English flag

Personeco-trajtoj laŭ signa sistemo de Moretti

La Moretti-aj grafologiaj signoj permesas difini la sekvajn personecokarakterizojn:

.

1. Altruisma aŭ egoisma movoj de la sentemo : Kurboforma/Angulforma

Grafologiaj koncernaj signoj:

Kurboforma: ekstravertiteco, malegoismo, cedemo

  • Elverŝita (disipiĝa): ekspansio
  • A-O pinte malfermitaj: seksa teneriĝo
  • Anguloj A: reagivo, rankoro, rivaleca imitado
  • Anguloj B: persisto aŭ rezisto en la inklino
  • Anguloj C: ruzeco, diskrimino, takta kondutkapablo
  • Akuta: sagaco, konfliktemo
  • Seka: intelekta, morala kaj materia avarecoj
  • Envolvadita: malfidemo
  • Apudtuŝaj literoj: maltrankviliĝo

.

2. Intelekta vasteco: la larĝecoj en la skribo

Grafologiaj koncernaj signoj:

Liter-larĝa: potenciala inteligento-malfermiteco

  • Interliter-larĝa: objektiva, avara aŭ malavara juĝkapabloj
  • Intervorte-larĝa: rezonademo, juĝado, kritikemo

.

3. Eltrov-kapabloj

Grafologiaj koncernaj signoj:

  •  Malegala kun metodo: originaleco, inventa spirito
  • Malorganizita: malordo,  taŭzo en la ideado kaj faroj
  • Egala: sklave reprodukti, paŭsado
  • Pedanta: ĉikanemo

.

4. Psikofizika energio: la grafika premforto

Grafologiaj koncernaj signoj:

  • Malsubtila: krudeco, fizika forto
  • Subtila: delikateco en la sentoj, ebla fizika malforto
  • Delikatega: rafiniteco de sentoj
  • Stango-prema (markita I° m.): inhibici-forto, memstaro, sin trudemo, perfortemo
  • Ekskuiĝa (marktia II° m.): impresiĝemo, emociemo

.

5. Realo-perceptado kompare kun la Mio-sento: la grafika kalibro

Grafologiaj koncernaj signoj:

  • Meza kalibro: dispozicio observi mezuron en ĉio
  • Granda kalibro: dispozicio al troigo
  • Troaplomba: megalomanio
  • Malgranda kalibro: plifortigo de la observokapablo pri la detaloj
  • Eta: rafinateco en la observado
  • Etega: kutima zorgego pri la senvaloraĵoj

.

6. Specifaj manieroj por enkanaligi kaj esterigi proprajn psikoenergiojn (grafika ritmo)

Grafologiaj koncernaj signoj:

  • Flueca: spontane-eco
  • Malfacilproceda (grafike): decido-peneco (psike)
  • Senekcita: trankvila
  • Malrapida: malvigleco
  • Elana (impetĵeta): senprudenteco
  • Saltleviĝa: ne-sinrego, impulsiĝemo
  • Energiplena (dinamikeca): senpaŭza agado
  • Detranĉita: abrupta ekhalto
  • Rapida: rapidemo
  • Senpacienca: tro da hastemo, maltrankvileco
  • Severa: aŭstereco, rigideco
  • Aŭdaca: maltimemo
  • Hezitema: timideco
  • Ŝanceliĝema: ne-decidemo
  • Primeditata (ekvilibra): pripensado, primeditado
  • Glavoforma: febliĝo
  • Solena: majesteco,  prozopopeo

.

7. Kvalito kaj forteco de la amrilato: la grafika kliniĝo

Grafologiaj koncernaj signoj:

  • Dekstren-klina: cedema amemo
  • Vertikala: distanciĝemo
  • Maldekstren-klina: strangeco
  • Rigidaj stangoj: nefleksebleco
  • Kurb(it)aj stangoj: indulgemo
  • Retorditaj stangoj: repuŝo

.

8. Enŝoviĝaj kaj enmemiĝaj kapabloj de la Mio-sento: la aksa direkto

Grafologiaj koncernaj signoj:

  • Enŝoviĝema: enpenetra mildeco
  • Tordiĝinta: trakontrolado (plene, ĝisfine)
  • Paralela: unudirekteco
  • Fleksiĝema: tempumi (prokrasti) nesincere

.

9. Individua psikofirmebleco: la rilato kun la baza linio

Grafologiaj koncernaj signoj:

  • Baza linio plantita (fiksita): nemovebla firmeco
  • Suprenira: ardo (entuziasmo), perfektiĝemo, malmodesteco
  • Subenira (Malsuprenira): malforteco, malkuraĝ-iĝemo, cedemo
  • Baza linio plutenita: konscia seriozeco

.

10. Kontinueco aŭ fragmentiĝo (parteriĝo) de la ena movo: la ligaĵoj

Grafologiaj koncernaj signoj:

  • Kunligita (interlitere): seninterrompe
  • Malkunligita (interlitere): analizkapablo pri la detaloj
  • Alligita (intervorte): intuicia logiko

.

11. Klareco kaj precizeco en la ekstera realo-percepto

Grafologiaj koncernaj signoj:

  • Klara: klareco en la lernado kaj la komunikado
  • Neta: neteco, distingokapablo
  • Akurata: ekstera precizeco
  • Eleganta: perspektiva arto
  • Polurita: afekta eco
  • Malklara: nebuleco (senpenetreco)
  • Konfuza: konfuzo
  • Malakurat(em)a: malzorgemo
  • Sobra: lakoneco

.

12. La ekstrasigno (t.e. signo forfuĝa kaj tute nekonscia)

Grafologiaj koncernaj signoj:

  • Ekstrasigno pri manierism(ec)o: hipokriteco
  • Ekstrasigno pri konfuzo: konfuzo, bizareco
  • Estrasigno pri flegmo: flegmo en la pensado kaj agado
  • Ekstrasigno pri mitomanio: obsedemo, ideo-fiksado
  • Ekstrasigno pri sinkaŝemo: kaŝigo de sia memo
  • Ekstrasigno pri sobreco: sobreco
  • Ekstrasigno pri subjektiveco: subjektiveco
  • Ekstrasigno pri fierego: aroganteco (ofende fiera)