Intervorte-larĝa
Unu el la plej originaj kontribuoj de Moretti-penso koncernas la analogian interpreton de la spaco estanta inter la vortoj, konsiderata kiel indikilon de la inklino al kritiko, al rezonado, t.e. al la mensa kapablo plekti ĉiujn elementojn, kiuj interludas rigore tra logikaj interilatoj. Ĝi prezentas gravan ingrediencon de la individua intelekta potencialo. Per intuicio, fakte, ĉiuj povas scii, ke inteligentflanke ne sufiĉas kompreni, sed necesas ankaŭ demonstri, kaj ĝuste tio estas la tasko de la rezonado, grafologie esprimata per la signo Intervorte-larĝa.
Temas pri unu el la plej ravaj fakultoj de la homa menso, kiu povas alflankiĝi al intuicio kaj esprimi la plej bonon je si, aŭ povas komplete disiĝi de la intuicia scio de la vivo, kaj veni al ‘logikaj’ konstruaĵoj nurŝajne raciaj, sed kun detruiga frakasa (neniiga) kolizio. Ĉio (elvenas) el la sama fakulto, evidentigata per la signo Intervorte-larĝa, t.e. la homa kritika pensopovo, en la bono kaj en la malbono.
Ĉi tiu grafologia signo, ege komplekse difinenda en ĉiuj siaj interpretaj nuancoj, forte influas sur la psikostrukturo, ne nur intelektflanke sed ankaŭ pro gravaj kaj tujaj reeĥoj je nivelo afekcia, socia kaj inter-rilata ĝenerale.
Por kompreni la signon necesas distingi ĉu ĝi estas mezvalora, submeza aŭ supermeza kaj ĉu ĝi estas proporcia aŭ malkonforma. Ĉiuj-ĉi prikonsideroj ekiras de la mezurado de la signo mem.
Interese rimarki, ke la mezurado tute ne estas absoluta, sed estas en dependo-rilatiĝo kun la signo Liter-larĝa, kies gravecon ekde nun ni komprenas je psikoekvilibre-nivelo.
Laŭ Moretti, se inter vorto kaj la sekva oni povas intermeti, inter si apogitajn, 4 literojn mezvalorajn apartenantaj al tiu (analizata) skribo, la signo estas je 5/10, indikilo de ekvilibro en la utiligo de la kritiko-kapabloj.
- Bildo 11 – Intervorte-larĝa 5/10 (Albert Einstein) en kunteksto de liter-larĝeco (7-8/10, inteligento-profundeco) kaj de interliter-larĝeco (6-7/10, indikilo de sento-malavareco)
Se inter vorto kaj la sekva eblas enmeti 8 literojn, la signo Intervorte-larĝa estas je 10/10, indikilo de evidentigita trokritikado, kiu perturbas la inteligentan ekvilibron ĉar “la rezonado- kaj kritiko-puŝo ĉi-kaze ne estas subtenata de konforma inteligentoforto.” (T, 152) Ĉiuj aliaj mezurgradoj estas kalkulotaj konsekvence.
Ĉi tio rilate la mezuradon.
Pri la signoekvilibro, ĝenerale, oni tiel prikonsideras: “Ju pli la grado de ‘Intervorte-larĝa’ respondas al la grado de ‘Liter-larĝa’ kaj ‘Interliter-larĝa’, des pli ĝi estas indikilo de taŭga rezonado.” (Att. 211)
Krome, la intervorte-larĝeco estas konsiderata akceptebla kiam ĝi tute ne malaltiĝas sub 2/10. Iun ajn valoron super 6/10 oni devas atente konsideri laŭ la apartena kunteksto.
Ni vidu la psikologiajn kialojn pri tio supre afirmita.
Intervorte-larĝa signo, kiel jam dirite, en la grafologio de Moretti simbolas la kritikan penson: la unuopulo, per ĉi tiu funkcio, deflankiĝas el la perceptebla kaj memevidenta realo por submeti al ekzameno, per juĝado, tion kiu fariĝas objekto de sperto.
“La signo ‘Intervorte-larĝa’ allasas al subjekto la instigon al rezonado, al juĝado, al kritiko kaj tia puŝo apartenas al kiuj emas kulturi la mensajn fakultojn.” (PP, 146)
Por sukcesi finaranĝi kion oni iniciatis en formo de sistemo, karakterizita de logikaj kapabloj kaj de sinsekvo-tipaj kapabloj, necesas la signo Intervorte-larĝa, kiu devas pluteni certan ekvilibron ankaŭ kiam ĝi estas je supermezgrado, ĉar alimaniere, kiam la fakulto ekcese plilarĝiĝas, ankaŭ direktiĝas al plezuro pri la diskutado, do al ties pludaŭro, kaj laciĝe alvenas al konkludo.
Intuicie klaras ke, se la fakulto estas malmulte evoluinta (grado sub 5/10), la personeco restas iomete senhelpa en la juĝado. Ankaŭ persono multe inteligenta, kun Intervorte-larĝa sub la mezo, ne kapablos sin defendi per argumentado: tiu unuopulo povas intuicii la vastecon kaj la subtilecon de vero, sed ne kapablas al ĝi doni tiun sciencan starigon, kiu necesas por kontraŭstari la atakojn. Pro tio Moretti precizigas, ke la signo Intervorte-larĝa sub la mezvaloro apartenas pli al arto ol al scienco, kaj intencis per tio diri ke la individuo rilatiĝemas kun la mondo per intuicio aŭ estetika sento aŭ per rakontado, sed tute ne per logika formala procedo. Sciencisto havanta la signon Intervorte-larĝa submezan, povas ĉiukaze kapabli efektivigi signifoplenajn inventojn kaj eltrovaĵojn, sed malperfektos en la scienca demonstro pri la intuicitaĵo. Tiasignife temus pri sciencisto/artisto, kiu prenas el la perceptebla realo la organizajn principojn pere de originala intuicio.
- Bildo 12 – Intervorte-larĝa submezgrada (3/10)
La signo Intervorte-larĝa je 3-4/10, eĉ se submeza, ne estas konsiderata indikilo de malekvilibro pro la fakto, ke ĝi sufiĉas por certigi al la personeco ordinaran saĝecon, tian ke ĝi ne falos sub la friponaĵo de plej ruzaj uloj , ĉefe ĉu la grafika kunteksto karakteriziĝas per praktika intuicio (signo Malegala kun metodo), samkiel en la supra skriboekzemplo.
La signo fariĝas montrilo de ia mensa malforteco ekde 2/10 subirante, ĉar la personeco enfalas en naivecojn, facilajn kredemojn, en “malkapablon utiligi suspektemon kiam postulite de la taŭgeco.” (B, 120) Fakte, “naiveco estas tute sama kiel senkontrola kredfacileco.” (Vz, 73). Krome, la manko vidi ion perspektive, klarvide, envojigas la inteligenton al malprofundecoj kaj malprudentoj en la agado. Tioj provizas ĝin per efemera instinkta konsento sen la ebleco eniri en vidpunkton mediaciitan per la primeditado.
Intervorte-larĝa je 5/10 prezentas la ekvilibron atingita pro inteligento-malfermiteco kaj kritikemo, kiuj antaŭeniras egalforte. Por ke la menso povu plej bone funkcii, la du fakultoj devus esti reciproke harmoniigitaj kaj la unua oficas kiel mezurilo por taksadi la duan, ĉar la kritikofunkcio (Intervorte-larĝa) postvenas sekve al ekzamenado, fare de la intelekto, de ĉio pri kio ĝi intencas atenti.
Iompostioma pligrandigo de intervortaj larĝecoj en la skribo konsekvencigas pligrandiĝon de la kritikofakulto-povo, de la juĝokapablo kaj de la rezonadkapablo ene de la personeco, estigante ĉiam pluan evidentigitan nekongruecon inter la penso-funkcio, cerba, kiu ĉefiĝas, kaj la intuo kaj sento kiuj pli kaj pli senvaloriĝas.
Dum longa tempo Moretti sin demandis ĝis kioma grado la menso povus teni pliiĝon de la kritiko-fakultoj sen ke tiuj povu influi tro unudirekte sur la psikon. Lia genia intuicio pri tio estas, ke la kritikofakultoj (Intervorte-larĝa) estu proporciigataj al la inteligentoprofundeco (Liter-larĝa) kaj al la sentomalfermiteco (Interliter-larĝa). Alimaniere, la kritikofakultoj – subtenataj de sektoraj konsideroj (Liter-mallarĝa, t.e. liter-strikta) kaj de sofismaĵo kaj sentoavareco (Interliter-mallarĝa, t.e. interliter-strikta) povos nur estigi strangajn estulojn kiuj – pro daŭra saĝumado per troaj rezonadoj, sen bazo de larĝa kompreno pri la esenco de tio esplorita – misrezonas pro troa cerebreco kaj pro unudirekta alligiteco al ĝi, kiel ĝi estus la nura modalo por rilatiĝi al mondo.
Kiam la signo Intervorte-larĝa nete superadas la gradon je 6/10, necesas ĉiam konsideri la kuntekston en kiu ĝi troviĝas, ĉar la psikologia interpretado de la signo povas rimarkinde malsamiĝi.
Se en la skribo la nivelo de la intervortaj larĝecoj estas alta (Intervorte-larĝa 7-8/10), sed simetrias rilate al la larĝeco de la literoj (Liter-larĝa 7-8/10), ĉikaze la potenco de la kritikopenso estas subtenata per la inteligento-profundeco: tio estas la baza kombinacio kiu karakterizas nekomunan inteligenton, ekzemple kiel tiun, kiun ni vidas sube en la skribo de Newton.
- Bildo 13 – Intervorte-larĝa super la mezo sed proporciata al la larĝeco de la literoj (Isaac Newton)
Newton enkarnigas la grafologian “geniulo”-n, por diri ke krom la nekomuna intuiciemo (la signo Malegala kun metodo), li vidigas la taŭgan intelektan potencialon (Triopa larĝeco supergrada) por ke la inventaj fakultoj povu plenumiĝi je plejbono. La kunteksto montras ankaŭ kvietecon, klarecon, kostantecon, persiston kaj sendependecon, tio ja signifas taŭgan motivaĵan kuntekston por ke la inventajn fakultojn oni alvenigu al praktika realigo.
Kiam la signo Intervorte-larĝa estas je alta grado (7-8/10) sed ne estas helpata de kongrua (simetria) liter-larĝeco, la subjekto same estas enamiĝinta je propraj mensaj provizaĵoj, kiujn la ulo utiligemas, tamen li/ŝi facile emas transpasi la limojn pro trokritikado.
La hiperkritikado estas la mensfakulto, kiu penadas alveni al konkludoj ĉar neniam kontentiĝas pri la akiritaĵo kaj ĉiam kontraŭparolas klopodante atingi definitivajn certecojn.
- Bildo 14 – Intervorte-larĝa ekscesa rilate al la liter-larĝeco (Winston Churchill)
La skribo de Churchill evidentigas tian kritikpensoinklinon al malkontentiĝo pri si mem. La personeco fariĝas postulema je klarigoj kaj la hiperkritikemo neniam rekonas tiojn kiel sufiĉajn, neniam kompletajn; krome, la decido preterpasi al agado fariĝas streĉado, ĉar la subjekto ne fidas je rekta faro, instinkta kaj konsideras ne sufiĉe dokumentita, tiun mediaciata per rezonado.
La signo Intervorte-larĝa, ĉiukaze, enhavas grandan allogon, ĉar “la abunda rezonado utilas je ia vidpunkto por sorĉi” (Att, 59). La personeco kapablas havi koncepto-originecon, havi neniamelpensitajn kaj originajn rezonaĵojn, antaŭenirigitaj per sendependeco kaj plezurego al provoko (se la signo estas rimarkindgrade), ĉar la subjekto posedas enajn rimedojn por rezisti kaj kontraŭi la ŝarĝon de la (sociaj) konvenaĵoj. Ĝi estas specifa rezistosigno, ĉar rekte aliras al pretendo kaj ne cedemas, ĉar ĝi estas indikilo “de la diskutokapablo ĝis la kontraŭanto estas neniigota.” (CU, 155)
Kiam la signo Intervorte-larĝa turnas je 10/10-grado, tamen, ĉiam ĝi indikas malekvilibron en la personeco, trans la valoro atingeblota per aliaj signoj, ĉar la obstine persista trokritikado, la seninterrompaj cerbumadoj, malproksimigas la subjekton el la realo; pro tia kialo, tra siaj rezonaĵoj, li distanciĝas de la realo mem. La rigora kritikado, kiun la personeco aktivigas dum ĉiu vivocirkonstanco fariĝas la ĉefa tasko de sia psiko, kiu per ĉi tiu instrumento forpartigas ĉiun elementon ŝajnanta suspektinda por atingi la objektiveco-certecon de rezonanta cerbo.
- Bildo 15 – Intervorte-larĝa pli granda ol 10/10 (infano, I° mezlernejo)
Per ĉi tiu nura mensa funkcio, tamen, tute ne eblas procedi, ĉar rimarkinda kritikado, propranature, malvalorigas la juĝadojn (faritajn) de sento kaj intuicio, kiuj estas tiuj fakultoj donantaj la necesan puŝon ne nur por transpasi al agado, sed ankaŭ por kompreni la realon en ĝia malsimpleco.
Krom la eventualan malekvilibron inter la signo Intervorte-larĝa kaj la signo Liter-larĝa, oni devas taksadi ankaŭ la grafikan kuntekston kaj eventualan ĉeeston de aliaj signoj kiuj povas konfirmi aŭ mildigi la postulojn de la kritikema pensmaniero.
La malgranda kalibro en la literoj, ekzemple, plifortigas la cerebran superregon, dum la granda kalibro malintensigas kaj kunportas la intervortan larĝecon al (signifo je) ekstera organizado.
La signo Sobra, kiu per si mem estas indikilo de esenseco kaj lakoneco, kiam kunestas kun rimarkinda larĝeco inter la vortoj avantaĝus la socian izoliĝon de la subjekto.
La signo Interliter-larĝa supermezgrada malpli-postuligas la kritikon, ĉar la sento estas inklina al malavareco; inverse la strikteco inter la literoj, kio signifas sofismaĵon, favoras la ludon de hiperkritika penso.
La grafologia signo Intervorte-larĝa, tial, estas konsiderinda ne nur ene de la triopa larĝeco sed pesata kaj kaptita laŭ la grafika kunteksto en kiu ĝi troviĝas.
- lidia
- 25 October 2007
Italian



