Enŝoviĝema

La signo Enŝoviĝema, en grafologio, celas kvantifiki tiun apartan personeco-inklinon, nomita empation, pere de individuigo de ĝenerala dispozicio al intermetiĝo, kiu povas esti plimalpli efika laŭ la kunteksto en kiu ĝi troviĝas.

Ĉar temas pri personeco-trajto aparte kompleksa, ankaŭ la difino pri la signo ne povas esti ekskludita de la vidpunktoj kiujn ĝi celas taksadi, kiuj estas esence ekkonaj kaj afekciaj. Fakte Moretti, analogie al kio de ni jam precizite pri empatio laŭ la psikologia vidpunkto, kvalifikas la signon kiel fundamentan por la inteligento, ĉar li referencas al psikologia penetrokapablo, alidire al “fakulto legi per speciala lerteco en la animo de la aliuloj” (PP, 94), kaj kiel esencan por la sento, ĉar li konstatigas ke temas pri specifa esprimadmodalo kiu baziĝas sur enŝova dolĉeco (= favorkoreco, afableco).  Jam en sia Traktato, Moretti rimarkigas tre klare la du elementojn, kiuj estas je la bazo de empatio: “La intelekto evidentigas la fajnecon de kiu eniĝas en la animon de aliaj. La volo  montras la profundan sentemon, tiel ke la subjekto estas provizita per aktiva kompatemo kaj favorkoreco, kapablante interpreti kaj taksadi ĉiujn subtilecojn de la animo de la aliaj.  Pro tio la skribo ‘Enŝoviĝema’ montras lertecon en psikologio,  psikiatrio,  psikanalizo,  medicino kaj en ĉiuj sektoroj kiuj sin adresas al sondado de homa animo.” (T, 249)  Ankaŭ laŭ tia perspektivo, ĉiukaze, klaras ke ne temas pri du formoj kiuj sumigas unu al la alia sed, malsame, la kona potenco ligita al ĉi-signo strikte dependas de la deziro (volo) de la sento sin movi direkte al aliulo.

Kiel jam antaŭe dirite, la signo praktike konsistas en delikata oscilado de literaj aksoj.

•             Bildo 4 – Enŝoviĝema en muziko: Richard Wagner

.

Tamen, ĉi tiu grava karakterizo devas realiĝi kune kun serio da grafologiaj antaŭrekvizitoj je nepra graveco, sen kiuj la osciladmovo de la literaj aksoj pereigas sian enpenetropovon.

Antaŭ ĉioEnŝoviĝema bezonas, por esti tia, grandan spontanecon, kiu estas montrita per la signo Flueca“. (Att, 271) Flueca estas absolute la unua inter la rekvizitoj necesaj, sed ne sufiĉaj, por la realiĝo de la signo Enŝoviĝema: fakte, kiel signo akcesora de la sento, (Flueca) indikas spontanecon,  ŝoveblecon,  senĝenecon, kiuj rezultas nerezigneblaj psikologiaj karakterizoj en la manifestado de ĉiu (interhoma) rilatmovo.

Laŭ la graveco, la dua antaŭrekvizito kiu kvalifikas decide la signon Enŝoviĝema estas la jena: “Por ke la signo Enŝoviĝema estu vere tia, la linio kiu (kun)ligas la literojn devus esti plimalpli kurboforma kaj knedebleca.” (Att, 271) Per ĉi tiu precizigo Moretti referencas akurate al neceso ke la (grafikaj) refaldoj ĉe la baza linio estu kurboformaj kaj ke ili certigu ne nur la spontanecon, sed ankaŭ la dolĉecon de la interrilata movo propra al enŝovo.

Alia grava antaŭrekvizito koncernas la neceson de movo-kontinueco: “La skribo … devas esti rimarkinde alligita (interlitere)” (T, 248), precizigo kiu estas iamaniere evidenta, ĉar ia ajn interrompo kaŭzita pro dividiĝoj aŭ ekmalfunkciiĝoj (paneoj) malrapidigus la delikatan movon de antaŭeniro al aliulo. Substrekado de la necesa kontinueco de la movo, alivorte, inkludas subestantan konvinkiĝon ke timego, hezitado aŭ suspektemo (kiel ankaŭ ekcesa analizademo) estas movoj kiuj, ĉiuj, rekte kontraŭas empation.

Ĉiam pritraktante la antaŭrekvizitojn, aldone oni devas precizigi ke devus ekzisti en la skribo ankaŭ “ekvilibra kvanto da rektaj stangoj kaj da stangoj kun konkavo dekstren (t.e. kurbaj)” (T, 248), ĉar nefleksebla movo (Stangoj rektliniaj) aŭ movo tro multe karakterizita per servopreteco (Stangoj dekstren-kurbaj), kontraŭstare malhelpas la psikan kvaliton de enŝoviĝemo: unue pro troa rigideco kaj neflekseblo en la apliko de la principoj (temas pri la unua grafikaĵo), aŭ kaŭze de la perdo de propraj psik-limoj, temas pri la dua situacio de kurbaj stangoj (fakte, la empatiofakulto, kiel jam precizigite en la enkonduko, tute ne hipotezas perdon de la Mio-konscio).

Nur je ĉi tiu punkto oni povas ekserĉadi la ĉefan grafologian rekviziton esprimita per la eta osciladmovo de la literaksoj, kiuj   ̶   laŭ interpreta analogia principo    ̶   prezentas ankaŭ grafiknivele la movon aktivigita psike fare de unuopulo: per antaŭeniro “delikata,  rafinita,  trosentema kaj tial malfacile perceptebla” (GP, 127), personeco povas sin sintonizi laŭ la movo de aliulo. “Sufiĉas nura frapeto, simpla kaj  neperceptebla kliniĝo por (trans)doni al la psikaj fortoj alian novan motivaĵon.” (Att, 86) Tia kompleksa kaj delikata aktiveco povas esti ĝenata ankaŭ per malrapida ago, pro la konsekvenca malfacileco agordiĝi al la reagotempoj de la aliaj, aŭ male pro troa rapidemo (ekzemple en kunekzisto kun la signo Elana =Impetĵeta) pro la fakto ke la movo fariĝas tro bruska kaj kaŭzos la psikan fermitecon de la aliulo.

La signo Enŝoviĝema, konsiderita laŭ la primara signifo de “emo kaj lerteco kompreni la animon de aliaj, profunda sentokapablo kiu inklinigas al aktiva kompatemo kaj al amindeco, t.e. al talento por psikologio teoria kaj praktika ” (B, 57), trovas efektive la plej malsamspecajn kuntekstajn aplikojn.

•             Bildo 5 – Enŝoviĝema en medicino: Albert Schweitzer

.

Antaŭ ĉio ĝi estas nerezignebla signo en ĉiuj homaj sciencoj, kiel ekzemple psikologio kaj medicino, kies aplikadkampo postulas tre pliprofundigitan konadon pri la komplekseco de la instinktaj, afekciaj kaj intelektaj impulsoj kiuj karakterizas la homan kondiĉon, kaj necesigas sentemon al la maniero multforma laŭ kiu la diritaj impulsoj povas konkretiĝi en ĉiu unuopa personeco. “Familiariĝi al la inklinoj de unuopulo estas samkiel koni homon laŭ ties efektivaj respondecoj, kaj tio tute ne signifas koni la individuon laŭ ties agoj“. (Att, 83)  Post bona evidentigo de ĉi tiu necesa inklino, klaras ke la ekzisto de la signo Enŝoviĝema kvalifikas tiudirekten (t.e. al psikologia pentetrado) ian ajn profesion, en la sferoj ekonomia, jura aŭ asista, tiel ke oni perceptas la kapablon de unuopulo senti la moralajn kaj psikajn kondiĉojn de aliaj: “Temas pri inklino … atribui korektan respondecvaloron al mankoj, aŭ esti indulgemulo; temas pri talento kapti objektive tiujn motivojn kaj ĉiujn rilatajn malgravigojn“. (Sc, 5)  Ni povas tiel intuicii, ke la indulgemo de kiu tenas Enŝoviĝema tute ne elvenas el troa liberaleco, esprimita ekzemple per la malavara sento de kiu havas Larĝan inter la literoj, sed temas pri kontribuo al objektiveco, pro la fakto ke kiu havas la inklinon al psikologia intuicio kapablas objektive iri trans la eksterajn aspektojn, por reiri al la realaj internaj kaŭzoj de la rimarkita movo.

•             Bildo 6 – Enŝoviĝema en pentrarto: Marc Chagall

.

Ankoraŭ koncerne la dispoziciojn, la signo aperas aparte ofte en multaj artaj esprimiĝoj, unue en muzikarto, klasika aŭ moderna tio ne gravas. Sed aliaj artaj esprimiĝoj (ekzemple en pentrarto, kelkfoje ankaŭ en literaturo) povas resti ligitaj al aliaj personecotrajtoj kiuj iafoje prezentas pli grandan atenton al reproduktado, eĉ se arta, kunligita kun la priskriba memoro, kaj en ĉi-lasta kampo Enŝoviĝema hezitas; aŭ kelkfoje supervenkas pli granda bezono de tuja esprimforto (kun Elana).

•             Bildo 7 – Enŝoviĝema en recitado: Laurence Olivier

.

Rilate al signaj kunmetaĵoj,  Enŝoviĝema rezultas tute specife valorigita kiam kunekzistas (en la skribo) la signo Malegala kun metodo; pli ĝuste, ni povus aserti ke nur danke al kombiniĝo de la du signoj Enŝoviĝema atingas sian plenan potencon, tio estas la kapablon “konkeri homan koron“. (T, 249) La Angulo(j) igas la psikologian enpenetradon pli puntiliema (insista); Kurba naiv-igas la signon. Malgranda kalibroadresas la psikologion al kritiko-  kaj kontrolo-niveloj“. (Att, 274)

Konklude, oni ne devas forgesi ke akcentado de la psikologia enŝoviĝpovo povas igi la personecon pli ruza, ĉar ĝi (per tio) fariĝas kapabla “legi tre lerte en ies animo kaj manipuli ties senton por trafi la celon” (PP, 94). Kiam la personeco iĝas tiom ruza por enpenetradi nekrude en la internon de tiu ‘grundo’ tiel komplika kaj nuancoplena kia estas la homa psiko, individuo povus cedi al tento utiligi ĉi tiun (sian) talenton kiel ilon por regi super la aliaj kaj por falsi la realon, pro kio “ankaŭ dum malsincereco, ĉiam ĝi  akiras formon de sincereco kiu sin trudas pro la objektivaj motivoj sur kiuj ĝi enradikiĝis” (GP, 127). Tiu ĉi estas ankaŭ la racio laŭ kiu la signo Enŝoviĝema estas ne tute en malakordo kun la signo Tordiĝinta (bonvena) kaj el ĉi-lasta signo, eĉ, ĝi elprenas gravan (inter)kompletigon, esprimita per kontrolopovo sur la ricevitaj delikataj intuicioj kaj danke al kio la inklino al manipulado fariĝas malpli granda.