Stango-prema (Markita 1° m.)

Stangoprema, alidirite Distingomarkita unuamaniere (ekde nun Markita 1° m.), rilatiĝas kun metoda alternado en la premoforto, tiamaniere ke la suprenira streko estas pli subtila kiam la malsuprenira estas pli markita aŭ kruda. La karakterizo per si mem prezentas grafikan belaĵon en la premosektoro, ĉar ĝi entenas ambaŭ la kvalitojn de la jam analizitaj signoj Subtila kaj Malsubtila (Kruda), sed ĉi-foje tioj estas prave lokumitaj: la personeco kapablas ĉerpi malfermitecon kaj inspiron el la subtilaj movoj (kiel en Subtila), kaj samtempe kapablas (kiel indikite por la signo Malsubtila) konkretigi kaj alporti al reala mondo sian mensan rikolton, kaj faras tion per la necesa forto por finaranĝi la agon.

Tia ritma alternado en la distribuo de la energio (=premo) estas tute psike necesa al krea movo, samkiel okazas en la signo Malegala kun metodo, kaj ankaŭ Saudek ektrovis la ekziston de tia modalo en la skriboj de Newton kaj de Darwin.

Strikte kunligita kun la signo estas ankaŭ la inhibicia forto, komprenenda kiel la kapablo kunenkanaligi ĉiujn proprajn energiojn dum la (sin)eksteriga fazo; krome, la stangopremo evidentigas – per la malsuprenira movo – la alprenon de pozicio kiu plentrafas la memstarecon de la Mio, kiu transveturas el la koncepta fazo esprimita per la suprenira streko, subtila, alirante al la realigo-fazo esprimita per la malsuprenira kruda premo, ĝuste kiel la personeco intencis fari. Klaras, ke ju pli intensa kaj sistema estas la malsuprenira markitaĵo, des pli la Mio perceptas sian personan povon pri la sinmanifestiĝo ĝis alveni  –  ĉe la ekstremaj situacioj  –  al troigo de la tendenco, kiu povas akiri disigitan valoron tiel, ke la skribanto povas fariĝi eĉ tromemfida sendepende de sia efektiva kaj taŭga volokapablo.

La persona realiĝodeziro, per si mem, estas pravigebla aspiro; sed Moretti, rafinita psikologo kia li estis, ne tro multe haltis ĉe la brilaj kvalitoj de la signo kaj, prefere, abunde pripensis al eblaj neaj konsekvencoj de ulo, kiu intense deziras esterigi sian individuan volon en kunteksto de malalta intelekta kaj morala nivelo .

Necesas do distingi ĉi tiun signon, kaj laŭ la intenseco kaj laŭ la kunteksto.

Ĝenerale oni rajtas aserti, ke la prema alternado estas indikilo de inhibicia forto kaj de karaktera sendependeco; ĝi “estas rimedo por distingi la propran Mion el ĉiuj aliaj ĉar, laŭ la signifo de Markita 1° m., la subjekto posedas la forton, la potencon, la rajton por diri jes aŭ ne.” (T, 514)

Plejparte, kiam vidiĝas ĉi tiu alternado, oni rimarkas ke la malsuprenira markitaĵo ne okazas en ĉiuj stangoj sed aperas oftgrade, pli-malpli intense. Laŭ la psikologia vidpunkto tio signifas, ke la elmontro-neceso de la individua volo ne estas tiom nepra, pro tio la subjekto estas malfermebla ankaŭ al kunlaboro-modaloj.

.

Bildo 5 – Markita 1° m. leĝera: memstareco sen dependigo de la proksimulo

            .

Se la markado estas sisteme disvastiĝinta en ĉiuj malsupreniraj strekoj, estas klare ke la socia necesa adaptiĝspaco  fariĝas ne-ekzistanta, kaj pro tio la maksimumo kiun oni povas peti al tiu personeco  –konsiderinte ties mensan kaj moralan nivelojn  –  estas la plena sendependeco pri ĉio kiu koncernas sin (kiam ekzistas ankaŭ la signo Malegala kun metodo, kiu devas esti altgrada) kaj la malzorgemo aŭ la memtruda toleremo pri kio rilatas la aliulojn.

La signo fariĝas timinda kiam ĝi ekscesas laŭ la sistemeco (ĝis la tekniĝemo) kaj laŭ la intenseco (la stangopremoj estas tiom markitaj, ke ili perdas elastecon kaj sian rapidecan efektiviĝon) kaj ankaŭ kiam la signo vidiĝas en kuntekstoj de intelekta mezkvalito; sekve, kio devus esti  ilo (la inhibicia forto) je servo de la intelektaj dotoj kaj de la personecaj valoroj, fariĝas morbeca bezono kontraŭpeza (por ekvilibrigi aliajn malkapablojn) aŭ fariĝas indikilo de egoo (mem-amo) tiom evoluinta al individuismo, ke ĝi tute perdis la koncepton pri la homa situacio. De ĉi tiu intensiĝo devenas la neceso sin trudi, la ambicio por komandi, la perfortemo, la elmontrado de sia sendubeco, la timego pri konspiroj, kaj la perfidoj.

.

Bildo 6 – Markita 1° m. intensa: rekta emo al komando

   .

Kiam la signo iĝas intensa, ĝi indikas rektan emon al agresemo kaj al atako ĉar celas fleksi la alies volon por plej bone evidentigi la propran, kaj ĉi tiu inklino je la fino ekposedas ĉiujn pensojn kaj agojn de la subjekto.

Alvenante la tendenco al sia nepra logika evoluo, klaras ke, kiam oni strebas al persona absoluta komandodeziro, estas ankaŭ neeviteble kolekti ĉirkaŭ si nur flatadon kaj mensogon, kun iompostioma perdo de kontakto kun la realo, ĉar ĉio estas perceptita kiel potenciala atako kaj ĉio devas esti  izolita, filtrita, apartigita, alĝustigita. Fine restas, ja, nur la flatantoj por fari tiojn, ĉar ĉiuj aliaj personoj jam delongtempe foriris. Moretti, tiasence, asertis ke “estas la stultuloj tiuj, kiuj emas komandi nur por plezuro al komandado.” (T, 89-90).