Maldekstren-klina (aŭ “Renversita”)

La skribo Maldekstren-klinaRenversita estas tiu, kiu estigas la deklivecon al la maldekstra flanko de la leganto.

•             Bildo 7 – Skribo Maldekstren-klina

.

 

En la verko “Traktakto pri Grafologio” de Moretti la signo estas prezentita tre mallonge, kiel subspeco de la signo Dekstren-klina, ĉar ili kunhavas la saman bazan psikologian signifon, kaj aldone ĝi tenas la nuancon de strangeco, “pro la fakto, ke la subjekto tute provas kaŝi sian inklinon, kiu estus la sama de tiu apartenanta al Dekstren-klina, kaj fakte temas pri la sama signifo deputita al Dekstren-klina.” (Vz, 275)

La  signo Maldekstren-klina Renversita, sekve de tio, estas amemo kamuflita, kaŝita, kiu ne emas aperi tiela kaj do aktivigas specialajn strategiojn dum la serĉado de amemaj interpersonaj rilatoj al si necesaj, sed tute ne emas agnoski tiojn kiel necesaj por si.

La signo Maldekstren-klina, en tia interpreta kadro, ŝajnas reaga mekanismo por kovri unuan bezonon havi rilatojn, bezonon kiu estis seniluziigita aŭ travivita kiel tro febliga por la Sio.

La skribon Maldekstren-klinan, do, oni devas unue konsideri kiel indikilon de primara bezono sin fordoni, de langvoro, de asimilada aktiveco, propraj de la skribo Dekstren-klina. (Vz, 276)

Due, oni devas konsideri la psikologian signifon de strangeco, de inklino al kontraŭdiro, de malfacileco al forcedo per si mem; “ĝi montras precipe strangan fantaziumon, kiu baziĝas sur tordiĝinta egoista sento … ĝi fakte antaŭeniras (grafike) per la baza vertico (de la litera angulo) konservinte la supran verticon kiu enmetiĝas nur post, ke la malalta vertico preterpasis la obstaklojn de la procedo.” (Sc, 127) Bonvolu vidi la noton (1)

La neceso altiri la atenton de la aliaj sur sin por kontentigi la ameman senton estas prizorgita per modaloj tute kontraŭdiraj kaj per emo al agaco. “Rilate la voluptecon, la individuo havas frigidajn modalojn, ĉefe pro malfacileco sin fordoni.” (T, 331) La sento alligiĝas al Mio tre nefidema, el kiu naskiĝas la kontraŭecon inter la bezono de amema konfido kaj la manko de tia fidemo. Ĉi tiuj du oponaj inklinoj kaŭzas internajn konfliktojn afekciajn tre grandajn. La amema sento de kiu skribas Renversite devas ĉiutage kunvivi kun la du oponitaĵoj kaj tio kreskigas ĵaluzojn, akrigajn postulojn de posedo naskitaj de interna malcerto, temas pri la suspektoj kaŭzitaj de menso kiu ĉiam pridubas la aliajn.

En kontraŭdiro-kuntekstoj tre akrigitaj aŭ subtenitaj per aliaj signoj, Renversita povus konduki al tento sinmortigi, kiel elirigo el la intensa interna sufero kaj kiel formo de spito kaj absoluta oponado al la amata persono.

___________________

(1):   Temas pri analogia paralela vidpunkto, inter la grafika kaj la psika disvolviĝoj, kiu certe necesas klarigon: la skribo iradas antaŭen malfacilece pro la renversiĝo al maldekstro de la literaj aksoj kaj de ĉiuj literaj strukturoj, renversiĝo kiu estas kompreneble nenatura kaj tute artifika se la skribo devas pluiri, male, ekde maldekstro al dekstro, kiel okazas kutime en la okcidentaj skribmanieroj …   La esprimmaniero de Moretti, kiel vi povas konstati, ne estas facila pro lia vere nekomuna mensa akreco en la grafologia scienco kies konceptado ne tuje intuicieblas kaj bezonas atentan studadon kaj penetremon.