Malsubtila (aŭ Kruda)

Kiam skribo karakteriziĝas per tre forta premo dislokita nevarie en la tuta skribografikaĵo, alidire ankaŭ en la supreniraj streko-eroj, ni eniras en la signifon de la signo Malsubtila (aŭ Kruda).

Laŭ psikologia vidpunkto, plifortigita uzo de la fizika forto apartenas al personeco kiu ŝatas la konfliktojn, la  klarajn kaj  senhezitajn starpunktojn, ne ĝenitaj pro interpretaj nuancoj, kaj ŝatas la certecojn elmontritaj nur je materia nivelo.

En la polusaj kontraŭoj spirito/materio, Malsubtila koncernas la duan, ĉar ĝi havas ne nur la agoforton por forigi la materitipajn barojn, sed ankaŭ la ŝaton al fizika sinmanifestiĝo.

Tamen la personeco kiu posedas la signon Malsubtilan, certe nekapabla percepti la delikatajn energiajn fluojn, tre ofte kondutas en la vivo preskaŭ kiel raŭpkamiono (bulldozer  en la angla) tiel ke, kiam sufiĉas ventospiro ĝi ĉiukaze utiligas madzon. Krome, ĉar ĝi konsideras la realon nur en ties plej lastaj rezultoj, je la fino ĝi kredas nur al ili, kiuj male estas la fina stadio de longdaŭra procedo. Tial, la individuo restas sklava de la plej materieca realo, kiu ekstere plifortiĝas, kaj perdas sian delikatecpovon. La personeco, nekonscie, iompostiome trudas siajn “objektivajn” kriteriojn kiel se ili estus la unikaj dignaj pri valoro, ĝis kiam ili peze opresos ankaŭ en la medio – granda aŭ malgranda – de la persono mem, kiu tute ne rekonas tian sian trudadon, ĉar travivas ĝin interne kiel neŭtra: “estas la aliaj tro sentokapablaj kaj ofendiĝemaj” (la ulo supozas). Pro tio oni alvenas al tiaj blindeco-formoj, kiuj poste pleje bruegigas la disfalon,  ĉar la kaŝita subestanta realo daŭre ŝanĝas sed la memo-perceptebleco restas seneĥa fronte de etaj signaloj, kaj sia ŝanĝoebleco povas okazi nur ĉe eksteraj kaj skuigaj rompo-okazintaĵoj.

En grafologiaj kuntekstoj malpli diferencigitaj, ĉefe kiam la grafika markado ekscese domaĝas la grafikan fluon (Flua submez-grada), la signo Malsubtila indikas sufokan materiecon, ĝuste de psiko ne tromulte evoluinta  intelekte kaj/aŭ afekcie. En kuntekstoj pli diferencigitaj, kie ekzistas certa vigleco, la signo “estas montrilo de inteligento kiu postkuras la esencon de la aferoj, kaj faras tion kun forto, sen facile lasi sin influi per la oratora kapablo de la kontraŭulo, ĉar la peza manpremado (en la skribo) supozigas karakteron nek rafinitan nek delikatan, kaj pro tio konkludan…” (Att, 229)

Kiel jam precizigite pri la signo Subtila, ankaŭ Malsubtila ne rekte ekkonceptas la egoismon aŭ la altruismon, sed nur la materian dispozicion de la sento: la ulo flankelasas, ekzemple, la delikatecon kaj la rafinitecon sed ne la tenerecon; la amo malfacile estas vivita de li idealisme, sed ĝi rekte lin altiras al seksa nivelo. Ankaŭ se plena da bonaj intencoj, kiu skribas malsubtile ofte teroras per siaj (krudaj) diroj ĉar en li  mankas la delikateco, kaj la individuo tute ne kapablas distingi surbaze de interna delikata sentemo.

En la interpreto de la signo estas grave observadi kaj la grafikan kuntekston kaj la evoluajn modifiĝojn, ĉar la signo povas indiki ne nur sentomateriecon, sed ankaŭ grandajn tensiojn konfliktnaturajn en la nuna momento, esprimitaj per perfortouzo ankaŭ kontraŭ sin por kontraŭi la internajn fluojn perceptitaj kiel danĝeraj. Ekzemple, la junaj virinoj prefere utiligas kiel defensiva forto la signon Akuratan, kelkfoje subtenita ankaŭ per la signo Malsubtila. La rezulto estas rigida skribo, peza, kiu montras la kirason, eksteran, kiun la junulino estas vidiganta al la mondo. En la virsekso, la krudaj markitaĵoj vidiĝas – kun la sama defensiva funkcio – dum posta evoluofazo, en kuntekstoj el kiuj travideblas plejmulte la interna maltrankvilo.