Interliterlarĝa
La signo Interliter-larĝa konsideras tri eblajn fundamentajn inklinojn de la sento: la sentekspansion vidita kiel grandanimeco, la emon al reteno (moderigo, limigo) vidita kiel postulo de justeco, la kontrahiĝemon vidita kiel avareco. Rilatas nur ŝajne al tri malsamaj personeco-karakterizoj ĉar, efektive, ili fontas el komuna movo.
Moretti vidis, en la spaco intermetita inter litero kaj la sekva, la manieron per kiu ĉiuj ni interrilatas kun io ajn lokita ekster ni, t.e. la psikologian spacon kiun ni allasas al la aliaj. Ĉi tiu spacintervalo, analogie interpretita, respondas al la sento-malfermiteco al ĉio, kiu simbolas alion kompare al si kaj estas tia malfermiteco kiu, diversgrade kvantifigata, aperas en siaj pluraj aspektoj interpreteblaj kiel grandanimeco, kiel justeco aŭ kiel avareco. Per ĉi-signo ni povas kapti la psikan spiron de la skribaĵo, kiu estigas gravajn diversecojn je personeca nivelo.
Al malavara sento (Bildo 4) apartenas la movoj de impeto, ekspansio, spontanea amemo kaj varma akcepto. La malavareco tamen ne apartenas al la justeco, ĉar ĝi neobjektive observas la bezonanton, sed respond(em)as al kiu prezentiĝas kun plej malhava mieno, ĉar ĝi estas allogata de kio trafas la senton ‘ĉi tie kaj nun’.
- Bildo 4
La justeco (Bildo 5) postulas pli atentan kontrolon, ankaŭ mensan, de la ekspansia movo, ĉar oni devas konstati la objektivecajn necesaĵojn, ne nur sentimentalajn, de kiu donas kaj de kiu ricevas. Ĝi, do, subtenas la serĉadon de la (plej) justeca faro, sen nepravigitaj malfermiĝoj aŭ fermiĝoj.
- Bildo 5
Laste, la timego esti senigitaj je tio taksata vitalan por la Mio-pluvivo (Bildo 6) – ĉu amema, mensa aŭ materia – aktivigas supermezuran striktiĝon de la rilatomovo al ĉio, kio troviĝas ekster ni, kuntrenante avareco-esprimojn.
- Bildo 6
Ĉi tiuj tri malsamaj disvolviĝoj de la rilatosento havas rektajn kaj gravajn reeĥojn intelektnivele, ĉar la malavareco estas sentoinklino ne nur al la donoliberaligo, sed kuntrenas ankaŭ la kapablon al la indulgemo, pro la larĝaj ideoj; la inklino al la justeco, per si mem, postulas pli grandan kontrolon de la cirkonstancoj por resti en la objektiveco; la avarecemo, kiu montras la timon de la Mio resti senigita je propraj apartenaĵoj, trudiĝas ankaŭ al la inteligento, kiu mizeriĝas pro la nekapablo rekoni la valoron de kio ne apartenas al si.
La grafologia signo Interliter-larĝa, kvanta kaj rekta indikilo de la nivelo de la sentoekspansio, estas unu el la plej facile mezureblaj kaj facile konstateblaj en la realo, ĉar estas tiel, kiel ĝi aperas, kaj ties matematika mezurado respondas al la psikologia valoro, sen la kuntekstaj interpretaj preventoj kiujn kutime oni devas aktivigi, kaj kiuj ege komplikigas la grafologion.
La signa mezurado ekiras de la meza valorigo de la interliter-larĝeco: se inter litero kaj la sekva, ene de la sama vorto, ekzistas spacintervalo egala al la enskriba mezgrada literlarĝeco (kvankam estus pli precize utiligi la statistikan terminon ‘modo’), la grado de la signo estos 5/10, rekta indikaĵo de dispozicio al justecosento; se la spaco inter litero kaj la alia respondas al du mezgradaj enskribaj literoj, la gradigo estos je 10/10, dum ĉiuj aliaj gradoj estas kalkulotaj konsekvence.
Laŭ la psikologio de Moretti, estas la justecemo (Interliter-larĝa ĉirkaŭ 5/10), kiu – intelekte kaj afekcie – pliekvilibrigas la personecon. Ju pli la signo malproksimiĝas de la mezgrado, des pli malfacile estas atingi proprajn celojn, ĉar la liberalo kaj la prodigemo implicas disperdon de la fortoj, dum la avareco plimalfaciligas la efektivigon de la objektivoj pro la ekscesa redukto de la utiligitaj rimedoj.
La signo Interliter-larĝa super la mezvaloro atingas signifajn psikologiajn kvalitojn jam je 6/10, ĉar estas montrilo de bonvolemo en la juĝado de alies faroj. Super 7/10 ĝi eniras en la kor-kompaton, kiu distras de la necesa rigoro por agi en la realo; tio signifas, ke la sentomalavareco agnoskigas ne nur troajn senkulpigojn pri si kaj la aliaj, sed ankaŭ deturnas la fokusigon de la eblaj kaŭzoj, kiuj produktis specifajn efikojn. Do, la personeco distingomarkita per la grandanimeco ege kapablas starigi korajn rilatojn, ankaŭ pasiecnaturajn, sed penas konstruadi dumtempe, ĉar ĝi disipemas la energiojn al tro multaj direktoj, supertaksante, pro la dummomenta entusiasmo, sian povon solvi interplektajn situaciojn.
Interliter-larĝa 4/10 implicas taŭgecon por taskoj de precizeco kvazaŭ matematika, ĉar la senton ekinfektas ia subjektivismo, ia restrikta rigoro kiu ne apartenas al la objektiveco, sed apartenas al limigata vidkapablo de la koncernanto. La sento, rimarkinde egoisma, estas inklina al iaj ofendiĝoj kiam ĝi estas malhelpata pro limigitaj ideoj. Ekde 3/10 subirante, la signo fariĝas montrilo de sento ŝarĝoplena je materia avareco. Sofismaĵo, tiasence, signifas ĝuste ĉikani pri alies faritaĵoj, pro la mizereco de la inteligento, kiu fontas el sentostrikteco trudanta siajn postulojn kaj siaj timegojn.
Interliter-larĝa signo povas resti senŝanĝa dum tuta vivo aŭ speguli fundamentajn ŝanĝojn ligitaj al evoluigaj aŭ involuciaj personecaj fazoj. Detale, oni rimarkas, ke la submez-gradoj de la signo povus aperi dum krizaj (memaj) vivepokoj laŭ difensivaj modaloj de la Mio.
En la subvidigota ekzemplaro, la subjekto tenas la larĝecojn samgradajn preskaŭ 20 jarojn, ekde 26-aĝo (Bildo 7) ĝis 43-aĝo (Bildo 8). La krizostadio interligita kun la disiĝo de sia edzino (Bildo 9) markos poste la neceson plifortigi la Mio-limojn por pluteni la kapablon transiri ĉi-fazon, defendante sian vidpunkton tra neta redukto de la liberaleco, kiu lin karakterizis ĉiame.
- Bildo 7 (1981)
- Bildo 8 (1998)
- Bildo 9 (2001)
La interliter-mallarĝeco (strikteco inter la literoj) troviĝas ofte ankaŭ en la junaĝaj virinaj skriboj, kiel ekvilibrigo de ekcesa malfermiteco de la kunestanta signo Literlarĝa (Bildo 10): en ĉi tiu kunteksto la du signoj estas en reciproka kontraŭstaro, kiu okazas por malpermesi ke troa kompreno al alies argumentadoj (Literlarĝa samkiel Kurba super la mezgrado) kunportu al cedemo je tia nivelo, ke ĝi povas vundi la integrecon de la Mio, ĉi-lasta travivata kiel ankoraŭ tro malfortan.
- Bildo 10
- lidia
- 25 October 2007
Italian





