de la Mio, kaj travivas sian individuan internan realaĵon kiel fonto, kiel dekomenco por strarigi la rilatojn kun la ekstera mondo.

Kiam iompostiome pligrandiĝas la al-dekstra impulso (signo Dekstren-klina), la gravita kerno for-moviĝas el eno al ekstero: tial, ke la unuopulo ne plu sukcesas sin percepti aŭtonome kaj memstare, sed li bezonas nepran interrilaton (kun aliaj) por resti sufiĉa al si mem. Tio ĉi estigas profundajn amemajn ligojn, kiuj samtempe estas tre devontigaj por la libereco de la unuopulo. Krome, tio limigas la krean esprimeblecon de la individua unikeco, ĉar la atento daŭre sin adresas al ekstero; sed kompense tio helpas la asimiladon pri la eksteraj enhavoj.

La kontraŭdiro inter la du malsamaj sintenoj efektivigas interesajn demandojn kulturtipajn: evidentas, ke la signo Vertikala, kiel esprimado de fundamenta baziĝo de la unuopulo sur si mem (sur siaj fortoj), montras la plej taŭgajn kulturajn atendojn de la nuntempaj sociaj postuloj, ege individuistaj. Ekzemple pli kaj pli intensaj estas, nuntempe, la edukaj premoj por ke infano jam junaĝa sin montru ‘memsufiĉan’. Malsame, la signo Dekstren-klina ŝajnas psika karakterizo plejharmonie kun la pasintaj socioj ĉar -  favorante asociiĝojn kaj kunfandiĝojn ne nur inter unuopuloj sed ankaŭ inter unuopulo kaj ties medio -  stimulas la inklinon al la identiĝo de la Mio kun ties apartena kultura grupo, samtempe limigante la individuan kreecon. Moretti mem ĉi-rilate rimarkis, ke la signo Vertikalaestas plejofte intenc(it)a, ĉar la skribo sianature devus esti dekstren-klina. Tamen, kiuj skribas vertikalmaniere emas ĝin uzi kaj je tio oni tute devas havi antaŭvidon aŭ konsideron.” (Ekspertizoj, p. 98)

Laŭ la grafologio de Moretti ekzistas tria movo, esprimita per la literaksa kliniĝo al maldekstro (signo Maldekstren-klina Renversita), kiu ne estas spontanea inklino sed ekiras kiel kaŝigo de la komenca emo skribi al-dekstre. Pro la fakto ke la subjekto konsideras vere tre danĝera manifesti sian neceson de la aliaj, li aŭ ŝi ekirigas memprotektan mekanismon tute mala: la atento kaj la rilatbezono estas plenumitaj kaj elserĉitaj per kontraŭdiraj kaj spitemaj dinamikoj.

 

Ĉi tiu paĝo enhavas la sekvajn submetitajn paĝojn sur kiujn vi povas klaki por aliri al la (sub)lecionoj:

  • Vertikala
  • Dekstren-klina
  • Maldekstren-klina (aŭ Renversita)

This page has the following sub pages.