Literlarĝa
Taksado pri la individua intelekta potencialo
La inteligentokvanto, laŭ la metodo de Moretti, videblas unue en la esenca signo Literlarĝa, kiun oni facilege povas mezuri sed kiu estas tre malfacile interpretebla, ĉar ĝi estas nur ‘eventuala’ indikilo de la intelekta profundeco; fakte, al ĝi necesas specifaj kvalitoj, kiuj kapablu aktivigi ĉi tiun bazan dispozicion.
La difino de la signo, en la Traktato, estas simpla: “La skribo literlarĝa estas tiu, kiu etendiĝas horizontale proporcie al sia alteco. La figuro plej larĝa proporcie al sia alteco estas la cirklo. Nu, skribo, kiu havas larĝecon tute similan al cirklo, havos 10/10 (dek dekonojn) da ‘Literlarĝeco’.” Se la cirklo-larĝeco respondas al 10/10 de la signo, grado de 5/10 respondas al larĝeco tute egala al la duono de la alteco. Ĉiujn aliajn larĝecojn oni taksos proporcie al la supre donita baza regulo.
Ĝi estas esenca signo de la inteligenteco, kiu indikas – por uzi Moretti-an terminologion - la inteligentokvanton, t. e. la daŭran emon al la larĝeco kaj al la profundeco de la inteligento; tio signifas psikan inklinon al pliampleksigo de propra mensvido cele aliĝi al ĉiuj argumentoj kaj kaŭzoj. Pro ĉi tiu streĉo de etendiĝo kaj de plilarĝiĝo, facile oni povas kompreni kian riskon entenas la signo Literlarĝa, kiam ĝi estas supermez-grada (je 8/10), kaj kiam specifaj kvalitoj ne enmetiĝas: (jen la riskon) maldetalan kaj sendistingan intelektan malfermiĝecon, kiu tamen ne estas funkciigota kaj kiun, je la fino, oni povas konsideri kiel nespecifan dispozicion al la kompreno de ĉio kaj de ĉiuj, sed laŭ nedifinita (psika) enfokusigo.
La signo, kiel jam substrekite, estas kvanta indikilo potenciala, kiu havas sian precizan valoron laŭ la kvalita kaj motivaĵa kunteksto, kiu emerĝas el la kompleta personeco. Pro tio mi evitas vin proponi mezuradekzemplojn pri la nura literlarĝeco, ĉar la psikovaloro de la signo tute ne apartenas al ĝia laŭmatematika taksado.
Bonvolu noti ĉiukaze la paralelismon kun tio antaŭvidita rilate al la duo Kurba/Angula: tro kurblinia skribo facile falas sub la amema cedemo, tro literlarĝa skribo facile falas en intelektan torporon, escepte kiam ĝi estas esprimita per signoj kiuj indikas nedubindan firmecon (Baza linio konservita, Rigidaj stangoj) aŭ difinitan viglecon.
La indikilo, laŭkvanta kaj prisupermeza, donita de la signo Literlarĝa fariĝas nepre necesa elemento por ĉiuj studobjektoj, kiuj postulas vastajn kaj profundecajn vidpunktojn, kiajn ekzemple filozofion, politikon interpretenda kiel regoarto, religion, t.e. en ĉiuj kuntekstoj en kiuj ekzistu mensa malfermiteco kiel determinanta kondiĉo por permesi, poste, al kritiko sin apogi sur firmaj bazoj eĉ ne tro sektoraj.
Por pli bone klarigi ĉi tiun problemaron, Moretti kontraŭmetas la profundan inteligenton al la akuta inteligento. Kiel jam vidite, la profunda inteligento malfermiĝas al la esplorado ĉar ĝi aliĝemas al enketita fenomeno laŭ ties totaleco, sed la akuta inteligento, pro la (grafikaj) liter-striktecoj kaj la akutaj anguloj ĉe la subaj verticoj, plej bone enfokusigas la mensobildon kaj igas pli rivaleca la senton, kiu alstrebas atingi sian celon sektormaniere (strikteco en la literoj), sin koncentrante verŝajne sur ununura vidpunkto, defendanta ĝin per pli granda konvinkiĝo (Anguloj A) ĝis la punkto, ke tiu objektive ŝajnas eĉ pli valida.
La absoluta psikologia rafiniteco de Moretti permesis al li klarigi la kontraŭstaro-ludon mastrumita fare de la profundeca inteligento kaj de tiu akuteca, kiuj antaŭeniras ĝuste laŭ malsamaj modaloj: la profunda inteligento eltiras la veron en la klopodo evidentigi ĉiujn radikojn kiuj nutras arbon, dum la akuta inteligento konjektas, penetras sektormaniere kaptante iujn elmontrojn, kiujn ĝi konfuzas kun la tuteco de la kaŭzoj. Tamen, en ĉi tiu ŝajna kontraŭstaro, oni praktikas malsaman esploro-manieron, kiu povas riĉigi ambaŭ la vidpunktojn: la profundepensa inteligento ne estas, laŭkiale, tiel intensa kiel la sagaca (akuta) inteligento “kiu, kelkfoje, pro la pacienca analizado, akiras iun apartan rezulton, kiu povas alporti lumon ankaŭ al la profunda inteligento kaj eĉ ĝin superi.” (Traktato, 137)
Ni vidu, kiel ekzempligo, klasikan kulturan kolizion inter akuta inteligento, tiu de Freud, kaj alia malpli riĉa kvalite sed pli vasta, tiu apartenanta al Jung.
- Skribo de Freud
- Skribo de Jung
Ne estas malfacile kompreni kial novigantulo kiel Freud, kiu proponis temaron konsiderita absolute tiklan publike sed plene konata private, bezonis la du elementojn de la signo Akuta: sektecan vidmanieron (Liter-mallarĝa = Strikta) kaj kontraŭdiran forton (Anguloj A super la mezgrado) por trudi sian veron pri la sekseco, vero kiu estis malhelpita de sia kultura medio ĉar ĝi malkovris ion rimarkinde malkvietigan, kaŝitan malantaŭ la eksteraĵo.
La ideologia neindulgemo, kiu – per partikularaj modaloj, tipaj de la Anguloj A super 7/10 kaj propraj de la signo Akuta – sin tenas ankaŭ sur malpli noblaj sentoj kiel envio, ĵaluzo, kalumnio, laŭopinie de Jung ne estis komprenebla, nek ideologie nek , eĉ malpli, psikologie. Sed, grafologividpunkte, je la personecostrukturo, la mekanismoj ja estas pli klaraj.
Cetere, oni devas rimarkigi, ke neniu el la du famaj psikologoj posedas la (alian) signon ‘Intervorte-larĝa’, kiu en ilia skribo estas en submez-grado, kio puŝas ambaŭ al defendado de la propra vidmaniero pri la mondo, sen kapablo kritike pripensadi pri ĝi kaj sen la ebleco, sekve, supozi la kaŭzojn de la neevitebleco de la respektivaj konvinkiĝoj.
Sed, restante en la Literlarĝeco-sfero, la pli granda mensa malfermiteco de Jung ebligis lin resti lojala – en la senco de Freud – al la seksa teorio de sia majstro, absolute interesa por la kompreno de la oftaj neŭrozoj en tiu epoko kaj en tiu zono, sed tute ne ĝeneraligenda al interpreta dogmo por la tuta homaro.
Tamen, estas oportune sin demandi ĉu la pli grandaj malfermiteco kaj toleremo de Jung estus povintaj trudi psikologian revolucion baziĝanta sur tia absoluta nepruveblaĵo kia estas la nekonscio, kiu tiel decide kaŭzas la konscian homan agadon. Grafologividpunkte, tute ne.
Freud ne havas la skribon de lucida scienculo, ankaŭ ĉar evidentiĝas ties emocia infektado, sed li havas la skribon de pasiec-ulo kapabla malfermi la vojon al neesploritaj vidaĵoj, la skribon de granda detruanto kiu fendas la ligilojn kun la pasinto kaj permesas al novaĵo eliri: la forto, precize, kaj la limoj de sia akuta inteligento intime origina, per kies intuicioj Jung poste abunde sin nutros.
- lidia
- 25 October 2007
Italian
