Tordiĝinta

Ĉiufoje kiam la osciladmovo de la literaksoj plifortiĝas, tiel ke ĝi montras literojn bruske fleksitajn unu en la direkto de alia, falas la koncepto pri ‘delikata enŝoviĝo’ kiu do estas anstataŭota (aŭ integrigota) per inklino tute malsama, kiu baziĝas sur serĉado de disonanco kaj sur rekta opozicia agado.

•             Bildo 8  –  Tordiĝinta en musikarto: Gioacchino Rossini

.

Por alveni al nocio de Tordiĝinta, laŭ Moretti la kliniĝo inter apudaj literoj devas vidigi efektivan ‘bruskan kurbiĝon’ (tordiĝon, el ĉi tio devenas la nomo de la signo), kaj io simile okazas je psika nivelo, kie ĉiu fakto (elemento aŭ informo) pri kiu la menso sin aldemandas estas sisteme starigita kontraŭ alia fakto; kaj danke al tia densa komparado, ĉiu unuopa okazintaĵo havas la eblecon malkaŝi sin mem. Temas tute certe pri specifa maniero por ekzameni kaj esplori la mondon laŭ ties pluraj aspektoj (ekkonaj, afekciaj, sociaj), efektivigita per bruska opozicio. Aldone al ĉi tiu aparta modalo de lernado plenumita ĉefe per kontrolo, ekzistas dua karakterizo kiu kvalifikas la signon, t.e.  la deziremo disdividi, per movŝanĝo, la direkton laŭ ties bazaj kunmetitaj elementoj: klaras, ke se la Mio sukcesas malkovri la plej simplajn fundamentajn fortojn de la fizika mondo kaj sukcesas tiojn interrilatigi korektmaniere, ĝi povas rekonstrui la (komencan) movon. Tamen, ĉar temas pri movo pleje ligita al materio ol al psika sfero, Moretti ĝin komparas kun la meĥanika movo de dentradoj. Pro tio, ĉi-signo estas indikilo de “inklino al ĉio, kio baziĝas sur observado kaj kontrolo, sur kontrastoj celantaj al komuna (solrestonta) rezultato kiuj, por esti repacigitaj, postulas atentan skrupulan ekzamenadon, eĉ en siaj minimumaj detaloj. Ĉi tiu estas la meĥaniko-scienco, kiu estas la produkto de multnombraj kontrastoj, akordigitaj por efektivigi unisonan faron.” (T, 242-243)

Por signife ludi rolon en la personeco, la signo Tordiĝinta devas havi certan (netan) intensecon kaj oftecon; alimaniere temus pri kontroloj aktivigitaj de tempo al tempo por pli bone kompletigi – kiel jam dirite – la signon Enŝoviĝema. Kiam la inklino sin prezentas ripetiĝante, neeviteble ĝi kaŭzas kondutan aŭtomatismon esprimita per okulloga movo de opozicio kaj kontraŭatako, situacioj kiuj produktas tension en la interpersonaj rilatoj, ne nur pro la ekscesaj kontrolpostulemoj sed ankaŭ pro la maldelikata maniero startigita. “Kiu havas puran kontrolemon inklinas al daŭra konfliktigo inter pensoj reciproke kaj inter faktoj, unu kontraŭ la alian, kaj inklinas al interna diskutado polemikanta kontraŭ sin mem, kvazaŭ laŭ reala interna kolizio. Tio naskas evidente akriĝon (koleron) kiu kuntrenas memrenversemon aŭ revoluciemon, pri kioj la unuopulo mem estas la ĉefa kaŭzinto, ĉar ĝuste en li/ŝi formiĝas la konflikto. Sekve de tio, apenaŭ okazos ia ajn ebleco por elfluigi eksteren la propran enan kontraston, tuje la faktoj (aŭ la faroj) akiros revolucieman modalon.” (Sc, 98)

Tiu ĉi inklino al batalo devenas de logika konsekvenco rilate la profundan sintenon de tiutipa personeco: “Kiu kontrol(em)as … ordinare havas rigardon atentan kaj mediteman, sen elanoj, sed kvazaŭ de batalanto kiu nemoveble fiksas la rigardon al kontrauŭlo. La vero serĉita estas cizelita, kaj ties purecon li devas eltrovi kaj distingi, ĉar la vero ne dependas (liaopoinie) de impresoj aŭ esprimoj malrektaj, sed estas nuda en sia krudeco kaj kruda en sia nudeco.” (T, 245)

•             Bildo 9 – Tordiĝinta en poezio: Allen Ginsberg

.

Tordiĝinta, pro tia aktivigita psika pripenado, per si mem emas al objektiveco. Tamen, kiam ĝi estas supermezgrada, karakteriziĝas pro ekscesa  materialismo (nur la brutaj fortoj regas la mondon) kiu senvalorigas la plej delikatajn atendojn de la vivo, kioj tute ne sukcesas eniri en la psikan perceptoradaron, pro kontrastemo. Pro tio, Tordiĝintasupermezgrade estas signo diseriga, ĉar ĝi forprenas la spiritualecon de la kvalitaro,  psike kondukante tion al materieco. Tordiĝinta, pro sia emo al ‘dentradmovo’, penadas por eliri el  materialeco.” (Sc, 14) Aldone, ankaŭ se ĉi-signo emas al objektiveco, “ulo riskas fariĝi netraktebla kaj fali al tro matematikaj bezonoj, eĉ pri temoj kiuj tion ne toleras. Li riskas ankaŭ, sekve, apogi maltaŭge tiujn (ulojn), kiuj kapablas pritrakti lian nefacilan karakteron. Tiel li povus kompromiti eĉ justecon.” (T, 245)  Kiam la signo prezentiĝas sufiĉe intense kaj ofte, neeviteble ĝi kuntrenas ĉiujn suprajn limigojn: delikateco-mankon, esencan ĉiaman incitiĝemon, dehakan (=detruan) psikologion. Pro ĉi tiaj fundamentaj karakterizoj la signo Tordiĝinta, psikologividpunkte, prezentiĝas neakordigeble kun la signo Akurata, ĉar sia emo al objektiveco tute ne povas kapitulaci antaŭ ŝajnoj, eĉ kiam ĉi-lastaj originas el bonedukiteco.

La signo Tordiĝinta, fine, montras sian plejbonon kombine (prefere estus diri: alterne) kun la skribo Enŝoviĝema, ĉar “kiu havas la signon Enŝoviĝema kun Tordiĝinta havas potencon super la homa animo kaj super la elementoj, pro la fakto ke tiu ulo scias trovi la rimedojn por ilin interkontaktigi (la elementojn), kunligigi kaj kompaktigi por atingi la antuaŭviditan celon. Ĉi tiu potenco ekmarŝigi homan animon (Enŝoviĝema) kun elementoj (Tordiĝinta) estas, precize, potenco kiu malkrudigas la aferojn.” (CU, 163)