Paralela

Antaŭ ol daŭrigi en la pritraktado de la signo Paralela, necesas mallonge revoki la premisojn de kiuj ni startis: ni ne forgesu ke ni estas mezurantaj la empatiajn kapablojn kaj ke ni metis en centron la signon Enŝoviĝema, ĉar ĝi estas indikilo de tiu knedebleco (malkrudigo) kiu tute konsistigas la fundamentan rekviziton por rilatiĝpovi al aliaj laŭ la vidpunkto de prisperta kompreno. Ni povas konsideri ĉi tion je centra graveco, pro la fakto ke la plejparto de homoj montras akcepteblajn empatiajn kapablojn, kiuj prezentas kvazaŭ evoluan alvenpunkton por la (hom)speco.

Grafologie, mezgrado de empatio troviĝas en ĉiuj skriboj kiuj enhavas fluecon, kontinuecon kaj delikatan literosciladon. Ĉi tiuj karakterizoj, entute difineblaj kiel “empatiaj”, povas miksi ene de unuopuloj la plej varispecajn kombin(aĵ)ojn kaj espriman potencon.

De-iĝantaj de ĉi tiu centra startmezuro, ni jam ekvidis ke kelkaj skriboj karakteriziĝas pro la ekzisto de osciladmovo nedelikata sed bruska (signo Tordiĝinta): analoginivele, grafologio deĉifras tian movon kiel perdon de la enŝova koncepto favore al la opona psikmovo, tute fondita sur kontrastemo. Statistike, oni devas ankaŭ precizigi ke altgradaj Tordiĝintaj skriboj estas sufiĉe maloftaj kaj, anstataŭe, estas pli disvastiĝintaj (en la personoj) la literaksaj osciladoj kiuj rimarkigas nedecidemon (signoj: Hezitema kaj Oscilema, ĉi-lasta laŭ la signifo de ‘Ŝanceliĝema’) ol opoziciemo (Tordiĝinta).

Tute male, je la opona ekstremaĵo, ni trovas emon de psiko kiu tute ne oscilas. Du estas la distingendaj malsamaj kadroj: 1) reduktitaj osciladoj de la literaj aksoj kiuj aspektas kvazaŭ paralelaj sed tiaj ili ne estas; 2)  ne okazintaj osciloj en kunteksto pli teknika, kun ankaŭ grafika rigideco, supermezura precizemo, rektaj stangoj, mallarĝeco inter la literoj, ktp.  Sed la pura signifo de la signo Paralela apartenas al la dua, tio estas al manko de enŝoviĝaj kapabloj, do nesufiĉa aŭ nenia empatio, kies ĉefa koncepto estas “neniu dispozicio al homa kompreno” (T, 253); la unua kadro informas pri la malfacileco de la personeco percepti rektmaniere la animstatojn de la aliaj kaj tial, se la Mio dezirus kompreni kial la mondo estas tia kia ĝi estas, la individuo devos sin helpi per mensaj trairoj (skemaj, planizad-similaj), kiuj tute ne havas la saman signifon je empatia kono, kaj do je rekta apudiĝo al emociiĝa mondo kiu donas koloron (vigligon) al subjektivaj spertoj de similuloj.

•             Bildo  10 – skribo ema al Paralela (Marcel Grandjany, muzikverkisto kaj harpisto)

 

La skribo Paralela, laŭ la Moretti-a difino, estas tio kio prezentas ” alfabetajn literojn kun sama kliniĝo, kiel du paralelajn liniojn (ĉi-kaze: stangoj paralelaj) kiuj neniam povos sin interkruciĝi.” (T, 252-253)  Kiel jam dirite, tia skribo tute certe reflektas movon de ne-oscilado de la psiko koncerne kion ĝi rilatas, personojn aŭ okazintaĵojn tio estas malgravaĵo; do, la personeco ne reagas al la estanta unikeco ‘ĉi tiea’ kaj ‘nuna’, sed agas per mensaj skemecoj jam antaŭstarigitaj. Rilate la pridispozicion, ĉi tiu signo montras egan inklinon al tekniko pro la fakto ke la reguloj mense akceptitaj estas aplikitaj sen konsideri la modifiĝojn objektive ĉeestantaj, precipe ĉar ĉi tiuj diversecoj eĉ ne estas perceptitaj de la ulo.

•             Bildo  11 – skribo ema al Paralela (Gerhard Altenbourg, pentristo)

 

La malesto de la oscilada movo povas dependi de maltrafita dispozicio de la personeco, sed povas same esti konsekvenco de inhibicio devenanta de rigida kontrolmovo (simila al tiu, kiu povus paralizi la signon Malegala kun metodo), ĉefe se en la skribo ĉeestas ankaŭ grafika precizemo, kiu vidigas la (kamuflitan) deziron de la personeco teniĝi je plej eksteraspekta nivelo, plej multe ligite al reguloj, al statistikoj, kiuj kelkfoje estas taksitaj kiel se ili estus la ununura realaĵo, la ununura maniero por objektive koni la okazintaĵojn. Do, kiam ekzistas la signo Paralela, ni vidas psikan situacion tute opona al tiu de Moretti, kiu observadis la mondon pere de lenso je enŝova empatio ligita al profunda komprenemo pri la homa interneco. Laŭ Moretti, nur el ĉi tia interneco povas deveni vitala ekbrilo por la personeco; la cetero estas ŝajno, aspekto, neado pri la homa spirito. Tamen klaras ke se personeco spegulas ne okazintan evoluon, aŭ maltrafitan rajtigon, rilate al sia empati-perceptorgano,  por ĝi estas certe pli facile apliki la adoptitajn (rigidajn) regulojn.

Oni devas emfazi ke la inklino ne dependas de la reala intelekta nivelo, sed kompreneble manifestiĝas per aplikaj modaloj tute diversaj laŭ la ĉeesto aŭ malĉeesto de la signo Malegala kun metodo, pro la fakto ke iamaniere intuicio, per siaj propraj (inform)kanaloj, estas en la kondiĉo kontraŭpezi eventualan mankon de empatio de la personeco. Diverse, se la skribo prezentiĝas tute manka de intuicio kaj de empatia sentokapablo, ĝi markas personecon kun intelektaj eblecoj ege ripetemaj kaj malmulte diversigitaj. (La signo) fariĝas “indikaĵo de korinklino al sia propra ideo, al sia opinio sen la kapablo ĝin skizi strukture, defendi aŭ motivi, ĉar la signo Paralela indikas inteligenton senoriginalan kaj senrimedopovan.” (CU, 268)

Kiam la skribo analizita prezentiĝas kiel Paralela, alidire fortranĉita ankaŭ  el intuicio elvenanta de Malegala kun metodo, ĝi rigidigas  (=kristaligas) la senton kaj la inteligenton al teknikaj modaloj ligitaj samtempe al la plej eksteraj ŝajnoj de la aferoj, pro la nekapablo enpenetri la subjektivan sperton de la aliaj. Oni devas memorigi, koncerne ankaŭ la spegulneŭronojn, ke la kapablo interagi kun la aliaj empatie kreas tre grandajn stimulojn al diferenciĝo kaj sekve al evolua kresko individua; do, se la personeco ne estas en kondiĉo tiri profiton (elĉerpi) el tia enketaparato kaj konilo pri la mondo, ĝi sin trovas ankaŭ manka je tiu potenca evoluiga antaŭenpuŝo kiu karakterizas la homan specion. Pro tio la signo Paralela, indikaĵo pri la manko de empatia kompreno, kondukas  neeviteble al sentoj de puna surfaca justeco, de aplika indiferento (senemocia) kiu povas atingi eĉ kruelecon. Supermezura teknikemo estas ĉiam glacia, en la senco ke ĝi igas ankaŭ la amemon kiel devon: “Mi tion faris por vi kaj vi tute devos tion reciproki same, alimaniere vi estus sendanka.” (La signo) montras ankaŭ emon al klaĉado, samkiel diri ke la homaj kapabloj estigi interrilatojn adaptiĝas al simpla komentado pri la faroj de la aliaj, pro nura remarkado de (ties) plej surfacaj epizodetoj, kiuj estas ekzamenitaj per la tuta pedanteco de principoj taksitaj just(ec)aj fare de tia personeco Paralela, principoj kiuj konsideras la aliulojn ĉiam malperfektajn, t.e. mankajn.

En la praktiko, la signo Paralela povas sufiĉe ofte prezentiĝi laŭ la plej modera signifo de neoscilado en la literaj aksoj, eĉ en kuntekstoj kun ne troa grafika rigideco. Malofta estas, male, la vera (pura, senmiksa) signo Paralela, kiel teknika movo sen ĉiu minimuma grafika oscilado, komparebla al tipografia preso.