La premo
Kutime, por kapti la simbolan signifon de ago necesas antaŭe revoki kiel la ago mem, en sia esenco, realigeblas en la praktiko; nur poste ni povas distingi la individuajn diversigojn laŭkvante, ĉu ekscesajn aŭ ĉu malabundajn, kaj laŭkvalite, serĉante specifajn plenumajn modalojn.
Ekzemple, premi pinton de skribilo sur paperfolio estas necesa (esenca) ago pro la fakto, ke sen tiu premado oni ne estigas sufiĉan froton kiu povas permesi elfluon de la inko. Per globkrajono, la aplikita streĉo fariĝas mezurebla per la perceptita intenseco en la koloro kaj per la larĝo de la grafika strekaĵo, aŭ per la profundeco de la sulko videbla dorse de la paperfolio. La skribiloj kun la felta pinto, male, kaŭzas nek sulkon, nek intensecomodifon en la koloro, sed precipe pli grandan aŭ pli malgrandan larĝon en la strekaĵo (laŭ la diko de la pinto mem).
Ĉiukaze, la premo restas unu el la plej insidaj taksindaj grafikaj dimensioj, ĉar klaras ke la indikitaj objektivaj informoj (profundeco de la sulko, larĝo de la strekaĵo, intenseco en ties koloro) plene manifesteblas nur kiam la grafika movo havas sian dukton sur surfacoj relative morbidaj, kiel ekzemple okazas en skribo plenumita sur paperbloko aŭ sur kajero. Kiam la skribo estas strekata sur surfaco kiu tute ne povas enpreni la transdonitan forton (ekz-e unuopa paperfolio sur rigida apogebeno) kompreneblas, ke reala premoanalizo tute ne estos ebla.
Aldone al la objektivaj malfaciloj juĝi la fenomenon, oni devas precizigi ke la premosigno estas nefacile komprenebla eĉ laŭ psikologia vidpunkto, ĉar ĝi sekvas la personecon dum ties plurformaj evoluoj kaj evidentigas altgrade eventualajn emociigajn konfliktojn je la momento (t.e. okazantaj nur dum la skriboago).
Laŭ analogia vidpunkto, tre sinteze ni povas diri ke premado aplikita per la mano skribanta estas en rekta rilato kun la bezono de okula ekvido, perceptita el la personeco kiel necesa al si.
Laŭ tia interpreto, premo plejparte malpeza (signo Subtila) elmontras la personecan neceson plejeble eviti la fizikajn kontrastojn (materiajn) ĉar ĝi estas plej multe interesita sensi la delikatajn energiajn movojn (spiritajn).
.
- Bildo 1 – skribo Subtila (unuforme fadenforma, malpeza)
.
Premado plejparte ege evidentigita (signo Malsubtila … t.e. Kompakta… t.e. Fortika… alivorte unuforme Kruda) indikas la rektan inklinon de la personeco serĉi grandan enradikiĝon en la fizika mondo, tiel ke la elemento perceptita kaj tiu dezirata havu ĉiam precizan eksteran konformecon, realiĝon je materia nivelo, ĉar la unuopulo havas la necesan forton por agadi en la mondo kaj ŝatas tion praktiki.
.
- Bildo 2 - skribo Malsubtila (unuforme Kruda)
.
La menciitaj limkazaj ekzemploj bone revokas la malfacilojn, kiuj povas manifestiĝi ankaŭ kiam la premo restas je optimumaj taŭgaj valoroj: kiom premi la skribilo-pinton sur paperfolio estas ago, kiun oni lernas post longdaŭra provtempo laŭcela akiri la plej konforman moduladon de la (propra) fizikforto, tiel ke la strekaĵo estu bone legebla, t.e. ne tro vaporiĝanta; sed kiam la mano tropremas – kiel ordinare okazas je la komenco de la lerneja skriba studado – la supermezura froto malrapidigas la skribofluecon, ĉar la pinto fiksiĝ(em)as sur la paperfolio anstataŭ kuri, kaŭzante ekscesan manolacecon.
Aldone al tiaj plej evidentaj premoeblecoj laŭ la kvanto (Subtila kaj Malsubtila), en skribo oni povas observadi ankaŭ la kvalitajn ŝanĝojn ene de la movo mem: skribo povus ĉefe tendenci al prema homogeneco (sama premoforto laŭlonge de la tuta grafika itinero) aŭ, male, prezenti malsamspecajn modifiĝojn kun homogenaj aŭ malhomogenaj distribuoj de energio.
Moretti plejdetale esploris, laŭkvalite, du premomodalojn en la grafika individua movo:
- la diversecon – videbla en la suprenira streko kiu estas ordinare pli subtila rilate al la malsuprenira streko, ĉi-lasta kutime pli markita (signo Distingomarkita unuamaniere) – kiun li komparis kun la emo al sendependeco kaj al komando,
- kaj la nekongruecon – esprimita per abruptaj premaj modifiĝoj (signo Distingomarkita duamaniere) – kiun li kunligis kun la emociiĝemo.
.
- Bildo 3 – skribo Distingomarkita 1° m. (aŭ Stango-prema)
.
- Bildo 4 – skribo Distingomarkita 2° m. (aŭ Ek-skuiĝa)
.
Kiel jam dirite, la skribopremo (=energio) ne profiliĝas ĉiam konstante dum la irvojo en la individua vivo ĉar ĝi povas speguli, en rekta modalo, eventualajn emociajn konfliktojn dum la nuneca momento. Ĉiuj fakte scias, ke la fizika forto povas esti aktivigita fare de la personeco por memdefendiĝo, kiam la individuo perceptas agresojn al si el ekstero; sed la reago estas simila, kiam la personeco sentas en si ekscesan instigon elvenanta el sia interno. Tia impreso pri interna mondo troinstiga, kiu insiste sugestas integrigon de la kialoj formovitaj el la konscio, estas travivita kiel atako al propra konstanteco, kio necese postulas defendon. Do, la korpa forto estas (unue) aplikita sur sin por haltigi la disdividojn de la Mio kiuj puŝas por emerĝi, plimalpli perforte, laŭ la konsisto de la ekzistanta psika formovo.
Konklude, eblaj individuaj prem-modifiĝoj, kiuj manifestiĝas dum la tempodaŭro, estas konsiderindaj ankaŭ laŭ la sekva prilumanta klarigo: kiam la skribo montras strekaĵon ege markita, eblas ke la personeco estas sin defendanta kontraŭ la Memo-eroj for-rifuzitaj; tute male, kiam la skribo estas tre subtila (unuforme fadenforma), se oni ekskludas ke tio dependas de korpa debileco kaŭze de nuneca malsano, ĝi povas montri eskapo-indicon: la personeco retropuŝas el materia mondo perceptata kiel ne taŭga por si, kaj pri kiu esence ĝi havas timon.
La premoago esprimas la fundamentan kontraŭstaron de la vivo: materio/spirito, racieco/intuicio, materia evidentigo/energia evidentigo. Temas pri dualeco ege rava, kiu pravigas la turmenton kaj la kontraŭdirojn, kiujn la personeco alfrontas dum sia evolua vojaĝo ‘per’ kaj ‘tra’ menso – korpo – emocioj kaj spirito.
This page has the following sub pages.
- lidia
- 27 December 2007
Italian


