Ekskuiĝa (Markita 2° m.)

La premoŝanĝo kiu manifestiĝas ne nur en la malsupreniraj strekoj sed troviĝas ankaŭ (ekskuiĝe) en la plej altaj aŭ malplej altaj literaj refaldoj, aŭ en la transversaj kunligaj linioj, estas la unua rekvizito de la signo Ekskuiĝa, alidirite Distingomarkita duamaniere (ekde nun Markita 2° m.).

La dua rekvizito, kiu kvalifikas la signon, tuŝas la temojn de subiteco kaj intenseco pri la premoŝanĝo, pro tio  –  kiam la preman fortikigon oni rimarkas en la malsuprenira stango  –  oni povas ĉiukaze distingi la signon Ekskuiĝan  el  Stangoprema, ĉar la unua el la du markitaĵoj troviĝas en strek-ero kaj estas do pli limigite lokumita, diverse la dua implikas la tutan malsupreniran stangon.

.

Bildo 7 – Ekskuiĝa en kunteksto kun altgrada  Malegaleco sen metodo

 

.

Psikologie, tia movo indikas transiron el delikateco al forto, el spirita nuancopovo al materia konkreteco, laŭ fluktuado kiu – principe – riĉigas la personecon je ĉiuj niveloj, ĉar la  materio plene partoprenas, kunvibras kun la plej delikataj fluoj. Pro tio, ekzemple, la signo estas tute nepra en la profesioj de kantisto, aktoro, ĉar ĝi igas pli esprimecaj la voĉon, la sentojn, la pasiojn: la materia beleco kaj la multfaceta fizika emociiĝemo estas perceptitaj en ties ĉiuj formoj kaj povas esti esprimitaj per pleja forto. Intelektulo kiu posedas ĉi-signon neniam povos utiligi sian menson nur unudirekte  kaj neniam li estos interne disigita, ĉar – vole aŭ nevole – lia sensradaro estas aktiveca, kolektas informojn pri la korpeco, ensorbas sensacojn kiuj puŝas por sin rekonatigi. Ankaŭ en la kuracista kaj psikologia diagnozistikoj necesas rimarkinda sentokapablo rilate la sensivecan intuicion (t.e. kapablo kapti la fizikajn kaj psikologiajn simptomojn esprimitaj en la korpo).

Ĝenerale, la spontanea atento al la tuta fizika sfero postulas ke la personeco estu impresiĝema, t.e. sentema al impresoj kiuj venas el la ekstera mondo. Do, la impresiĝemo tiasence dependas de sentokapabloformo kaj sensora sensiveco: la tri terminoj estas plurfoje utiligitaj fare de Moretti laŭ interŝanĝebla signifo, kiel indikiloj de kvalitoj ĝuste apartenantaj al signo Ekskuiĝa, ĉiam kompernindaj laŭ la koncepto de malfermiteco al materia mondo, kiu stampas sian fascinon en la psikon, malsekretigante ekskuiĝe erojn pri si.

La kunteksta interpreto de la signo estas la taksado de la intenso kaj de la subiteco de ĉi tiuj (emociaj) frapoj, nome la ekzamenado de la maniero laŭ kiu okazas la prema modifiĝo, memorinte ke por konservi la psikan ekvilibron necesas ke la menso sukcesu integrigi al si la ricevitan sensoran impreson  –  en la kunteksto de la propra personeco  –  klopodante ĝin juĝi kaj interpreti; alimaniere, estas la sens-impreso kiu plutenas ĉefan pozicion en la psiko, kaŭzante submetiĝon de la Mio. Ĉi tio signifas, alivorte, ke la intenseco de elekstera stimulado kiu frapas la psikon ne devas ĝeni iamaniere la menson, sed nur ĝin riĉigi per informaj elementoj. [Tia lasta priskribo vidigas la korektan kaj taŭgan manieron por ricevi ekvilibre impresojn.]

La signo fariĝas malekvilibra, kaj ne plu riĉiĝofonta, kiam la premŝanĝo estas forta kaj abrupta, per kiu okazas flua eksalto, ne plu facile integriginda en la kuntekston de tiu personeco. Ĉi-kaze, la signo fariĝas indikilo de emociiĝema impresiĝemo kiu devigas la tutan personecon tujtuje reagi al la jemomentaj sensacoj, perfortaj kaj nedaŭraj, senprokraste anstataŭitaj per aliaj kiuj, ankoraŭfoje, ne lasas al la menso tempon kaj kvietecon por pridemandi al ili. La subjekto, konsekvence, karakteriziĝas per agitiĝo fizika, per senekvilibra reagivo; li/ŝi alprenas decidojn neatenditajn kaŭzitaj el motivaĵoj kiuj ekestas subite kaj same rapide foriĝas, depende de la sensaj sugestoj kaptitaj en la mondo.

La signo Ekskuiĝa (Markita 2° m.) pri sia unua baza rekvizito, kunligita kun la premŝanĝo, estas tre komuna indikilo (malaltgrade), disvastiĝinta en ĉiuj skriboj, ĉar preskaŭ maleblas ke la tri signoj antaŭe analizitaj: Subtila, Malsubtila kaj Stango-prema sin montru absolutaj. Ĉiuj skriboj enhavas minimuman premŝanĝon distribuita en la tuta grafika irado.

Tial, la signon oni devas kompreni plene laŭ la realiĝo-modaloj de la dua rekvizito, kiu koncernas la intensegan kaj abruptan premon: la distribuomodaloj kaj la kvantomodifiĝoj koncerne ĉi tiujn karakterizojn permesas plentrafi kiamaniere kaj kiomintense la riĉeco de la ekstera (reala) mondo sukcesas tanĝi, frapi, fascini aŭ renversi la personecon.