La larĝecoj

La klopodo por difini tiel kompleksan kapablon, kiel la inteligentecon, rilatas la psikologian esplorkampon, tre ravan sed ankaŭ tre pridiskutatan, en kiu verŝajne estas pli da demandoj ol da efektivaj respondoj.

Ni ĉiuj opinias, ke ni estas kapablaj rekoni tiun, kiu estas inteligenta kompare al kiu tio ne estas, baziĝantaj sur evidenta intuicia scio; sed laŭplana taksado de ĉi tiu personecoaspekto, kondukita tra rigora eksperimentado, montriĝis tro implika por rekta kaj unueca alproksimiĝo al ĝi. Kio ni konsideras fakulton ŝajnas esti, laŭ multaj eksperimentaj kuntekstoj, la rezulto de tutaĵo da lertecoj, kies kombinacioj estas de ni nomataj inteligenton. Tamen estas komunobservado, ke ekzistas ĝeneralfaktoro de inteligento kiu ebligas influi sur unuopaj intelektaj (sed ankaŭ sociaj) kapabloj, sed ĉi tiu baza intelekta potencialo estas tiom malfacile identigebla, ke oni preferas eviti paroli pri ĝia ekzisto. Pro tio la psikologiaj manlibroj evitas precize klarigi pri kio estas  inteligento ĉar temas ankoraŭ nuntempe pri io tro dependanta de la individuaj difinoj de unuopaj esploristoj por alveni al principoĝeneraligoj, kaj koncentras la tutan atenton sur kio ordinare estas mezurebla per inteligentotestiloj; estas klare, ke tio ne estas la sama afero, kvankam la du temoj, iamaniere, estas ligataj.

La ekstrema malfacilo difini – je psikologia nivelo – tion, kio la inteligento estas, rezultas ankaŭ el la ĉefa konvinko, ke ĝi estas sendependa de tiu specifa kulturigprocedo al kiu ĉiu individuo estas elmetita. La inteligento, fakte, estas ordinare konsiderata kiel forte kondiĉita de (psika) hereda havaĵo, kaj nur duarange sub la influo de  mediaj instigoj rilate al sia evoluiĝo.

Tiasence ni precizigas kion la inteligento praktike ne estas: ĝi ne estas nur la rezulto de trejniĝo nomata procedo de kulturigo, kvankam sen ĉi-lasta ĝi  neplene povas sin esprimi, kaj ne necese ĝi estas voĉtipa, kvankam ofte la testiloj, ĉefe parolaj, mezuras nur ĉi tiun aspekton de specifa sektorkompetento.

Kiam Moretti ekskizis la problemon pri la analizadstrukturo de intelekta potencialo, kiu konstituas la bazon de la inteligento, prilaboris teorian kaj metodologian alproksimiĝon al la temo laŭ la problemaroj emerĝintaj ene de la okcidenta psikologio: la inteligento ne estas fakulto, ĝi estas strukturita per serio da fundamentaj elementoj, kiuj kune fiksas la kvanton kaj la kvaliton de la individua intelekta potencialo, kies plena esprimiĝo bezonas ankaŭ taŭgajn motivaĵdisponojn kapablaj aktivigi la potencialon mem. Do estas pritema alproksimiĝo tre diferencigita kiu permesas ĉiumomente klarigi kian inteligentoaspekton oni estas juĝanta.

Kiel ni vidis, Moretti antaŭ ĉio distingas la kvanton el la kvalitoj de la inteligento, kaj la larĝecoj referencas rekte al la kvanta rilato, dum la kvalitajn kaj motivaĵajn aspektojn aliloke oni devas serĉadi.

Nu, el grafologia vidpunkto, oni ekvidos:

1. la liter-larĝecojn, kiel indikilo de la potenciala inteligenta profundeco;

2. la interliter-larĝecojn, kiel fakta indikilo de la sentomalfermiteco, kaj sekve de la inteligentomalfermiteco;

3. la intervortajn larĝecojn, kiel indikilo de dispozicio al kritiko, al rezonado.

Bildo 1

 

La baza intelekta potencialo, elveninta el la kombinacio inter ĉi tiuj tri grandecoj, konsistigas antaŭ ĉio kvantan indikilon ĉar ĝi esploradas la psiko-dimensiojn kunligitajn kun la tuta entenebleco de iu ajn menso, samkiel diri kiom da konceptoj ĉi-lasta povas ene produkti.

Koncepti signifas havi sufiĉan kapablon malfermiĝi al plej ampleksaj fenomenoj kaj kaŭzoj ekzistantaj en la universo, kaj fari tion per profunda inteligento (Literlarĝa), kiu tute ne devas esti haltigata de tro pedanta sento aŭ malplenigata de tro malavara sento (Interliterlarĝa), ĉar ambaŭaĵoj malhelpus objektivan esplor(ad)on.

La intelekta malfermiĝo (Literlarĝa signo) kaj la malfermiĝo de la sento (Interliterlarĝa) devas ankaŭ esti subtenataj per taŭgaj kritiko-kapabloj, kiuj permesu kunligi ĉiujn prikonsideritajn elementojn laŭ rigora kaj logika rilato (Intervorte-larĝa), alimaniere la inteligento plutenas la dispozicion al profundeco, sed tute ne la argumentadan povon havebla el reala vido-profundeco.

La komplika interrilatludo inter ĉi tiuj tri psikaj dimensioj konsistigas tion, kio estas difinita ‘triopa larĝeco’ kiel indikilo de individua mensa forto.

En tian bazan intelektan potencialon oni poste inokulas la specifajn inteligentokvalitojn. Ekzemple, la originaleco esprimita per la grafologia signo Malegala kun metodo, samkiel la teknikemo aŭ la psikologia komprenemo, la klareco aŭ la konfuziĝo, la senekciteco aŭ la intuicia elano ktp., estas ĉiuj elementoj kiuj eniras en la ludon de kvalitaj kombinacioj (psikaj kvalitoj) kaj, plejspecife, pridispoziciaj (rilate la kapablojn).

La motivaĵoj en la propraj agoj,  je la fino kontribuas esencmaniere por ke la inteligento, laŭ sia specifa kvanto kaj kvalito kaj per sia manifestado, vojaĝu tra la mondo kaj kontribuu al ties riĉigo: pro tio oni taksas la forton de la ago-kialo kiu premas por emerĝi kaj perfektiĝi (grafologia signo Anguloj A pri la puŝo al rivalado, kaj Anguloj B pri la persistemo), ankaŭ oni taksas la inklinon al konstanteco kaj al nefleksebleco, aŭ male la inklinon al rezigno kaj al sindeteno.

Tra ĉi tiuj kvantaj, kvalitaj kaj motivaĵaj dispoziciplektoj, la metodo de Moretti alvenas al difino tre kompleta kaj detaligita pri tia malsimpla fenomeno, kia la inteligento estas.

Nu, ni vidu la tri psikajn dispoziciojn, kiuj decidigas pri la baza intelekta potencialo.

  • Liter-larĝa
  • Interliter-larĝa
  • Intervorte-larĝa

This page has the following sub pages.