Subtila
Skribado per apliko de tre malpeza manpremo esprimas la elekton, kiu estas ankaŭ neceso, limigi plejeble en la persona agado la utiligon de la fizika forto, ĉar oni fuĝas de iu ajn materia konfliktoformo. La spontanea atento de tia personeco direktiĝas al delikataj energiaj movoj (spiritaj fluoj) esprimiĝintaj en la mondo kaj postulantaj nur aŭskultadon, se oni posedas taŭgan senseblan aparaton kiu kapablas ilin kapti.
Tial, la personeco havas instinktan sentemon, sentodelikatecon taksebla kiel kunnaskita inklino percepti ĉiujn nuancojn rilate al atentigitaĵoj. Tiatipa psika dispozicio estas praktikita en ĉiuj kampoj: mensa, afekcia kaj fizika, donante ‘koloron’ al la esencaj intelektaj kaj afekciaj kvalitoj de la subjekto.
Por kompreni ĉiujn psikajn implikiĝojn kunligitaj kun ĉi tiu personeca dispozicio, oni devas precizigi ke la signo Subtila vere distingiĝas ĉar ĝi intensigas la rifuzon al materia mondo. En la dualeco spirito/materio, ĝi simbolas klare la unuan poluson, kaj ĉi tio ne ĉar Subtila koncernas per si mem ĉion kiu kutime aliĝas al tiu termino (boneco, sentemo al alies bezonoj, ktp.), sed (ĉefe) ĉar oni faras klaran valoro-elekton; ni povas ankaŭ diri do, ke pro tio la persono rekonas instinkte ke la nivelo de delikata energio estas ja la fonto (de la perceptitaĵoj) kaj, male, la materio estas travivita kiel la fina starigo plej miskvalita de la realo. Klaras, ke en tia primonda vidmaniero ekzistas lumiga parto, tiu riĉa delikateca universo al kiu reale aliras la personeco, sed kunestas ankaŭ ĉiuj timoj de personeco kiu samtempe perceptas ke parto de la mondo, tiu plej konkreta, estas de si nekomprenata sed nur apartigita.
El ĉi tiu vere parta energia enradikiĝo, unuforme disvastiĝinta en la tuta skribo, eliras personeco kiu estas preparita en ĉiuj kampoj kiuj postulas rafinitajn diskriminajn kapablojn, sed kiu malfortas en la kampoj kiuj postulas fizikan reziston.
Kiu havas en sia skribo la signon Subtilan estas ĉirkaŭita de delikata sprona perceptaro: do li (aŭ ŝi) reagas al la veteroŝanĝoj kiuj povas eĉ lin ĝeni; li aŭdas ĉiun bruo-aron ĉirkaŭ si, ĉiun atentopeton ankaŭ nevortigitan, kaj pro tio li ekincitiĝas sekve de la ekscesa solicito, kaj oni povas konfuzi tion kun nervozeco; kiam li alprenas nutraĵojn li estas nekontentiĝema, malfacilgustumas, pro la fakto ke objektive li scias, ke se ne tro atentas kaj ne taŭge selektas la materiaĵojn, tioj povas nenutri kaj eĉ lin veneni.
La sentodelikateco fariĝas ankaŭ indikilo de inklino al mensogo kompatema, ĉar la ulo kapablas diri duonverojn, nenecese por korboneco sed por ne kaŭzi frotosituaciojn en rekta kontraŭstaro; kiu posedas Subtilan neniam serĉas fizikan kolizion (kvankam li aŭ ŝi povas pli ol sufiĉe pikadi la aliajn pro sia rafinita sentemo) ĉar li ne deziras doni prioritaton al tia materia nivelo kiu ne apartenas al si.
La personecon regas sento, kiu estas preskaŭ sklava de la rafinita emo al sentokapablo: do la grafologia signo Subtila estas koeficiento de sensiveco dependanta de simpatioj kaj antipatioj, kaj kunportas en si la inklinon al ia malsociemo, okazigita de la rifuzo al ĉio konsiderata banala, rumorveka kaj kruda. La personeco retiriĝas vidalvide de situacioj kiuj ne respektas ĉi tiujn postulojn, pro sia malkapableco aprecadi situaciojn ekscese densaj je materia vidpunkto.
La sentodelikateco entenas vere grandan distingopostulon, ĝis alvenigi prefere al modaloj de senesperaj atakoj kaj/aŭ memlezemo ol cedi fronte de trud-ordonoj kiuj povas domaĝi la personan dignon, kiu estas perceptita kiel tre necesa por la Sio (la propra Si).
- lidia
- 27 December 2007
Italian